El Siberio

vojaĝraportoj de Anton Ĉeĥov
El Siberio
Aŭtoro: Anton Ĉeĥov
Aliaj projektoj

El Siberio estas serio da vojaĝraportoj verkitaj de la rusa verkisto Anton Ĉeĥov en majo kaj junio 1890 dum lia vojaĝo tra Siberio al Saĥaleno.

Citaĵoj

redakti
 
« Tintante per katenoj marŝas laŭ la vojo 30—40 arestitoj, ambaŭflanke ilin akompanas soldatoj kun fusiloj, kaj post ili sekvas du ĉaregoj. [...] La arestitoj kaj la soldatoj estas elĉerpitaj: la vojo estas malbona, mankas la fortoj por marŝi... Ĝis vilaĝo kie ili noktos restis ankoraŭ dek verstoj. Kaj kiam ili venos al la vilaĝo, rapide manĝetos, trinkos brikforman teon kaj tuj falos por dormi, kaj tuj ilin kovros ĉiuflanke cimoj — la plej malica, nevenkebla malamiko de homoj, kiuj elĉerpiĝis kaj sopiregas dormi. » « Звеня кандалами, идут по дороге 30—40 арестантов, по сторонам их солдаты с ружьями, а позади — две подводы. [...] Арестанты и солдаты выбились из сил: дорога плоха, нет мочи идти… До деревни, где они будут ночевать, осталось еще десять верст. А когда придут в деревню, наскоро закусят, напьются кирпичного чаю и тотчас же повалятся спать, и тотчас же их облепят клопы — злейший, непобедимый враг тех, кто изнемог и кому страстно хочется спать. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri pramo] Albordiĝinte, la remistoj unuavice komencas insulti. Insultas ili malice, sen iu ajn kialo, evidente pro subita vekiĝo. Aŭskultante iliajn fortegajn insultojn oni povas ekpensi ke ne nur mia koĉero, ĉevaloj kaj ili mem, sed ankaŭ akvo, la pramo kaj la remiloj havas patrinojn. La plej milda kaj senofenda insulto de la remistoj estas "ke ulcero vin trafu" aŭ "ulcero trafu vian buŝon!" Kia ulcero estas dezirata, mi ne komprenis, kvankam mi demandis. » « [о пароме] Пристав к берегу, гребцы первым делом начинают браниться. Бранятся они со злобой, без всякой причины, очевидно спросонок. Слушая их отборную ругань, можно подумать, что не только у моего возницы, у лошадей и у них самих, но и у воды, у парома и у весел есть матери. Самая мягкая и безобидная брань у гребцов — это «чтоб тебя уязвило» или «язвина тебе в рот!» Какая здесь желается язва, я не понял, хотя и расспрашивал. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Ni surveturas la pramon. La pramistoj insultante prenas la remilojn. Tio estas ne lokaj kamparanoj, sed ekzilitoj, senditaj ĉi tien laŭ decidoj de komunumoj pro maldeca vivo. En vilaĝo, en kiu ili estas registritaj, ili ne deziras vivi — estas enue, plugi la teron ili ne scias aŭ malkutimiĝis, krome ili ne ŝatas la fremdan teron, do ili iris ĉi tien al la pramo. La vizaĝojn ili havas fordrinkitajn, eluzitajn, batitajn. Kaj kiaj esprimoj sur la vizaĝoj! Videblas ke tiuj ĉi homoj dum ili navigaciis ĉi tien sur arestitaj barĝoj, interkroĉitaj per mankatenoj, kaj dum ili marŝis en kolono laŭ landvojo, noktante en lignaj domoj kie iliajn korpojn neelteneble pikis cimoj, malmoliĝis ĝisoste kiel ligno; kaj nun, navedante tage kaj nokte en malvarma akvo kaj vidante nenion krom nudaj bordoj, ili por ĉiam perdis la tutan varmon kiun ili havis, kaj restis en ilia vivo nur unu afero: vodko, virinaĉo, virinaĉo, vodko... en cisa mondo ili estas jam ne homoj, sed bestoj, kaj laŭ opinio de la avo, mia koĉero, ankaŭ en la transa mondo ili fartos malbone: ili iros pro siaj pekoj al infero» « Въезжаем на паром. Перевозчики, бранясь, берутся за весла. Это не местные крестьяне, а ссыльные, присланные сюда по приговорам обществ за порочную жизнь. В деревне, где они приписаны, им не живется — скучно, пахать землю не умеют или отвыкли, да и не мила чужая земля, и пошли они сюда на перевоз. Лица у них испитые, истасканные, битые. А какие выражения на лицах! Видно, что эти люди, пока плыли сюда на арестантских баржах, скованные попарно наручниками, и пока шли этапом по тракту, ночуя в избах, где их тело невыносимо жгли клопы, одеревенели до мозга костей; а теперь, болтаясь день и ночь в холодной воде и не видя ничего, кроме голых берегов, навсегда утратили всё тепло, какое имели, и осталось у них в жизни только одно: водка, девка, девка, водка… на этом свете они уже не люди, а звери, а по мнению деда, моего возницы, и на том свете им будет худо: пойдут за грехи в ад. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri kverelo de veturigistoj post kolizio de iliaj ĉaregoj] La veturigistoj kverelas plenvoĉe tiel ke verŝajne ili aŭdeblas de dek verstoj. Ili insultas neelteneble. Kiom da sprito, kolero kaj anima malpureco estas uzitaj por elpensi tiujn ĉi aĉajn vortojn kaj frazojn, celantajn ofendi kaj malsanktigi la homon pri ĉio kio estas por li sankta, kara kaj amata! Tiel scias insulti nur siberiaj veturigistoj kaj transportistoj, kaj ili lernis tion, laŭdire, de la arestitoj. » « [о ссоре ямщиков после столкновения повозок] Ямщики ругаются во всё горло, так что их, должно быть, за десять верст слышно. Ругаются нестерпимо. Сколько остроумия, злости и душевной нечистоты потрачено, чтобы придумать эти гадкие слова и фразы, имеющие целью оскорбить и осквернить человека во всем, что ему свято, дорого и любо! Так умеют браниться только сибирские ямщики и перевозчики, а научились они этому, говорят, у арестантов. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Laŭ la siberia landvojo, de Tjumeno ĝis Tomsko, mankas vilaĝetoj, nek domaroj, sed nur grandaj vilaĝoj, starantaj unu de la alia je distanco 20, 25 aŭ eĉ 40 verstoj. Bienoj laŭvoje mankas, ĉar bienistoj ĉi tie mankas; ne vidos oni fabrikojn, nek muelejojn, nek gastejojn... La sola afero laŭvoje memoriganta pri la homo estas telegrafaj dratoj, hurlantaj akompane de vento, kaj verstofostoj. En ĉiu vilaĝo estas preĝejo, foje du; haveblas ankaŭ lernejoj, ankaŭ ŝajne en ĉiuj vilaĝoj. La domoj estas lignaj, ofte duetaĝaj, tegmentoj el maldikaj tabuloj. Apud ĉiu domo sur barilo aŭ sur betulo staras birdodomo kaj tiel malalte ke eblas atingi ĝin permane. La sturnoj ĉi tie ĝuas ĉies amon, ilin eĉ la katoj ne tuŝas. La ĝardenoj mankas. » « По сибирскому тракту, от Тюмени до Томска, нет ни поселков, ни хуторов, а одни только большие села, отстоящие одно от другого на 20, 25 и даже на 40 верст. Усадеб по дороге не встречается, так как помещиков здесь нет; не увидите вы ни фабрик, ни мельниц, ни постоялых дворов… Единственное, что по пути напоминает о человеке, это телеграфные проволоки, завывающие под ветер, да верстовые столбы. В каждом селе — церковь, а иногда и две; есть и школы, тоже, кажется, во всех селах. Избы деревянные, часто двухэтажные, крыши тесовые. Около каждой избы на заборе или на березке стоит скворечня, и так низко, что до нее можно рукой достать. Скворцы здесь пользуются общею любовью, и их даже кошки не трогают. Садов нет. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« La ĉefa ĉambro estas la hela, vasta ĉambro, kun meblaro pri kiu nia KurskaMoskva kamparano povus nur revvi. Pureco estas mirinda: nek polvero, nek makuleto. La muroj estas blankaj, la plankoj nepre lignaj, farbitaj aŭ kovritaj per koloraj tolaj matoj; du tabloj, divano, seĝoj, ŝranko kun teleraro, sur la fenestroj potoj kun floroj. Ĉe la angulo staras lito, sur ĝi la tuta monto el lanugaĵoj kaj kusenoj en ruĝaj kusensakoj; por grimpi sur tiun ĉi monton necesas meti seĝon kaj post kuŝiĝi oni dronas. La siberianoj ŝatas mole dormi. » « Горница — это светлая, просторная комната, с обстановкой, о какой нашему курскому или московскому мужику можно только мечтать. Чистота удивительная: ни соринки, ни пятнышка. Стены белые, полы непременно деревянные, крашеные или покрытые цветными холщовыми постилками; два стола, диван, стулья, шкаф с посудой, на окнах горшки с цветами. В углу стоит кровать, на ней целая гора из пуховиков и подушек в красных наволочках; чтобы взобраться на эту гору, надо подставлять стул, а ляжешь — утонешь. Сибиряки любят мягко спать. