Aŭdaco
Aliaj projektoj
Aŭdaco en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Iam estas tempo kiam trankvila kuraĝo kaj aŭdaco fariĝas la ununura formo de konvena prudento por popolo en la ĉefmomento de ĝia ekzisto. Se ĝi tiam ne akceptas la kalkulitan riskon de grandaj paŝoj, ĝi povas por ĉiam manki ĝian karieron, tiel kiel homo kiu timas la vivon. »
— René Lévesque Afiŝita sur la ŝildo de lia statuo antaŭ la Kebekia Parlamento.
 
« Ne necesas talento por esti artisto, nur aŭdaco. » « No se require talento para ser artista, sólo aŭdacia. »
— Isabel Allende, Retrato en sepia p. 55
 
« Aŭdacu esti naiva» « (angle) Dare to be naive. »
— Buckminster Fuller
 
« Kial ni serĉu liajn erarojn, kiam kuraĝa viro mortas? Krom se ni povas lerni de lia sperto, ne necesas serĉi malforton. Prefere ni admiru la kuraĝon kaj spiriton en lia vivo. Kia homo vivus tie, kie ne ekzistas aŭdaco? Kaj ĉu la vivo estas tiel kara, ke ni kulpigu virojn pro morto en aventuro? Ĉu ekzistas pli bona mortmaniero? » « (angle) Why should we look for his errors when a brave man dies? Unless we can learn from his experience, there is no need to look for weakness. Rather, we should admire the courage and spirit in his life. What kind of man would live where there is no daring? And is life so dear that we should blame men for dying in adventure? Is there a better way to die? »
— Charles Lindbergh
 
« Tiu, kiu komencis, duone faris. Aŭdacu esti saĝa; komencu! »
— Horacio