« El simptomoj de tiu ĉi neŭrozo la plej rimarkebla estas ne depresio, sed apatio [...] Li sentas sin senutila, ĉar li estas okupita per nenio. Se li ne havas laboron, do ŝajnas ke li ne havas ankaŭ sencon de la vivo. »
« La vivo de senlaborulo devigas lin transformi la vivon je pasigado de puntempo, tentas subiĝi al perceptado de sia ekzistado kiel vane pasanta. Al tia homo ŝajnas ke neniu rajtas ion postuli de li, ja li mem nenion atendas de si. Senlaboreco senigas lin je respondeco antaŭ la aliaj, same kiel antaŭ si mem, de respondeco antaŭ la vivo. Iu ajn fiasko en iu ajn sfero de la vivo estas pravigata per senlaboreco. Evidente al la homo pli facilas opinii ke boto premas lin nur je unu loko. »
« La ĉefa fonto de la neŭrozo de senlaborulo, la ĉefa kialo de apatio estas erara opinio ke nur profesia laboro donas al la vivosencon. Tiu malĝusta identigado de la profesio kun vivotasko, ilia kompleta egaligado, kaŭzas tion ke senlaborulo sentas sin troa kaj bezonata de neniu. »