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri siberiano] Naŭ monatojn ne demetas li pugnogantojn kaj nek rektigas la fingrojn; jen la frosto je kvardek gradoj, jen herbejoj je distanco dudek verstoj estas inunditaj, kaj kiam venas mallonga somero — la dorso doloras pro laboro kaj tiriĝas la tendenoj. Kiam ja pentri en tia vivo? Pro tio ke la tutan jaron daŭrigas li kruelan batalon kontraŭ naturo, li ne estas pentristo, nek muzikisto, nek kantisto. En vilaĝo oni malofte aŭdos harmonikon kaj ne atendu ke la veturigisto ekkantu. » « [про сибиряка] Девять месяцев не снимает он рукавиц и не распрямляет пальцев; то мороз в сорок градусов, то луга на двадцать верст затопило, а придет короткое лето — спина болит от работы и тянутся жилы. Когда уж тут рисовать? Оттого, что круглый год ведет он жестокую борьбу с природой, он не живописец, не музыкант, не певец. По деревне вы редко услышите гармонику и не ждите, чтоб ямщик затянул песню. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Kaj vere, laŭ la tuta landvojo ne estas konate ke oni ŝtelis ion ĉe veturanto. La moroj tiurilate ĉi tie estas miraklaj, la tradicioj bonkoraj. Mi estas profunde konvinktia ke se mi hazarde lasus en la koĉo monon, do trovinta ĝin veturigisto-kontraktulo redonus ĝin al mi eĉ sen rigardi en la monujon. En la poŝtaj koĉoj mi veturis malmulte kaj pri la poŝtaj veturigistoj mi povas diri nur unu aferon: en plendolibroj, kiujn mi legis pro enuo en stacioj, miajn okulojn trafis nur unu plendo pri ŝtelo: ĉe la veturanto malaperis saketo kun botegoj, sed eĉ tiu ĉi plendo, kio videblas el rezolucio de poŝta estraro, estis lasita sen sekvoj, ĉar la saketo estis baldaŭ trovita kaj redonita al la veturanto. Pri la raboj survoje ĉi tie ne estas kutime eĉ paroli. Ne aŭdeblas pri ili. Kaj renkontitaj vagabondoj, per kiuj oni tiel timigis min, kiam mi estis veturanta ĉi tien, ĉi tie estas same timindaj por la veturanto kiel leporoj kaj anasoj» « И в самом деле, по всему тракту не слышно, чтоб у проезжего что-нибудь украли. Нравы здесь в этом отношении чудесные, традиции добрые. Я глубоко убежден, что если бы я обронил в возке деньги, то нашедший их вольный ямщик возвратил бы мне их, не заглянув даже в бумажник. На почтовых я ездил мало и про почтовых ямщиков могу сказать только одно: в жалобных книгах, которые я читал от скуки на станциях, мне попалась на глаза только одна жалоба на покражу: у проезжего пропал мешочек с сапогами, но и эта жалоба, что видно из резолюции почтового начальства, оставлена без последствий, так как мешочек был скоро найден и возвращен проезжему. О грабежах на дороге здесь не принято даже говорить. Не слышно про них. А встречные бродяги, которыми меня так пугали, когда я ехал сюда, здесь так же страшны для проезжего, как зайцы и утки. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« En ĉiu domo estas ĉasaĵoj. En Siberio oni konas neniujn ĉasleĝojn kaj pafas la birdojn dum la tuta jaro. Sed apenaŭ ĉi tie oni baldaŭ ekstermos la ĉasbestojn. Je distanco 1500 verstoj de Tjumeno ĝis Tomsko la ĉasbestoj multas, sed troveblas eĉ ne unu bona fusilo, kaj el cent ĉasistoj nur unu scias pafi flugantajn birdojn. Kutime ĉasisto rampas al la anasoj surventre, laŭ horstoj kaj malsekaj herboj, kaj pafas nur de post arbusto, je distanco 20—30 paŝoj side, ĉe tio lia aĉa fusilo kvinfoje mispafas, kaj post pafi ĝi forte rebatas la ŝultron kaj la vangon; se li sukcesas trafi la celon, tio ankaŭ kaŭzas ne malgrandan malĝojon: demetu la botegojn kaj ŝarovaron kaj eniru malvarman akvon. La ĉashundoj mankas ĉi tie. » « В каждой избе — дичина. В Сибири никаких охотничьих законов не знают и стреляют птиц в продолжение всего года. Но едва ли здесь скоро истребят дичь. На расстоянии 1500 верст от Тюмени до Томска дичи много, но не найдется ни одного порядочного ружья, и из ста охотников только один умеет стрелять влёт. Обыкновенно охотник ползет к уткам на животе, по кочкам и мокрой траве, и стреляет только из-за куста, в 20—30 шагах в сидячую, причем его поганое ружье раз пять дает осечку, а выстрелив, сильно отдает в плечо и в щеку; если удается попасть в цель, то тоже не малое горе: снимай сапоги и шаровары и полезай в холодную воду. Охотничьих собак здесь нет. