« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
« Eĉ la resta eŭropa kontraŭusonismo, nun tre malforta, estas mirinde cinika: la eŭropanoj plendas pri la usona “hegemonio”, sed samtempe sentas sin tre komforte sub ĝia protekto. »
«Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. »
« Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
« Eŭropo verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon Japanio, kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. Rusio ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto. »
« La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “malvarma milito” Eŭropo de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito. »
« Eŭropo kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de Usono. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono. »
« La politike pova Eŭropo, kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en Proksima Oriento kaj Latinameriko. »
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milita ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestinaterorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
« [pri novkonservativismo] Esprimante kritikan humoron rilate de la postmilita Atlantika alianco surbaze de tio ke eŭropanoj estas eldorlotitaj kaj senvolaj (subiĝante al influo de Venuso malsame ol la fortaj, influataj de Marso, usonanoj), nova doktrino alvokas pli kuraĝe sin apogi sur la usonan politikan kaj militan povon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Usono kaj Eŭropo kune povus por ĉiam iĝi decida forto en la mondo. Agante aparte kaj speciale diskutante unu kun la alia, ili trafos sakstraton kaj provokos tumultojn. Dum 15 jaroj de sia dominadoUsono bedaŭrinde ne entreprenis konkordajn klopodojn por engaĝi Eŭropan Union al komunaj provoj doni organizitan formon al tutmonda kunlaboro, pli diligente planante kaj farante decidojn en la sfero de ekstera politiko. Eĉ pli, en kelkaj kazoj reago de Usono al procezoj de vastigo kaj fortigo de Eŭropo elmontris maltrankviliĝon kaj eĉ timon, kaŭzitan de tio ke Eŭropo, kungvidata de Germanio kaj Francio, povus malkongrui al interesoj de Usono. Tiuj timoj instigis Usonon kaŝe stimuli Brition esti pli atlantika ol eŭropa. (Londono kun preteco faris tion). »
« Bedaŭrinde la transatlantika dialogo ankoraŭ limiĝas al postulo de Usono ke eŭropanoj prenu sur sin parton de nia ŝarĝo — kion ili ne kapablas fari. Eŭropanoj siavice postulas sian partoprenon en la decidofarado, sed ili agnoskas ke ili ne povas surpreni la ŝarĝon. Pli batalpreta Eŭropo povus esti pli bona aliancano. »
« [pri sekvoj de la 11-a de septembro 2001] Nia unua reago estis kaŭzita grandparte de orgojlo: “Ni mem faros ĉion”. Ni refutis la eŭropanojn kaj eĉ diris al ili: “Kiu ne estas kun ni, tiu estas kontraŭ ni” — estis strange aŭdi de usona prezidanto frazon je spirito de Lenino. »
« [pri Eŭropa Unio] De vidpunkto de usonaj interesoj estus bone se tiu Eŭropo, unue, vastiĝus, due, pli klare politike difinus sin, trie, havus pli grandan propran militan potencialon, kvare, estu aliancano de Usono. »
« Pli da usonanoj kaj eŭropanoj komencis viziti la alian kontinenton kompare al pasinteco. Sed ili estas translokiĝantaj en kokono de siaj antaŭjuĝoj aŭ profesiaj rilatoj, sen posedi konojn de historio kaj nematerialaj valoroj de la alia flanko de la Atlantiko. »
« Kiam Usono interagas kun eŭropaj landoj je individua bazo, ĝi havas eblecon aranĝi konsultadon je pluraj niveloj kaj estis aŭdata longe antaŭ la decido estas farita. Ĉe interago kun Eŭropa Unio inverse, Usono estas ekskludita el decidofara procezo kaj ĝi komencas la interagon nur post kiam la evento okazis kaj interagas kun reprezentantoj, parolantaj nome de ministroj kiuj faris la decidon dum renkontiĝoj, kiujn Usono ne partoprenis je iu ajn nivelo. »
« Rusia membreco en NATO transformus la Nordatlantikan aliancon je sekurecilo simila al mini-UN aŭ inverse, je la kontraŭazia — speciale kontraŭĉina — alianco de la okcidentaj industrie evoluintaj demokratioj. Rusia membreco en Eŭropa Unio aliflanke kaŭzus splitiĝon inter la bordoj de la Atlantiko. Tia ago neeviteble stimulos Eŭropon eĉ pli al serĉado de la vojoj por distanciĝi de Usono kaj igos Vaŝingtonon realigi analogian politikon en la aliaj mondopartoj. Formale establitaj rilatoj inter Rusio kaj Eŭropo, kiuj estos pli proksimaj ol la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono aŭ eĉ kompareblaj kun ili, kaŭzos revolucion en la Atlantikaj rilatoj — tio estas la kialo pro kiu Putin tiom insiste atentas kelkajn aliancanojn de Usono. »
« Senforma unuiĝo de Okcidenta Eŭropo, proksime ligita al Usono per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj ligoj, ne povas minaci la usonan sekurecon. Sed la unueca, povega kaj memfida Ĉinio povas. »