« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono. »
« En Okcidenta Eŭropolibro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]