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Estas bone esti malkuraĝulo! Malmulto necesas por ke li subite iĝu tre gaja! » « Хорошо быть трусом! Немногого нужно, чтобы ему вдруг стало очень весело! »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Mi ne ŝatas kiam inteligenta ekzilito staras apud fenestro kaj silente rigardas tegmenton de apuda domo. Pri kio li pensas en tiu ĉi tempo? Mi ne ŝatas kiam li interparolas kun mi pri bagatelaĵoj kaj ĉe tio rigardas al mia vizaĝo kun tia esprimo, kvazaŭ li deziras diri: "Vi revenos hejmen, sed mi ne". Mi ne ŝatas ĉar en tiu ĉi tempo mi senfine kompatas lin. » « Я не люблю, когда интеллигентный ссыльный стоит у окна и молча глядит на крышу соседнего дома. О чем он думает в это время? Не люблю, когда он разговаривает со мною о пустяках и при этом смотрит мне в лицо с таким выражением, как будто хочет сказать: «Ты вернешься домой, а я нет». Не люблю потому, что в это время мне бесконечно жаль его. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Ofte uzata esprimo ke la mortopuno estas praktikata nun nur en esceptaj kazoj estas ne tre ĝusta; ĉiuj la plej severaj punoj, kiuj anstataŭis la mortopunon, tamen plu havas ĝian plej gravan kaj esencan signon — la ĝismortecon, eternecon, kaj ili ĉiuj havas celon, hereditan de ili rekte de la mortopuno — forigon de la krimulo el normala homa medio por ĉiam, kaj la homo, farinta gravan krimon, mortas por la socio, en kiu li naskiĝis kaj kreskis, same kiel en la tempo de dominado de la mortopuno. En nia rusa leĝaro, relative humana, la plej severaj punoj, kriminalaj kaj korektigaj, preskaŭ ĉiuj estas ĝismortaj. Punlaboroj estas nepre akompanataj de ekzilo por ĉiam; la ekzilo estas terura ĝuste pro sia ĝismorteco; homo kondamnita al malliberulaj rotoj post fini la puntempon, se la komunumo malkonsentas akcepti lin en sia medio, estas ekzilata al Siberio; senigo de la rajtoj preskaŭ en ĉiuj kazoj havas ĝismortan karakteron ktp. Do ĉiuj plej severaj punoj ne donas al la krimulo eternan kvietiĝon en la tombo, ĝuste tion kio povus interpacigi mian senton kun la mortopuno, sed aliflanke la ĝismorteco, la konscio ke espero pri pli bona estas neebla, ke en mi la civitano mortis por eterne kaj ke neniuj miaj personaj penoj resurektigos lin je mi, ebligas pensi ke la mortopuno en Eŭropo kaj ĉe ni ne estas nuligita, sed nur vestita je alia, malpli abomena por la homa sento formo. Eŭropo estis tro longe alkutimiĝanta al la mortopuno por rezigni je ĝi sen longaj kaj penigaj prokrastoj. » « Часто употребляемое выражение, что смертная казнь практикуется теперь только в исключительных случаях, не совсем точно; все высшие карательные меры, которые заменили смертную казнь, все-таки продолжают носить самый важный и существенный признак ее, а именно — пожизненность, вечность, и у всех у них есть цель, унаследованная ими прямо от смертной казни, — удаление преступника из нормальной человеческой среды навсегда, и человек, совершивший тяжкое преступление, умирает для общества, в котором он родился и вырос, так же как и во времена господства смертной казни. В нашем русском законодательстве, сравнительно гуманном, высшие наказания, и уголовные и исправительные, почти все пожизненны. Каторжные работы непременно сопряжены с поселением навсегда; ссылка на поселение страшна именно своею пожизненностью; приговоренный к арестантским ротам, по отбытии наказания, если общество не соглашается принять его в свою среду, ссылается в Сибирь; лишение прав почти во всех случаях носит пожизненный характер и т. д. Таким образом, все высшие карательные меры не дают преступнику вечного успокоения в могиле, именно того, что могло бы мирить мое чувство со смертною казнью, а с другой стороны, пожизненность, сознание, что надежда на лучшее невозможна, что во мне гражданин умер навеки и что никакие мои личные усилия не воскресят его во мне, позволяют думать, что смертная казнь в Европе и у нас не отменена, а только облечена в другую, менее отвратительную для человеческого чувства форму. Европа слишком долго привыкала к смертной казни, чтобы отказаться от нее без долгих и утомительных проволочек. