Persaj proverboj

listartikolo en Vikimedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 
« Amanto estas blinda »
 
« Amikoj konsistas el tri grupoj; Amiko, amiko de amiko kaj malamiko de malamiko. »
 
« Amo kaj parfumo ne estas kaŝeblaj. »
 
« Azeno ne komprenas valoron de sukero kaj bombono. »
 
« Cent amikoj malmultas kaj unu malamiko estas tro multa. »
 
« De ĉiu damaĝo kreskas saĝo»
 
« Dormo estas frato de morto»
 
« Dum vi havas monon, mi estas via amiko kaj amas vian poŝon. » « قربون بند کیفتم تا پول داری رفیقتم »
 
« Du aferoj estas signoj de stulteco: silenti kiam oni devus paroli, kaj paroli kiam oni devus silenti. » « دو چیز طیره عقل است، دم فروبستن// به وقت گفتن و گفتن به وقت خاموشی »
 
« Edzo estas malgranda Dio»
 
« La mondo estas loko por testo, ne loko por ripozo kaj festo»
 
« Lupo ne manĝas lupon. »
 
« Lango estas gardanto de kapo»
 
« Monto monton ne renkontas, sed homo homon jes. » « !كوه به كوه نمی رسد، آدم به آدم می رسد »
 
« Malnova amiko estas (kiel) preta ĉevalo»
 
« Malsatulo manĝas eĉ ŝtonon. »
 
« Morto de azeno estas festo por hundo»
 
« Mortotuko ne havas poŝon. [1] »
 
« Muro havas muson kaj muso havas orelojn. »
 
« Ne estas fumo sen fajro»
 
« Neniu en sia domo estas profeto»
 
« Ovoŝtelisto fariĝas kamelŝtelisto. » « تخم مرغ دزد شتر دزد می شود »
 
« Per mano de aliulo kaptu serpenton»
 
« Senmakula floro estas Dio»
 
« Senpaga vinagro pli dolĉas ol mielo. »
 
« Stultulo ĝuas pli la vivon. » « :جاهل را غنی تر می رسد روزی »
 
« Trezoro kaj serpento, floro kaj dorno, ĝojo kaj malĝojo kunestas. »
 
« Vundo(kaŭzita) de lango pli malbonas ol tiu de glavo. »

Referencoj

  1. signifas ke post la morto oni ne kunportas sian riĉaĵon.