Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

rusa verkisto kaj ĵurnalisto konata per la pseŭdonimo Ŝĉedrin

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin (naskiĝis la 27-an de januaro 1826 en Tvera gubernio - mortis la 10-an de majo 1889 en Sankt-Peterburgo, Rusia imperio) estas granda rusa verkisto, ĉefe satiristo.

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin
(Михаил Салтыков-Щедрин)
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Guberniaj noticoj [1856—1857]

redakti
 
« Pasio al francaj frazoj konsistigas komunan malsanon de krutogorskaj [de la urbo Krutogorsko] virinoj kaj junulinoj. Kolektiĝas junulinoj kaj la unua kondiĉo: “Nu, mesdames, ekde nuna tago ni eĉ ne unu vorton diros ruse”. Sed evidentiĝas, ke en eksterlandaj lingvoj ili konas nur du frazojn: permettez-moi de sortir kaj allez-vous en! Estas evidente ke ĉiujn nociojn, kiom ajn limigitaj ili estas, per tiuj du frazoj ne esprimi kaj la kompatindaj junulinoj denove estas kondamnitaj reveni al tiu dura rusa lingvo, en kiu eblas esprimi neniun fajnan senton. » « Страсть к французским фразам составляет общий недуг крутогорских дам и девиц. Соберутся девицы, и первое у них условие: «Ну, mesdames, с нынешнего дня мы ни слова не будем говорить по-русски». Но оказывается, что на иностранных языках им известны только две фразы: permettez-moi de sortir и allez-vous en! Очевидно, что всех понятий, как бы они ни были ограниченны, этими двумя фразами никак не выразишь, и бедные девицы вновь осуждены прибегнуть к этому дубовому русскому языку, на котором не выразишь никакого тонкого чувства. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« — Kaj ĉe ni, via moŝto, diras Porfirij Porfirjeviĉ, okazis en la pasinta semajno jena afero. Ricevis ni el Roĵnova administracio paperon. Legadis ni, legadis tiun ĉi paperon — nenion komprenas, sed la papero, ni vidas, estas necesa. Jen diras Ivan Kuzmiĉ: “Ni voku, sinjoroj, arkiviston, eble li komprenos”. Kaj vere, vokas ni la arkiviston, legis li la paperon. “Ĉu vi komprenas?” demandas ni. “Kompreni mi ne komprenas, sed respondi povas”. Ĉu vi kredas, via moŝto, sed li ja vere skribis la paperon je unu fingro dikan, nur eĉ pli malklaran ol la unua. Tamen ni subskribis kaj sendis. Komuna ridego.

— Interese, diras lia moŝto, — ĉu kontentiĝos la Roĵnova administracio?