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Jam 20—30 jarojn nia pensanta intelektularo ripetas la frazon ke ĉiu krimulo estas produkto de la socio, sed kiel indiferenta ĝi estas al tiu ĉi produkto! Kialo de tia indiferenteco al la malliberuloj kaj al la suferantaj la ekzilon, nekomprenebla en la kristana ŝtato kaj en la kristana literaturo, sin kaŝas en la ekstrema needukiteco de nia rusa juristo; li malmulte scias kaj estas same nelibera de profesiaj antaŭjuĝoj kiel la mokita de li urtika semo [moknomo de ŝtatoficistoj en la antaŭreforma Rusio]. Li trapasas universitatajn ekzamenojn nur por scii juĝi la homon kaj kondamni lin al la malliberejo kaj ekzilo; komencinte la ŝtatan servon kaj ricevante la salajron, li nur juĝas kaj kondamnas, sed kien iras la krimulo post la juĝo kaj por kio, kio estas la malliberejo, por li estas nekonate, neinterese kaj nek estas ene de liaj kompetentoj: tio ja estas la afero de gardistoj kaj prizonaj deĵorantoj kun ruĝaj nazoj! » « Уж 20—30 лет наша мыслящая интеллигенция повторяет фразу, что всякий преступник составляет продукт общества, но как она равнодушна к этому продукту! Причина такого индифферентизма к заключенным и томящимся в ссылке, непонятного в христианском государстве и в христианской литературе, кроется в чрезвычайной необразованности нашего русского юриста; он мало знает и так же не свободен от профессиональных предрассудков, как и осмеянное им крапивное семя. Он сдает университетские экзамены только для того, чтобы уметь судить человека и приговаривать его к тюрьме и ссылке; поступив на службу и получая жалованье, он только судит и приговаривает, а куда идет преступник после суда и зачем, что такое тюрьма и что такое Сибирь, ему неизвестно, неинтересно и не входит в круг его компетенции: это уж дело конвойных и тюремных смотрителей с красными носами! »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« [pri la edukitaj ekzilitoj en Siberio] Ili vivas tede. La siberia naturo kompare kun la rusa ŝajnas al ili monotona, malriĉa, sensona; en la Ĉieliro estas frosto, en la Pentekosto falas malseka neĝo. Apartamentoj en la urboj estas aĉaj, la stratoj malpuraj, en la butikoj ĉio estas kosta, malfreŝa kaj malabunda, kaj multo al kiu alkutimiĝis la eŭropano, ne troveblas kontraŭ iu ajn mono. Loka intelektularo, la pensanta kaj ne, de matene ĝis nokte drinkas vodkon, drinkas neelegante, krude kaj stulte, ne sciante la mezuron kaj ne ebriiĝante; post la unuaj du frazoj loka intelektulo nepre faros al vi demandon: "Ĉu ni drinku iom da vodko?" Kaj pro enuo drinkas kun li la ekzilito, unue li grimacas, poste li alktumiĝas kaj finfine li certe alkoholiĝas. Se paroli pri alkoholismo, ne la ekzilitoj senmoraligas la loĝantaron, sed la loĝantaro la ekzilitojn. » « [об образованных ссыльных в Сибири] Живется им скучно. Сибирская природа в сравнении с русскою кажется им однообразной, бедной, беззвучной; на Вознесенье стоит мороз, а на Троицу идет мокрый снег. Квартиры в городах скверные, улицы грязные, в лавках всё дорого, не свежо и скудно, и многого, к чему привык европеец, не найдешь ни за какие деньги. Местная интеллигенция, мыслящая и не мыслящая, от утра до ночи пьет водку, пьет неизящно, грубо и глупо, не зная меры и не пьянея; после первых же двух фраз местный интеллигент непременно уж задает вам вопрос: «А не выпить ли нам водки?» И от скуки пьет с ним ссыльный, сначала морщится, потом привыкает и в конце концов, конечно, спивается. Если говорить о пьянстве, то не ссыльные деморализуют население, а население ссыльных. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« La virino ĉi tie estas same teda kiel la siberia naturo; ŝi estas ne rimarkinda, malvarma, ne scias sin vesti, nek kantas, nek ridas, nek estas ĉarma kaj kiel diris unu malnova loĝanto en konversacio kun mi: "estas palpe dura". » « Женщина здесь так же скучна, как сибирская природа; она не колоритна, холодна, не умеет одеваться, не поет, не смеется, не миловидна и, как выразился один старожил в разговоре со мной: «жестка на ощупь». »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Se ne konsideri malbonajn tavernojn, familiajn banejojn kaj multnombrajn bordelojn, malkaŝajn kaj kaŝitajn, kiujn tiel ŝatas la siberiano, en la urboj estas neniuj amuziĝoj. Dum longaj aŭtunaj kaj vintraj vesperoj, ekzilito sidas hejme aŭ iras al malnovloĝanto drinki vodkon; ili drinkos duope du botelojn da vodko kaj duondekduon da biero, kaj poste kutima demando: "Ĉu ni veturu tien?", do al bordelo. » « Если не считать плохих трактиров, семейных бань и многочисленных домов терпимости, явных и тайных, до которых такой охотник сибирский человек, то в городах нет никаких развлечений. В длинные осенние и зимние вечера ссыльный сидит у себя дома или идет к старожилу пить водку; выпьют вдвоем бутылки две водки и полдюжины пива, и потом обычный вопрос: «А не поехать ли нам туда?», то есть в дом терпимости. