Obseda-kompulsia malsano

Obseda-kompulsia malsano estas psika malsano kiu rezultas en tio, ke pacientoj sekvas trudiĝemajn pensojn, kontrolas ion obsede kaj plenumas ripetade kelkajn rutinojn.

Obseda-kompulsia malsano
Obseda-kompulsia malsano
Obseda-kompulsia malsano
Aliaj projektoj
Obseda-kompulsia malsano en Vikipedio
Obseda-kompulsia malsano en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Viktor Frankl

redakti
 
« [...] ŝanĝi necesas ne malsanon, sed rilaton de paciento al obsedoj. Nome lia pozicio transformas denaskan dispozicion je klinika bildo de malsano. Kaj tiu ĉi pozicio, almenaŭ en facilaj kazoj kaj en fruaj etapoj, estas sufiĉe korektebla. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« La ago kaŭzas kontraŭagon: ju pli forte paciento luktas kontraŭ siaj obsedoj, des pli ili fortiĝas kaj des pli forte ili manifestiĝas. Al tiu paciento plej necesas malstreĉiĝo kaj humuro [...] Pacientojn kun obseda-kompulsia malsano, same kiel pacientojn kun anksia neŭrozo, ni lernas ridi pri si mem. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Tamen por tia “nelukto” kontraŭ obsedaj imagoj estas unu grava starta kondiĉo. Necesas ke paciento ne timu ilin. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« [pri paciento kun la obseda-kompulsia malsano] [...] unuflanke li neniel respondecas pri siaj “atakoj”, aliflanke li estas komplete respondeca pri sia rilato al tiuj atakoj. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Malsufiĉo de evidenteco kaj de memfido dum procezo de ekkono kaj decidofarado devigas la suferanton je la obseda-kompulsia malsano al fortigita memkontrolo. Rekompence en li fortiĝas volo al absoluta certeco je ekkono kaj decidofarado, strebo al absolute fidinda ekkono, al absolute morala decido. La penoj de konscio kaj konscienco, kiujn sana homo direktas al elekto de profesio aŭ vivkunulo, la samajn penojn de konscio kaj konscienco bezonas suferanto de la obseda-kompulsia malsano por fermi la pordon de sia apartamento aŭ ĵeti leteron en poŝtokeston. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Troa konscienco kaj streĉa laboro de konscienco estas du tipaj trajtoj de karaktero de paciento kun la obseda-kompulsia malsano, kies radikojn ni sukcesis spuri ĝis la timopsikaj bazoj de personeco [...] »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Tia paciento, kiel ni jam diris, serĉas absolutan certecon je ekkono kaj decidofarado. Li bezonas cent procentojn. Li ĉiam sopiras perfektecon, absoluton. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« [...] ĉar ne eblas sufiĉe kontentigi totalajn postulojn en ĉio, homo kun tia perturbo estas devigita koncentriĝi je iu sfero de la vivo, kie tiu postulo ŝajnas al li plenumebla (ekzemple li konstante lavas la manojn por subteni ilian senriproĉan purecon). Sfero, en kiu neŭrozulo sukcesas almenaŭ parte efektivigi sian volon pri senkompromisa precizeco, povas iĝi ekzemple por hejmmastrino — ŝia hejmo, por intelektuloordo sur labortablo, por homo kutima ĉion registri surpapere — detalaj priskriboj de planoj kaj eventoj, por tipo ema al burokrateco — senriproĉa akurateco ktp. Paciento kun la obseda-kompulsia malsano fermiĝas en unu sektoro de la ekzistado-en-la-mondo kaj en tiu ĉi sektoro, pars pro toto [parto anstataŭ tuto] li provas realigi siajn totalismajn emojn. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« [...] sana homo kontentiĝas je ekzistado en parte fidinda mondo, dum la neŭrozulo impetas al la sento de absoluta certeco. Sana homo fordonas sin al la amata “Vi” dum la homo kun seksa neŭrozo strebas al orgasmo, transformas ĝin je la ĉefa intenco — kaj li ricevas misfunkcion de potenco. Sana homo pretas agnoski parton de la mondo “proksimuma” dum la homo kun la obseda-kompulsia malsano postulas senton de evidenteco, direktas la intencon al ĝi; li estas ĉiam pelata de tiu ĉi neelĉerpebla procezo, progressus in infinitum [progeso al infinito]. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Vidu ankaŭ

redakti