— Kial ĝi ne kontentiĝu, via moŝto? ja ili pli por purigo de la afero respondon bezonas: jen ili prenos kaj komplete nian paperon ien transskribos kaj tiu loko denove transskribos; do tiel ĝi ekiros… »
 « — А у нас, ваше превосходительство, говорит Порфирий Петрович, случилось на прошлой неделе обстоятельство. Получили мы из Рожновской палаты бумагу-с. Читали мы, читали эту бумагу ничего не понимаем, а бумага, видим, нужная. Вот только и говорит Иван Кузьмич: «Позовемте, господа, архивариуса, может быть, он поймет». И точно-с, призываем архивариуса, прочитал он бумагу. «Понимаешь?» спрашиваем мы. «Понимать не понимаю, а отвечать могу». Верите ли, ваше превосходительство, ведь и в самом деле написал бумагу в палец толщиной, только еще непонятнее первой. Однако мы подписали и отправили. Общий хохот.
— Любопытно, говорит его превосходительство, удовлетворится ли Рожновская палата?
— Отчего же не удовлетвориться, ваше превосходительство? ведь им больше для очистки дела ответ нужен: вот они возьмут да целиком нашу бумагу куда-нибудь и пропишут-с, а то место опять пропишет-с; так оно и пойдет... »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Prenadis ni [ŝmirmonon], vere, ke prenadis — kiu antaŭ dio ne pekas, antaŭ caro ne kulpas? sed ankaŭ diri, ĉu estus bone monon ne preni, sed ankaŭ aferojn ne fari? kiam oni prenis, do eĉ labori estas pli komforte, stimulite. Kaj nun, rigardas mi, oni nur babilas kaj ĉefe pri tiu malprofitemo, sed la afero ne videblas kaj la kamparano ne videblas ke restariĝas, nur ĝemas kaj ohas pli ol antaŭe. » « Брали мы, правда, что брали кто богу не грешен, царю не виноват? да ведь и то сказать, лучше, что ли, денег-то не брать, да и дела не делать? как возьмешь, оно и работать как-то сподручнее, поощрительнее. А нынче, посмотрю я, всё разговором занимаются, и всё больше насчет этого бескорыстия, а дела не видно, и мужичок не слыхать, чтоб поправлялся, а кряхтит да охает пуще прежнего. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Mia, li diras, fraĉjoj, vorto estas tia, ke neniun aferon, eĉ se ĝi pli sanktas ol Pasko mem, ne indas fari senpage: almenaŭ unu groŝon, sed prenu, manon ne fuŝu. » « Мое, говорит, братцы, слово будет такое, что никакого дела, будь оно самой святой пасхи святее, не следует делать даром: хоть гривенник, а слупи, руки не порти. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Jen ni havis policestron… ne eblas diri ke vidinda, sed ĉefe muskoloza, blankhara kaj severa. Jen kaj jen li brovojn kuntiras kaj lipharojn movas, dum parolas tre malmulte. Kaj tion, mi raportas al vi, estas la plej lasta afero, se la homo estas blankhara kaj aldone severa: de tia homo pri nenio atendu pardonon al vi. Ekstere li ja kvazaŭ ne malicas, kaj ankaŭ interne eble mankas al li malamo kontraŭ vi, tamen pli malbonan ol tiu homo en la tuta mondo oni ne trovos: ĝisoste, komplete malica. Se li ion prenis al la kapo, do oni elbatos tion per neniuj rimedoj, eĉ se vi tranĉos lin je pecoj… Parolis li base, kvazaŭ duondorme kaj ĉiam koncize — unu-du vortojn, pli el la buŝo ne ellasos. Kaj por la aferoj kaj por la tuta polica mekaniko estis sindediĉa: li estis preta ne manĝi, nek trinki tagojn ĝis la tutan aferon finos. Estraro nia al li grandan pasion havis, ĉar li ja el ĝia volo ne eliris kaj ĉion plenumadis ekzakte: iru, oni diras, en koton, li en koton iras, en neeblo eblecon trovos, en sablo ŝnuron plektos kaj kiun necesas per tiu ĉi ŝnuro strangolos. » « А вот городничий у нас был... из себя не то чтоб видный, а больше жилистый, белокурый и суровый. То и дело, бывало, брови насупливает да усами шевелит, а разговаривает совсем мало. Уж это, я вам доложу, самое последнее дело, коли человек белокурый да суров еще: от такого ни в чем пардону себе не жди. Снаружи-то он будто и не злобствует, да и внутри, может, нет у него на тебя негодования, однако хуже этого человека на всем свете не сыщешь: весь как есть злющий. Уж что забрал себе в голову не выбьешь оттоль никакими средствами, хошь режь ты его на куски... Говорил он басом, как будто спросонья и все так кратко одно-два слова, больше изо рта не выпустит. А на дела и на всю эту полицейскую механику был предошлый: готов не есть, не пить целые сутки, пока всего дела не приделает. Начальство наше все к нему приверженность большую имело, потому как, собственно, он из воли не выходил и все исполнял до точности: иди, говорит, в грязь он и в грязь идет, в невозможности возможность найдет, из песку веревку совьет, да ею же кого следует и удавит. »
 