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Siberia landvojo estas la plej granda kaj ŝajne la plej aĉa vojo en la tuta mondo. De Tjumeno ĝis Tomsko danke al ne la ŝtatoficistoj, sed lokaj naturaj kondiĉoj, ĝi estas ankoraŭ eltenebla; ĉi tie estas senarbara valo; matene pluvis sed vespere jam sekiĝis; kaj se ĝis la fino de majo la landvojo estas kovrita je montoj de glacio pro degelanta neĝo, oni povas veturi laŭ kampo, elektante sur vastaĵo iun ajn ĉirkaŭiran vojon. De Tomsko ja komenciĝas tajgo kaj montetoj; la grundo ĉi tie sekiĝas nerapide, elekteblo por ĉirkaŭira vojo mankas, do kontraŭvole oni devas veturi laŭ la landvojo. Kaj pro tio nur post Tomsko la veturantoj komencas skoldi kaj diligente kontribui al la plendolibroj. Sinjoroj ŝtatoficistoj akurate tralegas iliajn plendojn kaj sur ĉiu skribas: "Lasi sen sekvoj". Por kio skribi? Ĉinaj ŝtatoficistoj delonge farus la stampilon. » « Сибирский тракт — самая большая и, кажется, самая безобразная дорога во всем свете. От Тюмени до Томска, благодаря не чиновникам, а природным условиям местности, она еще сносна; тут безлесная равнина; утром шел дождь, а вечером уж высохло; и если до конца мая тракт покрыт горами льда от тающего снега, то вы можете ехать по полю, выбирая на просторе любой окольный путь. От Томска же начинаются тайга и холмы; сохнет почва здесь нескоро, выбирать окольный путь не из чего, поневоле приходится ехать по тракту. И потому-то только после Томска проезжающие начинают браниться и усердно сотрудничать в жалобных книгах. Господа чиновники аккуратно прочитывают их жалобы и на каждой пишут: «Оставить без последствий». Зачем писать? Китайские чиновники давно бы уж завели штемпель. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Se troviĝus bona homo, kiu prenus sur sin la penon spuri trafikon de siberia poŝto de Permo almenaŭ ĝis Irkutsko kaj registrus siajn impresojn, aperus novelo kiu povus plorigi la legantojn. Necesas komenci de tio ke ĉiuj ĉi ledaj pakaĵoj kaj sakoj, portantaj al Siberio religion, klerecon, komercon, ordon kaj monon, sen ajna bezono noktas tutan diurnon en Permo nur pro tio ke pigraj vaporŝipoj ĉiam malfruiĝas al la trajno. De Tjumeno ĝis Tomsko printempe ĝis junio la poŝto batlas kontraŭ teruraj riveraj elbordiĝoj kaj netraveturebla koto; mi memoras kiel ĉe unu stacio pro la elbordiĝo mi devis atendi ĉirkaŭ diurno; kun mi atendis la poŝto. Trans riveroj kaj inunditaj herbejoj pezaj poŝtaj ĉaregoj estas transportataj sur etaj boatoj, kiuj ne renversiĝas nur pro tio ke por la siberiaj poŝtistoj verŝajne arde preĝas iliaj patrinoj. De Tomsko ja ĝis Irkutsko poŝtaj ĉaregoj po 10—20 horoj sidas en koto apud diversaj Kozulka kaj Ĉernoreĉenskoje kies nombro estas senfina. » « Если бы нашелся добрый человек, который взял бы на себя труд проследить движение сибирской почты от Перми хотя бы до Иркутска и записал свои впечатления, то получилась бы повесть, которая могла бы вызвать у читателей слезы. Начать с того, что все эти кожаные тюки и кули, несущие в Сибирь религию, просвещение, торговлю, порядок и деньги, без всякой надобности ночуют целые сутки в Перми только потому, что ленивые пароходы всегда опаздывают к поезду. От Тюмени до Томска весною до самого июня почта воюет с чудовищными разливами рек и с невылазною грязью; помнится, на одной из станций благодаря разливу я должен был ждать около суток; со мною ждала и почта. Через реки и затопленные луга тяжелые почты перевозятся на маленьких лодках, которые не опрокидываются только потому, что за сибирских почтальонов, вероятно, горячо молятся их матери. От Томска же до Иркутска почтовые телеги по 10—20 часов просиживают в грязи около разных Козулек и Чернореченских, которым нет числа. