« Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektiva problemo de la psikavivo konsistas ne tiom en kial iuj homoj iĝas psikaj malsanuloj, kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion. »
« En la antaŭaj tempoj la vorto “fremdiĝo” estis uzata kiam temis pri psike malsana homo; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel en pasinteco oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas la kuracistojn, kuracantajn psikmalsanulojn). »
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
« Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
« Eĉ se ne konsideri nombron de homoj, kiujn oni malliberigas surbaze de ilia intelekta postresteco, nombro de usonanoj, kiuj perdas liberecon pro mensa malsano, pli ol duoble superas nombron de usonanoj, kiujn oni malliberigas pro krimoj. »
« Al devige enhospitaligitapaciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
«Mensa sano aŭ mensa malsano de “posedanto” de iu mondrigardo ne pruvas kaj nek malpruvas spiritan verecon aŭ spiritan erarecon de la mondrigardo. Ĉar du oble du estas kvar eĉ se tiu ĉi vero venas de skizofreniulo. »
« ILi sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. »
« He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society, which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— Akto pri enmigrado kaj civitaniĝo. 1952. [66 Stat. 182, 8 U.S.C., paragraph 1182a]
« […] nekonformismo kaj mensa malsano iĝis sinonimoj… Do ribelulo, radikalulo — alivorte nekonformisto — estas konsiderata malsanulo kaj riskas sperti sur si ĉiujn trukojn, kiujn scienco nur povas kolekti aŭ adapti por kuraci lin je lia “malsano”. »