« Mi ĉiam miris kiom da esprimivo nemalofte enhavas unu fingro de vera administranto. Policestroj kaj policistoj eksciis el praktiko la tutan profundon de tiu ĉi sekreto; kio koncerne min, do ĝis mi iĝis literaturisto mi pri nenio pensis kun tioma plezuro kiel pri ebleco iĝi, pere de iu magio, montrofingro de guberniestro aŭ almenaŭ de lia kancelariestro. » « Я всегда удивлялся, сколько красноречия нередко заключает в себе один палец истинного администратора. Городничие и исправники изведали на практике всю глубину этой тайны; что же касается до меня, то до тех пор, покуда я не сделался литератором, я ни о чем не думал с таким наслаждением, как о возможности сделаться, посредством какого-нибудь чародейства, указательным пальцем губернатора или хоть его правителя канцелярии. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Eniris sinjoro ne tiom malalta kiom ŝrumpita per obeemo kaj fideleco. » « Вошел господин не столько малого роста, сколько скрюченный повиновением и преданностью. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« …vi sciu, ke se drinkas homo vodkon, do li estas ne revizoro, sed bona homo. Pro tio ke la revizoro kiel homo malica en si mem pulvon kaj vodkon enhavas. » « …знайте, что пьет человек водку, значит, не ревизор, а хороший человек. По той причине, что ревизор, как человек злущий, в самом себе порох и водку содержит. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Foje venis al li fantazio per unu fojo la tutan gubernion priprabi kaj do? Li traveturis, ne pigris, ĉiujn anguletojn, ĉe ĉiuj policistoj poŝojn inverse elturnis kaj tamen ne aŭdeblis murmurado, neniu plendis. Eĉ kontraŭe, oni ĝojis… Se tia homo prenos, do li ankaŭ protekti povos. Do al tia homo monon doni estas same kiel en lombardo ilin meti; eĉ pli profite, ĉar procentaĵoj pli altas. » « Однажды пришла ему фантазия за один раз всю губернию ограбить и что ж? Изъездил, не поленился, все закоулки, у исправников все карманы наизнанку выворотил, и, однако ж, не слышно было ропота, никто не жаловался. Напротив того, радовались... Уж коли этакой человек возьмет, значит, он и защищать сумеет. Выходит, что такому лицу деньги дать все равно что в ломбард их положить; еще выгоднее, потому что проценты больше. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« “Kiun tio damaĝas! nu diru al mi, kiun? — ekkrias furioziĝinta ideologo-ŝtatoficisto, kiu en Granda Fasto dum la vivo neniam malfastaĵon manĝis, eĉ ne unu ŝmirmonon sen krucosigni sin prenis, kaj pri amo al la patrujo denaske ne parolis sen larmoj, — kiun damaĝas ke vino al la ŝtato ne po kvardek, sed po kvardek kvin kopekojn kontraŭ sitelo estas liverata!” » « «Кому от этого вред! ну, скажите, кому? восклицает остервенившийся идеолог-чиновник, который великим постом в жизнь никогда скоромного не едал, ни одной взятки не перекрестясь не бирал, а о любви к отечеству отродясь без слез не говаривал, кому вред от того, что вино в казну не по сорока, а по сорока пяти копеек за ведро ставится!» »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« …majesta direktoro de popola lernejo, sur kies vizaĝo estas skribite: “Mi estas enuo kaj naŭzo, ĉar radikoj de lernado estas amaraj kaj nur ĝiaj fruktoj dolĉaj”. » « …величественный директор народного училища, у которого на лице начертано: "Аз есмь уныние и тошнота, ибо корни учения горьки, и лишь плоды его сладки". »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« …per sia vido li estis klaĉema, magra kaj sinĝena, senĉese gratas siajn genuojn, animon ja gardas en kompleta inka ĉasteco, ĉiam pretan por servo aŭ fiago, depende de fortoj-ebloj. » « …видом кляузен, жидок и зазорен, непрестанно чешет себе коленки, душу же хранит во всей чернильной непорочности, всегда готовую на послугу или на пакость, смотря по силе-возможности. »
 
« [negocisto rakontas] …kun la ŝtato ni pro tio preferas havi aferon, ke ĉi-tie, oni povas diri, risko tute ne ekzistas. Ĉu ĝustatempe aŭ ne ĝustatempe oni liveras — la ŝtato ĉion akceptas. Certe ĉi tie elspezoj ne mankas, sed ankaŭ la prezoj estas tute aliaj, ne kompareblaj al la kutimaj. Nu, ankaŭ pro tio tiu ĉu afero komfortas por ni, ke oni akceptas tie ĉion, oni povas diri, kun dia pardonemo. Antaŭnelonge mi peltojakojn al la ŝtato liveris; do ili nur odoron acidan havas, sed ĉio alia neniel meritas la peltojakan nomon — nura pasto! Se mi irus kun tiaj peltojakoj ne nur al bona komercisto, sed eĉ al bazaro — oni mokus min! Nu, al la ŝtato ĉio konvenas, pro tiu kialo ke konsumado tie estas granda. Jen foje mi farunon al la ŝtato liveris. Mi tiutempe jam surŝipigis: eknavigu kaj jen ĉio. Sed jen venis komizo de eksterlandaj negocistoj — donas bonan prezon. Pensadis mi, pensadis, kaj post krucosigni min, fordonis la tutan farunon al la komizo.

