Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko

libro far Karl Marx

Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko (germane: Zur Kritik der Politischen Ökonomie) estas la verko de Karolo Markso, eldonita en 1859 kaj dediĉita al la politika ekonomiko.

Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko
Aŭtoro: Karolo Markso
Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko
Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko
Aliaj projektoj
Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko en Vikipedio
Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ju malpli da tempo la socio bezonas por produkti tritikon, brutaron ktp, des pli da tempo ĝi gajnas por alia produktado, materia aŭ spirita. Kiel ĉe unuopa individuo, la tutflankeco de ĝia evoluo, de ĝia ĝuado kaj de ĝia agado dependas de tempoŝparo. […] Ekonomio de tempo, en tiu solviĝas fine ĉia ekonomio. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
 
« Milito kompreniĝas per si mem, ĉar ekonomie ĝi estas senpere tia, kvazaŭ nacio ĵetus parton de sia kapitalo en la akvon. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
 
« Ne konscio de la homoj determinas ilian ekzistadon, sed inverse, ilia socia ekzistado determinas ilian konscion. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
 
« Eĉ ne unu socia formacio pereas antaŭ ol evoluis ĉiuj produktivaj fortoj por kiuj ĝi donas sufiĉe da spaco, kaj novaj, pli altaj produktivaj fortoj neniam aperas antaŭ ol maturiĝos materialaj kondiĉoj de ilia ekzistado ene de la malnova socio mem. Pro tio la homaro ĉiam starigas antaŭ si nur la taskojn, kiujn ĝi povas solvi, ĉar ĉe skrupula esplorado ĉiam evidentiĝas ke la tasko mem aperas nur kiam materialaj kondiĉoj por ĝia solvo jam haveblas aŭ almenaŭ kreiĝas. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]

Vidu ankaŭ redakti