Mortpuno

mortigo de homo kiel laŭleĝa puno
(Alidirektita el Mortopuno)

Mortpunola plej supera puno, aŭ ankaŭ absoluta puno estas puno, kiu supozas mortigon (aŭ ekzekuton) de kondamnita homo pro krimo, laŭ kiu eblas laŭ valida punjuro doni tiun ĉi punon

Mortpuno
Mortpuno
Mortpuno
Aliaj projektoj
Mortpuno en Vikipedio
Mortpuno en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La mortopuno estas aparta signo de barbareco»
— Victor Hugo
 
« Mortpuno tuj mortigas, dum dumviva malliberigo tiel malrapide. Kiu ekzekutisto estas pli homa? Tiu, kiu mortigas vin post kelkaj minutoj, aŭ tiu, kiu forprenas de vi vian vivon dum multaj jaroj? »
— Anton Ĉeĥov
 
« Mortigi pro murdo estas puno senkompare pli malbona ol la krimo mem. Murdo per laŭleĝa frazo estas nemezureble pli terura ol murdo de rabistoj. »
— Fjodor Dostojevskij
 
« Mi atingis la konvinkon, ke la forigo de mortpuno estas dezirinda. Kialoj: 1) Nereparebleco en la kazo de eraro de justeco, 2) Malutila morala influo de la ekzekuta procedo al tiuj, kiuj, ĉu rekte ĉu nerekte, rilatas al la procedo. »
— Albert Einstein
 
« Multaj el ni ne kredas je mortpuno, ĉar tiel la socio prenas de viro tion, kion la socio ne povas doni. »
— Katharine Fullerton Gerould
 
« Mortopuno estas la speciala kaj eterna signo de barbareco. Kie mortpuno estas aplikita, barbareco regas; kie mortopuno estas malofta, civilizo regas. »
— Victor Hugo
 
« Ni devas ekzekuti ne nur la kulpulojn. Ekzekuto de senkulpuloj eĉ pli impresos la amasojn»
— Nikolai Krylenko
 
« Estas pli bone kaj pli kontentige absolvi mil kulpulojn ol mortigi unu senkulpan homon. »
— Maimonides
 
« Plej multaj homoj aprobas mortpunon, sed plej multaj homoj ne plenumus la laboron de ekzekutisto. »
— George Orwell
 
« La Biblio identigas 15 krimojn kontraŭ la familio indaj je mortpuno. Aborto estas perfido kontraŭ la familio kaj meritas mortpunon. Adulto estas perfido al la familio; adultuloj devas esti mortigitaj. Samseksemo estas perfido al la familio kaj ĝi ankaŭ indas morton. »
— R. J. Rushdoony
 
« La punoj de krimuloj estu utilaj. Pendigito bonas por nenio; viro kondamnita al publikaj laboroj ankoraŭ servas la landon, kaj estas viva leciono»
— Voltaire

Vidu ankaŭ redakti