Vanevaganto: Sed kio pri la ŝtato?

Iĵburdin [negocisto]: Pri la ŝtato? Jen kiel: iris mi, post vendi la farunon, al skribisto de loka policejo kaj li al mi kontraŭ kvaronrublo tian atestilon verkis, ke eĉ mi mem miris. Kaj inundoj, kaj malprofundaĵoj tie; nur invado malamika mankis.

Ĉiuj ridas. »
 « ...с казной потому нам дело иметь естественнее, что тут, можно сказать, риску совсем не бывает. В срок ли, не в срок ли выставишь казна всё мнет. Конечно-с, тут не без расходов, да зато и цены совсем другие, не супротив обыкновенных-с. Ну, и опять-таки оттого для нас это дело сподручно, что принимают там всё, можно сказать, по-божески. Намеднись вон я полушубки в казну ставил; только разве что кислятиной от них пахнет, а по прочему и звания-то полушубка нет тесто тестом! Поди-ка я с этакими полушубками не токмо что к торговцу хорошему, а на рынок на смех бы подняли! Ну, а в казне все изойдет, по той причине, что потребление там большое. Вот тоже случилось мне однажды муку в казну ставить. Я было в те поры и барки уж нагрузил: сплыть бы только, да и вся недолга. Ан тут подвернулся приказчик от купцов заграничных цену дает хорошую. Думал я, думал, да перекрестимшись и отдал весь хлеб приказчику.
Праздношатающийся. А как же с казной-то?
Ижбурдин. С казной-то? А вот как: пошел я, запродавши хлеб-от, к писарю станового, так он мне, за четвертак, такое свидетельство написал, "то я даже сам подивился. И наводнение и мелководие тут; только нашествия неприятельского не было.
Все смеются. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Dormo kaj vodko — jen veraj amikoj de la homaro. » « Сон и водка вот истинные друзья человечества. »
 
« Jes, estas kompatinda, vere kompatinda stato de junulo, ĵetita al provinco! Nerimarkeble, iom post iom, sinkas li en ŝlimo de malgravaĵoj kaj, allogita de facileco de tiu vivo, kiu ne havas pasintan, nek morgaŭan tagon, li mem senkonscie iĝas ĝia silenta adepto. Kaj poste ŝteliros panjo-pigreco kaj tiom forte premos en siaj brakumoj la novulon, ke li eĉ ne povos rekonsciiĝi. Oni rigardas ĉirkaŭ: ja vivas bonaj homoj kaj vivas gaje — do ankaŭ oni mem komencas vivi gaje. » « Да; жалко, поистине жалко положение молодого человека, заброшенного в провинцию! Незаметно, мало-помалу, погружается он в тину мелочей и, увлекаясь легкостью этой жизни, которая не имеет ни вчерашнего, ни завтрашнего дня, сам бессознательно делается молчаливым поборником ее. А там подкрадется матушка-лень и так крепко сожмет в своих объятиях новобранца, что и очнуться некогда. Посмотришь кругом: ведь живут же добрые люди, и живут весело ну, и сам станешь жить весело. »
 
