Heredantoj de silentado estas la Esperanta traduko de germana romano Erben des Schweigens de Sabine Dittrich, tradukita de Aleksandro Montanesko, eldonita de KAVA-PECH.
« Dum kelkaj el miaj lernejaj kunulinoj ioman tempon hontis, ĉar ili estas germanaj, mi sekrete hontis, ĉar mi ne sufiĉe sentas jude. »
« Ofte la plej bonaj ideoj aperas, kiam oni ne urĝe serĉas ilin. »
«Adiaŭo estas pli facila, se revido estas jam certa. »
« Kie neniu lingvo povis konstrui ponton inter la homoj, ĉar ĉiu atendis, ke la propran lingvon parolu ankaŭ la alia, sed mem ne volis lerni ties lingvon, tie la najbaroj restis fremduloj. »
« En senparola abismo inter fremduloj la naciismo trovis nutran grundon. »
« Kial mi ne preterpasis la aferojn sendemande? Nun jam ne eblis ŝanĝi ion. La ombroj de la pasintaĵo jam sin entrudis en mian nunon kaj ne plu eblis forpeli ilin. »
« Kiu serĉas serioze, certe trovos. »
« Oni ne povas forkuri de io, kion oni portas en si. »
« Per tio, kion vi faras hodiaŭ, vi kundecidas, kiel vi vivos morgaŭ. »
« Kion vi semos, tion vi rikoltos. Eĉ se foje longe ŝajnas, ke kreskos nenio. »
« Mi kredas, ke ĉio tre malfaciliĝas, se oni deziras ŝanĝi sian kunulon. Unu al la alia devas permesi resti si mem. Kompromisi estas bone, sed pli ol tio ne eblas. »
« Necesas rigardi antaŭen. Labirintumi tra pasinta tempo estas malŝpari energion. »
« Oni ne povas kvantigi unu nejustaĵon kaj kompari ĝin kun alia nejustaĵo. Tio kondukas al nenio. »
« La Sankta Biblio diras, ke neniu estas sen kulpo. Tial ni ĉiuj bezonas la pardonon de Dio. Ĉar ni ne estas pli bonaj ol niaj homgefratoj, ni ilin ne kondamnu. Ni lasu Dion zorgi pri justeco kaj ne mem venĝu. »