Leteroj de Anton Ĉeĥov

Leteroj de Anton Ĉeĥov estas leteroj skribitaj de la rusa verkisto Anton Ĉeĥov.

Leteroj
Aŭtoro: Anton Ĉeĥov
Leteroj
Leteroj
Aliaj projektoj

Citaĵoj

redakti
 
« En Tjumeno mi aĉetis por mi por la vojo kolbason, sed kio estas la kolbaso! Kiam oni prenas en la buŝon, do en la buŝo estas tia odoro kvazaŭ oni eniris ĉevalejon ĝuste en la momento kiam koĉeroj ŝanĝas piedĉifonojn; kiam oni komencas maĉi, do estas la sento kvazaŭ oni enkroĉiĝis per dentoj al hunda vosto trempita je gudro. Pu! Mi manĝis dufoje kaj lasis. » « В Тюмени я купил себе на дорогу колбасы, но что за колбаса! Когда берешь кусок в рот, то во рту такой запах, как будто вошел в конюшню в тот самый момент, когда кучера снимают портянки; когда же начинаешь жевать, то такое чувство, как будто вцепился зубами в собачий хвост, опачканный в деготь. Тьфу! Поел раза два и бросил. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« Mi memoras eĉ ne unu siberian intelektulon, kiu, veninte al mi, ne petus vodkon» « Не помню ни одного сибирского интеллигента, который, придя ко мне, не попросил бы водки. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« Tomsko estas la urbo teda, malsobra; belaj virinoj tute mankas, senrajteco estas azia. Rimarkindas la urbo per tio ke en ĝi mortas guberniestroj» « Томск город скучный, нетрезвый; красивых женщин совсем нет, бесправие азиатское. Замечателен сей город тем, что в нем мрут губернаторы. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Aleksej Suvorin [la 20-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Ni renkontis vagabondojn kun kaldronetoj surdorse; tiuj ĉi sinjoroj senĝene promenas laŭ la tuta Siberia landvojo. Jen ili ponardas maljunulinon por preni ŝian jupon por siaj piedĉifonoj, jen ili forŝiros de sur verstofosto ladaĵon kun ciferoj — ĝi utilos por io, jen ili trabatos la kapon al renkontita mizerulo aŭ elbatos la okulon al sia frato ekzilito, sed la veturantojn ili ne tuŝas. Ĝenerale rilate rabadon la veturado ĉi tie estas tute sekura. » « Встретили бродяг с котелками на спинах; эти господа беспрепятственно прогуливаются по всему сибирскому тракту. То старушонку зарежут, чтобы взять ее юбку себе на портянки, то сорвут с верстового столба жестянку с цифрами — сгодится, то проломят голову встречному нищему или выбьют глаза своему же брату ссыльному, но проезжающих они не трогают. Вообще в разбойничьем отношении езда здесь совершенно безопасна. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Ĝenerale la popolo ĉi tie estas bona, bonkora kaj kun bonegaj tradicioj. Iliaj ĉambroj estas aranĝitaj simple, sed pure, kun pretendo je lukso; la litoj estas molaj, ĉie estas lanugaĵoj kaj grandaj kusenoj, la plankoj farbitaj aŭ sternitaj per memfaritaj tolaj tapiŝoj. Tio klarigeblas certe per bonhaveco, per tio ke la familio havas terenon el 16 desjatinoj [17,48 hektaroj] da ĉernozio kaj ke sur tiu ĉi ĉernozio kreskas bona tritiko (tritika faruno kostas ĉi tie 30 kopekojn kontraŭ pudo [16 kg]). Sed ne ĉion oni povas klarigi per bonhaveco kaj sateco, necesas agnoski ankaŭ la vivmaneron. Kiam nokte oni eniras la ĉambron, en kiu oni dormas, do la nazo ne sentas mankon de oksigeno, nek rusan spiriton. Cetere unu maljunulino, donante al mi kulereton, frotpurigis ĝin kontraŭ sia pugo, sed almenaŭ oni ne sidigos vin trinki teon sen tablotuko, en via ĉeesto oni ne ruktas, nek serĉas en la kapo; kiam oni donas akvonlakton, oni ne tenas fingrojn en la glaso, teleraro estas pura, kvaso travidebla kiel biero — ĝenerale pureco, pri kia niaj ĥoĥoloj povus nur revi, dum la ĥoĥoloj estas oble pli puremaj ol kacapoj» « Вообще народ здесь хороший, добрый и с прекрасными традициями. Комнаты у них убраны просто, но чисто, с претензией на роскошь; постели мягкие, всё пуховики и большие подушки, полы выкрашены или устланы самоделковыми холщовыми коврами. Это объясняется, конечно, зажиточностью, тем, что семья имеет надел из 16 десятин чернозема и что на этом черноземе растет хорошая пшеница (пшеничная мука стоит здесь 30 коп. за пуд). Но не всё можно объяснить зажиточностью и сытостью, нужно уделить кое-что и манере жить. Когда ночью входишь в комнату, в которой спят, то нос не чувствует ни спирали, ни русского духа. Правда, одна старуха, подавая мне чайную ложку, вытерла ее о задницу, но зато вас не посадят пить чай без скатерти, при вас не отрыгивают, не ищут в голове; когда подают воду или молоко, не держат пальцы в стакане, посуда чистая, квас прозрачен, как пиво, — вообще чистоплотность, о которой наши хохлы могут только мечтать, а ведь хохлы куда чистоплотнее кацапов! »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] La panon oni bakas ĉi tie bongustegan; mi en la unuaj tagoj manĝegis ĝin. Bongustaj estas ankaŭ pirogoj, kaj blinoj, kaj patkukoj similaj al la ĥoĥolaj nazotruaj kringoj. La blinoj estas maldikaj... Tamen ĉio alia estas malkonvena por la eŭropa stomako. Ekzemple min oni ĉie regalis per "anasa supo". Tio estas kompleta aĉaĵo: malklara likvaĵo, en kiu flosas pecoj de sovaĝa anaso kaj nekuirita cepo; anasaj stomakoj estas ne komplete purigitaj de la enhavo kaj pro tio, trafante la buŝon, ili kreas impreson ke la buŝo kaj rectum interŝanĝis la lokojn. Mi foje petis kuiri supon en viando kaj friti perkojn. La supon oni donis al mi tro salitan, malpuran, kun malmolaj haŭtpecoj anstataŭ viando, kaj la pekojn kun skvamoj. Oni kuiras ĉi tie ŝĉiojn el salita viando; ĝin oni ankaŭ fritas. Nun oni donis al mi frititan salitan viandon: ege abomene; mi maĉis iom kaj forĵetis. La teon ĉi tie oni trinkas brikforman. Tio estas infuzaĵo el salvio kaj blatoj — tiel laŭ gusto, dum laŭ koloro tio estas ne teo, sed Madrasa vino» « Хлеб пекут здесь превкуснейший; я в первые дни объедался им. Вкусны и пироги, и блины, и оладьи, и калачи, напоминающие хохлацкие ноздреватые бублики. Блины тонки... Зато всё остальное не по европейскому желудку. Например, всюду меня потчевали «утячьей похлебкой». Это совсем гадость: мутная жидкость, в которой плавают кусочки дикой утки и неварёный лук; утиные желудки не совсем очищены от содержимого и потому, попадая в рот, заставляют думать, что рот и rectum поменялись местами. Я раз попросил сварить суп из мяса и изжарить окуней. Суп мне подали пресоленый, грязный, с заскорузлыми кусочками кожи вместо мяса, а окуни с чешуей. Варят здесь щи из солонины; ее же и жарят. Сейчас мне подавали жареную солонину: преотвратительно; пожевал и бросил. Чай здесь пьют кирпичный. Это настой из шалфея и тараканов — так по вкусу, а по цвету — не чай, а матрасинское вино. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 14-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Oni trinkas teon kaj interparolas kun virinoj, kiuj ĉi tie estas inteligentaj, bonkoraj, laboremaj kaj pli liberaj ol en Eŭropo; la edzoj ne skoldas kaj nek batas ilin, ĉar ili estas same altaj kaj fortaj kiel iliaj regantoj; ili, kiam la edzoj estas for, servas kiel veturigistoj, ŝatas ŝerci. » « Пьешь чай и разговариваешь с бабами, которые здесь толковы, чадолюбивы, сердобольны, трудолюбивы и свободнее, чем в Европе; мужья не бранят и не бьют их, потому что они так же высоки, и сильны, и умны, как их повелители; они, когда мужей нет дома, ямщикуют; любят каламбурить. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Infanojn ĉi tie oni ne subigas al severa disciplino; oni dorlotas ilin. La infanoj dormas sur mola kiom ili deziras, trinkas teon kaj manĝas kune kun viroj kaj kverelas kiam tiuj ame mokas ilin. » « Детей не держат в строгости; их балуют. Дети спят на мягком, сколько угодно, пьют чай и едят вместе с мужиками и бранятся, когда те любовно подсмеиваются над ними. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Difterito mankas. Ĉi tie regas nigra variolo, sed estas strange ke ĝi estas ne tiel kontaĝa kiel en la aliaj lokoj: du-tri malsanĝos, mortos — kaj jen la fino de la epidemio. La hospitaloj kaj kuracistoj mankas. Kuracas helpkuracistoj. Sangeltiro kaj sangeltiraj kupoj estas en grandegaj, brutaj dimensioj. Mi laŭvoje ekzamenis unu judon malsanan pri hepata kancero. La judo estis elĉerpita, apenaŭ spiranta, sed tio ne malhelpis al helpkuracisto fari al li 12 sangeltirajn kupojn. » « Дифтерита нет. Царит здесь черная оспа, но странно, она здесь не так заразительна, как в других местах: двое-трое заболеют, умрут — и конец эпидемии. Больниц и врачей нет. Лечат фельдшера. Кровопускание и кровососные банки в грандиозных, зверских размерах. Я по дороге осматривал одного еврея, больного раком печени. Еврей истощен, еле дышит, но это не помешало фельдшеру поставить ему 12 кровососных банок. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [pri la judoj en Siberio] Ĉi tie ili plugas, okupiĝas pri veturigado, komercas kaj nomiĝas kamparanoj, ĉar ili efektive kaj de jure kaj de facto estas kamparanoj. Ili ĝuas ĉies estimon kaj, laŭ vortoj de asesoro, oni nemalofte elektas ilin kiel vilaĝestrojn. Mi vidis la judon altan kaj maldikan, kiu malestime grimacis kaj kraĉis kiam la asesoro estis rakontanta fiajn anekdotojn; purema animo; lia edzino kuiris bonegan fiŝsupon. [...] Pri la juda ekspluatado ne aŭdeblas. » « Здесь они пашут, ямщикуют, держат перевозы, торгуют и называются крестьянами, потому что они в самом деле и de jure и de facto крестьяне. Пользуются они всеобщим уважением, и, по словам заседателя, нередко их выбирают в старосты. Я видел жида, высокого и тонкого, который брезгливо морщился и плевал, когда заседатель рассказывал скабрезные анекдоты; чистоплотная душа; его жена сварила прекрасную уху. [...] О жидовской эксплоатации не слышно. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Renkontiĝas ekzilitoj, senditaj ĉi tien el Pollando en 1864. Bonaj, gastigemaj kaj tre delikataj homoj. Iuj vivas tre riĉe, aliaj tre malriĉe kaj servas kiel skribistoj ĉe stacioj. La unuaj post amnestio forveturadis al sia patrujo, sed baldaŭ revenis al Siberio — ĉi tie estas pli riĉe, la duaj revas pri la patrujo, kvankam jam estas maljunaj kaj malsanaj. » « Попадаются ссыльные, присланные сюда из Польши в 1864 г. Хорошие, гостеприимные и деликатнейшие люди. Одни живут очень богато, другие очень бедно и служат писарями на станциях. Первые после амнистии уезжали к себе на родину, но скоро вернулись назад в Сибирь — здесь богаче, вторые мечтают о родине, хотя уже стары и больны. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [...] en Siberio la popolo estas malbela. La brunharuloj tute mankas. » « [...] в Сибири народ некрасив. Брюнетов совсем нет. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« [pri Siberio] Ĉu ankaŭ pri la tataroj mi skribu al vi? Bonvole. Ili ĉi tie ne multas. Ili estas la homoj bonaj. En Kazana gubernio pri ili bone parolas eĉ pastroj, kaj en Siberio ili estas "pli bonaj ol la rusoj" — tiel diris al mi asesoro ĉeeste de la rusoj, kiuj konfirmis tion per silento» « Быть может, и про татар написать вам? Извольте. Их здесь немного. Люди хорошие. В Казанской губ<ернии> о них хорошо говорят даже священники, а в Сибири они «лучше русских» — так сказал мне заседатель при русских, которые подтвердили это молчанием. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« Dio mia, kiom riĉa estas Rusio je bonaj homoj! Se ne estus malvarmo, forprenanta de Siberio someron, kaj se ne estus ŝtatoficistoj, perversigantaj la kamparanojn kaj ekzilitojn, do Siberio estus la aplej riĉa kaj benita tero. » « Боже мой, как богата Россия хорошими людьми! Если бы не холод, отнимающий у Сибири лето, и если бы не чиновники, развращающие крестьян и ссыльных, то Сибирь была бы богатейшей и счастливейшей землей. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]
 
« Vodkon ja necesas drinki. Ĝi vigligas la cerbon, kiu pro la veturo iĝas malvigla kaj malsprita, pro kio oni stultiĝas kaj malfortiĝas. » « Водку же пить следует. Она возбуждает мозг, который от дороги делается вялым и тупым, отчего глупеешь и слабеешь. »
— Anton Ĉeĥov, Letero al Ĉeĥovoj [la 16-a de majo 1890]

Vidu ankaŭ

redakti