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Siberiaj poŝtistoj estas martiroj. Ilia kruco estas peza. Tio estas herooj, kiujn obstine ne deziras agnoski la patrujo. Ili multe laboras, luktas kontraŭ la naturo kiel neniu, foje suferas neelteneble, sed oni ilin maldungas, eksigas kaj monpunas oble pli ofte ol premias. Ĉu vi scias kioman salajron ili ricevas, kaj ĉu vi vidis dum sia vivo eĉ unu poŝtiston kun medalo? Eble ili estas oble pli utilaj ol tiuj, kiuj skribas: "Lasi sen sekvoj", sed rigardu kiel timigitaj, subpremitaj, kiel timemaj ili estas en via ĉeesto... » « Сибирские почтальоны — мученики. Крест у них тяжелый. Это герои, которых упорно не хочет признать отечество. Они много работают, воюют с природой, как никто, подчас страдают невыносимо, но их увольняют, отчисляют и штрафуют гораздо чаще, чем награждают. Знаете ли, сколько они получают жалованья, и видали ли вы в своей жизни хоть одного почтальона с медалью? Быть может, они гораздо полезнее тех, которые пишут: «Оставить без последствий», но посмотрите, как они запуганы, забиты, как робки в вашем присутствии… »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Por moki la turmentitajn veturigistojn, poŝtistojn kaj ĉevalojn iu ordonis ŝuti flanke de la vojo amasojn da brikaj rubaĵoj kaj ŝtonoj. Tio estas por ĉiuminute memorigi ke baldaŭ la vojo iĝos eĉ pli malbona. Oni diras ke en la urboj kaj vilaĝoj laŭ la Siberia landvojo loĝas homoj, kiuj ricevas salajron pro tio ke ili riparas la vojon. Se tio estas la vero, necesas altigi ilian salajron por ke ili bonvole ne klopodu ripari, ĉar pro iliaj riparoj la vojo iĝas ĉiam pli kaj pli malbona. Laŭ vortoj de kamparanoj, la riparado de la vojo kiel tiu apud Kozulskaja okazas tiel. Fine de junio aŭ komence de julio, en la pleja moskita sezono — loka Egiptia plago, oni "kunpelas" el la vilaĝoj homojn kaj ordonas al ili superŝuti la sekiĝintajn vojsulkojn kaj kavojn per brikaj rubaĵoj kaj ŝtonoj, kiuj inter la fingroj transformiĝas je pulvoro; la riparado daŭras ĝis la fino de somero. Poste venas neĝo kaj kovras la vojon per malebenaĵoj, la solaj en la mondo kaŭzantaj movmalsanon; poste printemo kaj koto, poste denove la riparado — kaj tiel jaron post jaro. » « Чтобы поглумиться над замученными ямщиками, почтальонами, возчиками и лошадями, кто-то распорядился насыпать по сторонам дороги кучи кирпичного мусора и камня. Это для того, чтобы каждую минуту напоминать, что в скором времени дорога будет еще хуже. Говорят, что в городах и селах, по сибирскому тракту, живут люди, которые получают жалованье за то, что починяют дорогу. Если это правда, то надо прибавить им жалованья, чтобы они, пожалуйста, не трудились починять, так как от их починок дорога становится всё хуже и хуже. По словам крестьян, ремонт дороги, вроде Козульской, производится так. В конце июня или в начале июля, в самый сезон мошкары — местной египетской казни, «сгоняют» из сел народ и велят ему засыпать высохшие колеи и ямы хворостом, кирпичным мусором и камнем, который стирается между пальцами в порошок; ремонт продолжается до конца лета. Потом идет снег и покрывает дорогу ухабами, единственными в свете, укачивающими до морской болезни; потом весна и грязь, потом опять ремонт — и так из года в год. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Dum la tuta jaro la vojo restas terura: printempe — koto, somere — malebenaĵoj, kavoj kaj riparado, vintre malebenaĵoj. Tiu rapida veturo, kiun iam kaptis la spiron ĉe F. F. Vigel kaj poste ĉe I. A. Gonĉarov, nun imageblas eble nur komence de vintra sezono. Cetere ankaŭ nuntempaj verkistoj admiras rapidecon de siberia veturo, sed nur pro tio ke estus malkomforte vizitinte Siberion ne sperti rapidan veturon, eĉ se nur en imago... » « В продолжение всего года дорога остается невозможной: весною — грязь, летом — кочки, ямы и ремонт, зимою — ухабы. Та быстрая езда, которая когда-то захватывала дух у Ф. Ф. Вигеля и позднее у И. А. Гончарова, теперь бывает мыслима только разве зимою в первопутку. Правда, и современные писатели восхищаются быстротою сибирской езды, но