Infrastrukturo

fundamentaj sistemoj kaj servoj en lando, urbo, aŭ areo

Infrastrukturo ampleksas ĉiujn daŭre ekzistantajn bazajn instalaĵojn kaj organizojn — personajn, materiajn, instituciajn — kiuj en sia sumo garantias la funkciadon de labordividanta nacia ekonomio.

Infrastrukturo
Infrastrukturo
Infrastrukturo
Aliaj projektoj
Infrastrukturo en Vikipedio
Infrastrukturo en Komuneja kategorio
Citaĵo
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanhaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…

La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la aviado, “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la energetiko. La urba rekonstruado progresas malrapide, slumoj kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto…

…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco. »
— Zbigniew Brzeziński, [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]]]