Ho Chi Minh

vjetnama verkisto, revoluciulo kaj prezidanto

HO Chi Minh Esperante Ho-Ĉi-Min, vjetname: Hồ Chí Minh, antaŭe NGUYEN Sinh Cung, vjetname: Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Onklo Ho, vjetname: Bác Hồ (19-a de majo, 1890 – 2-a de septembro, 1969) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.

Ho Chi Minh
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Popolo, kiu kuraĝe kontraŭstaris francan regadon dum pli ol okdek jaroj, popolo, kiu luktis flank-al-flanke kun la aliancanoj kontraŭ la faŝistoj dum ĉi tiuj lastaj jaroj, tia popolo devas esti libera kaj sendependa»
 
« Nur en socialisma sistemo samopinias la interesoj de la individuo, la ŝtato kaj la kolektivo. »
 
« La kapitalistoj ofte fanfaronas ke siaj konstitucioj garantias la rajtojn de la individuo, la demokratiajn liberecojn kaj la interesojn de ĉiuj civitanoj. Sed fakte nur la burĝaro ĝuas la rajtojn registritajn en ĉi tiuj konstitucioj. La laboristoj ne vere ĝuas demokratiajn liberecojn; ili estas ekspluatitaj dum sia tuta vivo kaj devas porti pezajn ŝarĝojn... »
 
« Revolucia moralo konsistas en absoluta lojaleco al la partio kaj la homoj. »
 
« Kvankam limoj kaj montoj staras inter ni, proletoj de la tuta mondo kuniĝas kiel unu familio»
 
« Memoru ke la ŝtormo estas bona okazo por la pino kaj la cipreso montri sian forton kaj sian stabilecon. »
 
« Nenio pli valoras ol Sendependeco kaj Libereco. »
— Politika slogano
 
« Nenio pli valoras ol sendependeco kaj libereco... Sendependeco sen libereco estas pli malbona ol neniu sendependeco. »
 
« La kubanoj, gvidataj de kamarado Fidel, tre subtenis nian popolon kaj nian lukton. Ni vjetnamanoj neniam forgesos tiun subtenon. »
 
« Vi povos perdi mil batalojn, sed nur perdante vian ridon, vi konos veran malvenkon. »
 
« Por ĉiu el niaj dek homoj, kiujn vi mortigas, ni mortigos unu el la viaj. Kaj finfine vi antaŭe laciĝos. »

Pri la aŭtoro redakti

 
« Ho Chi Minh estis, estas kaj estos eterna ekzemplo»
— Fidel CastroParolado (6-an de marto 2003)
 
« Mi renkontis multajn homojn dum mia politika kariero, sed neniu faris tiel apartan impreson al mi. Kredantoj ofte parolas pri la Apostoloj. Nu, per sia vivmaniero kaj lia influo al siaj kunuloj, Ho Chi Minh estis ĝuste komparebla al ĉi tiuj "sanktaj apostoloj". »
— Nikita Ĥruŝĉov
 
« Unu afero estas klara, la prezidanto de Nordvjetnamio ne estas fanatikulo. Li estas tre forta kaj decidema viro, sed kapabla aŭskulti, io tre malofta en persono de lia pozicio. »
— Martin Niemöller