это только потому, что неловко же, побывав в Сибири, не испытать быстрой езды, хотя бы только в воображении… »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Se pejzaĝo laŭvoje por vi estas ne lasta afero, do, veturante de Rusio al Siberio, vi enuos de Uralo ĝis Jenisejo. Malvarma valo, kurbaj betuletoj, flakoj, foje lagoj, neĝo en majo kaj dezertaj, melankoliaj bordoj de la alfluantoj de Obo — jen fakte ĉio kion oni sukcesas konservi en la memoro dum la unuaj du mil verstoj. La naturo, kiun adoras la indiĝenoj, estimas niaj fuĝintoj kaj kiu kun tempopaso servos kiel neelĉerpebla orminejo al la siberiaj poetoj, la naturo originala, majesta kaj belega, komenciĝas nur ekde Jenisejo. » « Если пейзаж в дороге для вас не последнее дело, то, едучи из России в Сибирь, вы проскучаете от Урала вплоть до самого Енисея. Холодная равнина, кривые березки, лужицы, кое-где озера, снег в мае да пустынные, унылые берега притоков Оби — вот и всё, что удается памяти сохранить от первых двух тысяч верст. Природа же, которую боготворят инородцы, уважают наши беглые и которая со временем будет служить неисчерпаемым золотым прииском для сибирских поэтов, природа оригинальная, величавая и прекрасная начинается только с Енисея. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Tio ne servu kiel ofendo al la fervoraj adorantoj de Volgo, sed dum sia vivo mi ne vidis la riveron pli admirindan ol Jenisejo. Eĉ se Volgo estas bele vestita, modesta, trista belulino, Jenisejo estas povega, furioza fortegulo, kiu ne scias kion fari kun siaj fortoj kaj juneco. Ĉe Volgo la homo komencis per braveco, sed finis per ĝemo kiu nomiĝas kanto; brilaj, oraj esperoj ĉe li estis anstataŭigitaj per malforteco, kiun oni kutimas nomi rusa pesimismo, ĉe Jenisejo la vivo komenciĝis per ĝemo, sed finiĝos per braveco, kian ni eĉ ne sonĝis. » « Не в обиду будь сказано ревнивым почитателям Волги, в своей жизни я не видел реки великолепнее Енисея. Пускай Волга нарядная, скромная, грустная красавица, зато Енисей могучий, неистовый богатырь, который не знает, куда девать свои силы и молодость. На Волге человек начал удалью, а кончил стоном, который зовется песнью; яркие, золотые надежды сменились у него немочью, которую принято называть русским пессимизмом, на Енисее же жизнь началась стоном, а кончится удалью, какая нам и во сне не снилась. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« Sur tiu ĉi bordo estas Krasnojarsko, la plej bona kaj bela el ĉiuj siberiaj urboj, sur la alia — la montoj, memorigintaj al mi Kaŭkazon, same fumkovritaj, revigaj. » « На этом берегу Красноярск, самый лучший и красивый из всех сибирских городов, а на том — горы, напомнившие мне о Кавказе, такие же дымчатые, мечтательные. »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio
 
« La forto kaj ĉarmo de la tajgo estas ne en la arboj-gigantoj kaj nek en la morta silento, sed en tio ke eble nur migrantaj birdoj scias kie ĝi finiĝas. En la unua diurno oni ne atentas ĝin; en la dua kaj en la tria oni miras, kaj en la kvara kaj kvina oni spertas tian humoron kvazaŭ neniam oni forlasos tiun ĉi verdan monstron. Oni grimpas sur altan monteton kovritan je arbaro, oni rigardas antaŭen orienten, direkte al la vojo, kaj oni vidas malsupre la arbaron, poste monteton krispan pro la arbaro, kaj post ĝi alian monteton, same krispan, poste la trian kaj tiel senfine; post diurno denove oni rigardas de sur monteto antaŭen — kaj jen la sama bildo... » « Сила и очарование тайги не в деревьях-гигантах и не в гробовой тишине, а в том, что разве одни только перелетные птицы знают, где она кончается. В первые сутки не обращаешь на нее внимания; во вторые и в третьи удивляешься, а в четвертые и пятые переживаешь такое настроение, как будто никогда не выберешься из этого зеленого чудовища. Взберешься на высокий холм, покрытый лесом, глянешь вперед на восток, по направлению дороги, и видишь внизу лес, дальше холм, кудрявый от леса, за ним другой холм, такой же кудрявый, за ним третий, и так без конца; через сутки опять взглянешь с холма вперед — и опять та же картина… »
— Anton Ĉeĥov, El Siberio

Vidu ankaŭ

redakti