« …jen nun aperis tute alia sorto de ŝtatoficistoj: ĉefe junaj kaj mi sincere raportu al vi, rigardi ilin estas nura malĝojo. Per vortoj li ĉion al vi listigos, ekprofundiĝos en policaj ruzaĵoj kaj jenan li kvazaŭ aferon faros, kaj tiel li sentaŭgulon superruzos, sed kiel ekos li aferon, do jen li ruĝiĝas, jen paliĝas, tute konfuziĝis. Kaj mirinde se ili ne konu leĝojn aŭ iujn formojn; ĉio, paĉjo, estas en ilia memoro, sed jen kiel stariĝos antaŭ li viva homo — kion fari! “tion” kaj “tion” kaj “hm” — nenion pli ricevos de li. » « …вот нынче пошел совсем другой сорт чиновников: всё больше молодые, а ведь, истинно вам доложу, смотреть на них все единственно одно огорченье. На словах-то он все тебе по пальцам перечтет, почнет это в разные хитрости полицейские пускаться, и такую-то, мол, он штуку соорудит, и так-то он бездельника кругом обведет, а как приступит к делу, и краснеет-то, и бледнеет-то, весь и смешался. И диво бы законов не знали или там форм каких; всё, батюшка, у него в памяти, да вот как станет перед ним живой человек куда что пошло! «тово» да «тово» да «гм» ничего от него и не добьешься больше. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]
 
« Vivan materialon ili, sinjoro, ne komprenas! ili ja preferas libron aŭ konversacion: tio estas ilia kampo; sed kiam venos tempo trunkostumpojn kalkuli, al li jam piedoj ekdoloris. Komencos li ja vigle, vervas kaj agemas, sed poste jen kvietiĝis kaj tiel kvietiĝis, ke ĉion forlasis; nur diras pri tio, ke kiel li kun liaj kapabloj estis jungita koton porti; tio ja estas afero de simplaj laboristoj, policistoj kaj lia afero estas sidi tie, alte kaj nur radojn de tuta tiu ĉi mekaniko ŝmiri. Kaj tion li ne komprenas, ke se ĉiuj tian penson en kapoj tenos, — ja kiu scias! eble ĉiuj iam edukitaj estos! do kiu la trunkostumpojn kalkulos? » « Живого матерьялу они, сударь, не понимают! им все бы вот за книжкой, али еще пуще за разговорцем: это ихнее поле; а как дойдет дело до того, чтоб пеньки считать, у него, вишь, и ноженьки заболели. Примется-то он бойко, и рвет и мечет, а потом, смотришь, ан и поприутих, да так-то приутих, что все и бросил; все только и говорит об том, что, мол, как это его, с такими-то способностями, да грязь таскать запрягли; это, дескать, дело чернорабочих, становых, что ли, а его дело сидеть там, высоко, да только колеса всей этой механики подмазывать. А того и не догадается, что коли все такую мысль в голове держать будут, ведь почем знать! может, и все когда-нибудь образованные будут! так кому же пеньки-то считать? »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Guberniaj noticoj [1856—1857]

Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj[1] [1863—1874]

