Fanatikeco

(Alidirektita el Fanatikuloj)

Fanatika estas iu blinde fervora en politikaj, religiaj aŭ doktrinaj aferoj, kaj senindulga por la malsamopiniantoj. PIV

Fanatikeco
Fanatikeco
Fanatikeco
Aliaj projektoj
Fanatikeco en Vikipedio
Fanatikeco en Vikivortaro
Citaĵo
« Ne ĉiam fajnaj animoj, sed plej ofte fanatikuloj trovas ĝustajn solvojn por estonteco»
— Ernest Renan, Historio de la Popolo de Izraelo. Vol. III.
Citaĵo
« ALa plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikaj japanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japanio malvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetia Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatikulo ĉiam sentas sin neplenvalora homo kaj vivas en la stato de necerteco… Pro tio li pretas oferi la vivon por pruvi al si kaj al aliaj ke nome tia estas lia rolo. Li oferas la vivon por pruvi sian valorecon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatikulo estas tute ne tiom principa kiel oni kutimas opinii. Li dediĉas sin al la afero ne pro kredo je ĝia justeco, sed pro propra ekstrema bezono teniĝi je io: ofte okazas certe ke nome tiu ĉi bezono transformas en liaj okuloj iun aferon, per kiu li kaptiĝis, je la “sankta”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatikulon ne eblas dekroĉi de lia afero per alvokoj al la raciomoralo. Li timas kompromison kaj pro tio lin ne eblas ŝanceligi en la certeco, ke lia “sankta afero” pravas je ĉiuj cent procentoj. Sed por fanatikulo estas tute ne malfacile subite transsalti de unu “sankta afero” al alia. Lia pasia ligiteco estas pli grava ol la enhavo de la afero, al kiu li ligiĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Opinio ke fanatikuloj de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al realo: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj moderulo troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ parencoj. Ili malamas unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj Paŭlo. Kaj por fanatikulo-komunisto pli facilas iĝi faŝisto, ŝovinistokatoliko ol sobra liberalulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kontraŭo de la religia fanatikulo estas tute ne fanatikulo-ateisto, sed facilanima cinikulo, kiu tute fajfas ĉu ekzistas dio aŭ ne. Ateisto estas la homo religiema. Ateismo por li estas nova religio, je kiu li ekkredis. Ateisto estas la homo pia kaj devota. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Estas tre dubinde, ke fanatikulo, forlasinta sian “sanktan aferon” aŭ subite trafinta situacion de la forlasita, povus adaptiĝi al sendependa ekzistado. Sur grandaj vojoj de la mondo li aperas kiel senhejmulo kaj petas enlasi lin en iun ajn rapidantan preter li “sanktan aferon”… Li pretas aliĝi eĉ al krucmilito kontraŭ sia antaŭa “sankta afero” kun kondiĉo, ke tio estos vera krucmilito — senkompromisa, senkompata — milito je la nomo de unusola vero»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Fanatika soldato estas ordinara fanatikulo, kiu iĝis soldato, ne soldato kiu iĝis fanatikulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Verŝajne veras ke la perforto naskas fanatikecon, sed veras ankaŭ ke fanatikeco naskas perforton. Tre ofte malfacilas diri, kio aperas pli kaj kio malpli frue. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur por timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉe akceptintaj la kredon sub premo de perforto ankaŭ povas aperi fanatikeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Pravigi propran malkuraĝon helpas fanatika kredo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Misiisma fervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Diferenco inter la “homoj de la vorto”, fanatikuloj kaj “homoj de la ago” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel Ghandi kaj Trockij estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn administrajn kaj armeestrajn talentojn. Mahomedo komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan intelekton. La fanatikulo Lenin estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la amasa movado estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikeco — Reformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam venis ĝusta momento, nur fanatikulo povas veki la vere amasan movadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca ribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj reformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia ŝanĝo de la ŝtata potenco limiĝas je transiro de la regado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« De kie aperas la fanatikulo? plejparte el vicoj de la nekreemaj “homoj de la vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea laboro kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas deziron korekti, ne detruadi. Kiam la amasa movado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li reformoj estas malprofundaj kaj la vivo daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta ĥaoso. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la venko super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj sinofero, tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj malsukcesintoj, fanatike neantaj nuntempon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Por evoluo de la amasa movado la fanatikulo estas danĝera pro tio, ke li ne povas halti…. Li plu strebas al ekstremoj. Do laŭvorte sekvan tagon por la venko plejparto de la amasaj movadoj ekkverelas. Pasio, hieraŭ trovinta eliron en la senkompromisa lukto kontraŭ ekstera malamiko, ekmontriĝas en ardaj disputoj kaj frakcia lukto. Ellaboriĝis kutimo malami kaj kiam ne plu haveblas submane detruendaj malamikoj la fanatikuloj direktas sian furiozon kontraŭ la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La vojon al la amasa movado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Trockij estis la brila “homo de la vorto” — vanta, brila individuisto ĝis medolo. Katastrofa falo de la Rusia imperio kaj pova volo de Lenin venigis Trockij-on al tendaro de fanatikuloj. Dum la enlanda milito li montris neordinarajn talentojn de la organizanto kaj militestro. Sed kiam fine de la enlanda milito streĉiĝo malkreskis, Trockij denove iĝis la “homo de la vorto” — sen kruelo, sen suspektemo, kalkulanta pri la vorto, ne pri la kruda forto, kaj li ebligis al la ruza fanatikulo Stalin forigi sin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Stalin mem estis kombinaĵo de fanatikulo kaj la “homo de la ago” kun dominado de la trajtoj de fanatikulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« J. B. S. Haldane konsideras fanatikecon unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas judo-kristana invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte psikan malsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La tuta problemo kun la mondo estas ke stultuloj kaj fanatikuloj ĉiam certas en siaj opinioj, kaj saĝuloj ĉiam dubas pri la siajn.ricevinte psikan malsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[2]» « The whole problem with the world is that fools and fanatics are always so certain of themselves, and wiser people so full of doubts. »
— Bertrand Russell

Referencoj redakti

  1. Referenco al: J. B. S. Haldane. The Ineqaulity of Man. 1938. p. 49.
  2. Referenco al: J. B. S. Haldane. The Ineqaulity of Man. 1938. p. 49.