redakti
 
« Mi sentis ke en mia animo tumultas kaj ke la koro denove komencas fali en mia brusto, malgraŭ ke bedaŭro pri ŝanĝo de amata estro mildiĝis danke al espero pri alsendo de alia amata estro. » « Я чувствовал, что на душе у меня смутно и что сердце опять начинает падать в груди, несмотря на то что сожаление о смене любимого начальника умерялось надеждою на присылку другого любимого начальника. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Ekde la benita regnestro Petro Aleksejeviĉ historio de la rusa civilizacio ekprenas karakteron, tiel diri, pioniran. Venas unu post alia pioniroj. Oni forpurigas, trabatas, trahakas, konstruas, rompas kaj denove konstruas, unuvorte pasigas vivon aktivan. » « С блаженной памяти государя Петра Алексеевича история русской цивилизации принимает характер, так сказать, пионерный. Являются, знаете, одни за другими пионеры. Расчищают, пролагают, прорубают, строят, ломают и опять строят, одним словом, ведут жизнь деятельную. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« [eksa guberniestro] — Nu, kio estas nova? — demandas li post la unuaj reciprokaj salutoj.
— Li pavimas bazaran placon.
— Kiel? Kiu?
— La nova.
Sciigo tiu ŝokas mirigite. La maljunulo multon antaŭvidis, multon antaŭdiris; sed tion nek antaŭvidi, nek antaŭdiri li povis.
— Mi agnoskas! — li diras ne sen konfuzo, — mi agnoskas!
— Do ankaŭ ni miris! — subtenas Pavel Trofimiĉ.
Oni ne povas diri, ke la ideo pavimi la bazarplacon estis por la maljunulo nova; ne, ankaŭ lia imago iam estis allogita de ĝi, sed li forlasis tiun ideon (kaj ne sen bedaŭro forlasis!), ĉar el buŝaj kaj skribaj rakontoj konvinkiĝis, ke antaŭ li jam sep guberniestroj iĝis viktimoj de tiu terura ideo. »
 « — Ну-с, что новенького? — спрашивает он после первых взаимных приветствий.
— Мостит базарную площадь-с.
— Как? Кто?
— Новый-с.
Известие это поражает изумлением. Старик многое предвидeл, многое предсказал; но этого ни предвидеть, ни предсказать не мог.
— Признаюсь! — произносит он не без смущения, — признаюсь!
— Да и мы-таки подивились! — поддакивает Павел Трофимыч.
Не то чтобы идея о замощении базарной площади была для старика новостью; нет, и его воображение когда-то пленялось ею, но он оставил эту затею (и не без сожаления оставил!), потому что из устных и письменных преданий убедился, что до него уже семь губернаторов погибло жертвою этой ужасной идеи. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« La ordinara homo ĉiam pri io kulpas, do necesas ĉiam lian pekan naturon trakti. » « Обыватель всегда в чем-нибудь виноват, и потому всегда надлежит на порочную его волю воздействовать. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Oni ne pensu tamen ke la nova Pompadour estis fraŭlo; ne, li estis edziniĝinta kaj havis infanojn; sed lia edzino faris unusolan aferon — de matene ĝis vespere ŝi manĝis dolĉajn kukojn. Tiu spektaklo ĝis tia grado elturmentis lin, ke pro malĝojo li apenaŭ ne profundiĝis en legado de listoj de impostŝuldantoj. Sed ankaŭ tiu ĉi okupo donis tro malmulte da nutrado al la intelekto kaj koro por plenigi la vivon de Pompadour. Li komencis frekventi la gubernian administracion kaj angori. » « Не надо думать, однако, чтобы новый помпадур был человек холостой; нет, он был женат и имел детей; но жена его только и делала, что с утра до вечера ела печатные пряники. Это зрелище до такой степени истерзало его, что он с горя чуть-чуть не погрузился в чтение недоимочных реестров. Но и это занятие представляло слишком мало пищи для ума и сердца, чтобы наполнить помпадурову жизнь. Он стал ходить в губернское правление и тосковать. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« …tio estis ulo severa kaj malinteligenta. Sed pro tiu ĉi malinteligenteco li restis kelkajn trijarajn periodojn sinsekve en sia posteno, ĉar ni, rusoj, tre volonte konfuzas tiun econ kun firmeco de karaktero kaj nekoruptebleco de konvinkoj. » « …это был малый суровый и несообразительный. Но за эту-то несообразительность он и держался несколько трехлетий сряду на своем посту, потому что мы, русские, очень охотно смешиваем это качество с твердостью характера и неподкупностью убеждения. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Estroj senlace klopodas ĉirkaŭigi sin per junuloj, kiuj havus klaran imagon pri la angla hararanĝo kaj montrus gracion dum la akceptoj. Tio, laŭ ilia opinio, altigas la administracion, aldonante al ĝi certan ŝikon. Iuj eĉ faras fotoportretojn de tia vido: en la centro sidas juna estro, ambaŭflanke de li — junaj subuloj, kaj vere, grupoj aspektas bonege! La estro kutime prezentas sin kiel ion klariganta, la subuloj kiel komprenantaj. Kion klarigas la estro kaj kion komprenas la subuloj — pri tio ĝis nun povis raporti eĉ ne unu fotisto, tamen mi neniel permesus al mi supozi, ke tio estis de ilia flanko aroga trompo. » « Начальники неутомимо стараются о том, чтобы окружить себя молодыми людьми, которые бы имели отчетливое понятие об английском проборе и показывали в приемах грацию. Это, по мнению их, возвышает администрацию, сообщая ей известного рода шик. Некоторые даже снимают с себя фотографические портреты в таком виде: посредине сидит молодой начальник, по бокам — молодые подчиненные, и, право, группы выходят хоть куда! Начальник обыкновенно представляется нечто разъясняющим, подчиненные понимающими. Что разъясняет начальник и что понимают подчиненные — об этом до сих пор не мог дать отчета ни один фотограф, однако я никак не позволю себе предположить, чтобы это был с их стороны наглый обман. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« …la ĉefan trajton de la malnova Pompadour konsistigis humila obeemo al la leĝo kaj leĝeco. La ĉirkaŭita de aŭreolo de la potenco kaj ĝuante ĉiujn ĝiajn incensojn, li tamen ne estis ebriigita de ili, sed ŝatis kombini majestecon kun afablo kaj eĉ toleris kredi, ke homaj eraroj ne ĉiam devas sekvigi pafmortigon. » « …главную черту старого помпадура составляла кроткая покорность закону и законности. Окруженный ореолом власти и пользуясь всеми ее фимиамами, он не был, однако ж, опьянен ими, но любил соединять величие с приветливостью и даже допускал, что самые заблуждения людей не всегда должны иметь непременным последствием расстреляние. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« …fine de la kvindekaj jaroj [de la 19-a jarcento] komenciĝis kontraŭ koruptuloj tre granda persekutado… Ŝajnis ke se ekstermi la ŝmirmonon kaj enloĝigi la mondon per nekorupteblaj policanoj, ekfluos riveroj da lakto kaj mielo, kaj aldone al ili enradikiĝos la vero… Sed ekde tiam nia imago grave larĝiĝis, kaj ni ne nur ne montras al korupto kiel al ulcero, sed eĉ ne interesiĝas scii, ĉu ĝi ĉesis aŭ ekzistas… “ŝmirmono” definitive mortis kaj sur ĝia loko naskiĝis “porcio”. » « …в конце пятидесятых годов воздвигнуто было на взяточников очень сильное гонение... Казалось, что ежели уничтожить взятку и населить мир неумытными становыми приставами, то вдруг потекут реки млека и меда, а к ним на придачу водворится и правда... Но с тех пор понятия наши значительно расширились, и мы не только не указываем на взяточничество, как на язву, но даже не интересуемся знать, прекратилось оно или существует... «взятка» окончательно умерла и на ее место народился «куш». »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« La plej novaj modoj instruas pli aprezi en la homo ne heroecon aŭ kapablon elteni mankojn, kaŭzitajn de limigita ŝtata salajro, sed obeemon, adaptiĝemon kaj pretecon. Sed kio povas esti pli obeema, adaptiĝema kaj preta ol bona, bonkora koruptulo? Por ebleco preni plian kopekon li pretas adaptiĝi al iu ajn interna politiko, ekkredi je iu ajn dio. Hodiaŭ, surpreninte uniformon, li direktiĝas al katedralo por sin klini antaŭ la dio vera kaj morgaŭ — nur ordonu! — je la sama uniformo li iros al ekzekutejo kaj krios: krucumu! krucumu lin! » « Новейшие веянья времени учат все более ценить в человеке не геройство и способность претерпевать лишения, сопряженные с ограниченным казенным содержанием, а покладистость, уживчивость и готовность. Но что же может быть покладистее, уживчее и готовнее хорошего, доброго взяточника? Ради возможности стянуть лишнюю копеечку он готов ужиться с какою угодно внутренней политикой, уверовать в какого угодно Бога. Сегодня, напялив мундир, он отправляется в собор поклониться Богу истинному, а завтра — только прикажите! — в том же мундире выйдет на лобное место и будет кричать: распни! распни его! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Ĵus post eksenti ke antaŭ li staras homoj, kiuj kvankam detenas la spiradon, tamen malgraŭ tio spiras, li ekkoleregis. » « Как только он почуял, что перед ним стоят люди, которые хотя и затаили дыхание, но все-таки дышат, так тотчас же вознегодовал. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Multo pro tio nur ŝajnas al ni troigo, ke ni sen inda atento traktas tion, kio okazas ĉirkaŭ ni. Realo iĝis tro kutima por ni, kaj ankaŭ ni mem malkutimiĝis pripensi eĉ tiujn observojn, kiujn ni sendube faras. Do kiam literaturo nomas la aĵojn per ne tiuj nomoj, kiujn ni kutimas renkonti en ĉiutaga vivo, ni jam pensas ke tio estas neimageblaĵo. Sed efektive neimageblaĵo oble pli ofte renkonteblas en realo ol en literaturo. » « Многое потому только кажется нам преувеличением, что мы без должного внимания относимся к тому, что делается вокруг нас. Действительность слишком примелькалась нам, да и мы сами как-то отвыкли отдавать себе отчет даже в тех наблюдениях, которые мы несомненно делаем. Поэтому, когда литература называет вещи не совсем теми именами, с которыми мы привыкли встречаться в обыденной жизни, нам думается уже, что это небывальщина. Но на самом деле небывальщина гораздо чаще встречается в действительности, нежели в литературе. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« Finfine gloro lia atingis tian dimension, ke ne plu eblis toleri. Io unu: aŭ sendi lin al foraj lokoj aŭ alvoki kaj diri: jen! renaskigu! » « Наконец слава его достигла таких размеров, что нельзя уж было больше терпеть. Что-нибудь одно: или услать его туда, куда Макар телят не гонял, или призвать и сказать: на! возрождай! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]
 
« [pri urbestro] Li ja, karesa kaj simplanima, marŝadis laŭ stratoj kaj ne nur neniun kaptis, sed kontraŭ tio, ĝojis, ke ĉiu pri iu afero okupiĝas kaj li sola nenion faras kaj per tio la tutan urbon feliĉigas. » « Он же, ласковый и простодушный, ходил по улицам и не только никого не ловил, но, напротив того, радовался, что всякий при каком-нибудь деле находится, а он один ничего не делает и тем целому городу счастье приносит. »
 
« …pro kio inter nobeluloj malpli grandas ŝtelado ol inter ekzemple nia frataro, simpla popolo? — Pro tio ke la nobelulo havas pli da noblaj sentoj. Li hontas. Kaj ankaŭ inter la nobeluloj okazas ŝtelado, sed pro grandeco sia ĝi ne havas malestiman aspekton. Plejparte, pro nobleco, per grandaj porcioj. » « …отчего между благородными меньше этого воровства, нежели, например, между нашим братом, простым народом? — Оттого, что у благородного более благородных чувств. Стыдится-с. А тоже и между благородными бывает воровство, только, по обширности своей, не имеет презрительного вида. Все больше, по благородству, крупными кушами-с. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Pompadour-oj kaj Pompadour-inoj [1863—1874]

Leteroj al onklino [1882]

redakti
 
« …homa prospero en silento devas kreiĝi. Se ni havas sorton alfronti prosperon, ĝi mem nin trovos. Ekzemple kiel nun: nenio moviĝas; kviete, modeste, noble. Tamen ĝi kreiĝas kaj kreiĝas. » « …человеческое благополучие в тишине созидаться должно. Если уж не миновать нам благополучия, так оно и само нас найдет. Вот как теперь: нигде не шелохнется; тихо, скромно, благородно. А оно между тем созидается себе да созидается. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« “Vi, oni diras, venu al spegulo kaj rigardu vin!” Nu ankaŭ familianoj insistis: rigardu vin kaj rigardu vin! nu, kion fari, mi rigardis — jen el miaj okuloj rigardas min porkido sub kreno!! » « "Да ты, говорит, подойди к зеркалу да и посмотри на себя!" Ну, и домочадцы тут же пристали: посмотрись да посмотрись! Делать нечего, встал, посмотрелся — ан из глаз-то у меня поросенок под хреном глядит!! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Kaj se via policano admonos vin: sinjorino! aŭskultu kia agrabla bojo el Moskvo aŭdeblas — ĉu vi aldonu al ĝi vian propran? do respondu koncize, sed firme: unue, mi ne scias boji, kaj due, eĉ se mi scius, mi preferus boji memstare. » « И ежели ваш урядник будет вас убеждать: сударыня! послушайте, какой приятный лай с Москвы несется — не присоедините ли и вы к нему своего собственного? то отвечайте кратко, но твердо: во-первых, я не умею лаять, а во-вторых, если б и умела, то предпочла бы лаять самостоятельно. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Speciale malĝoje estas rigardi junulojn: ili nun tute mallernis hontruĝiĝi kaj mallevi la okulojn. Ĵus saltinte de sur lerneja benko, junulo jam pensas pri nenio alia krom kariero kaj eĉ kun inoj akordiĝas iel preterpase kaj haste. Kelkaj tro rapide faritaj karieroj kaŭzis kapturniĝon kaj konfuzis junajn korojn. Kiamaniere atingi tion, kion tiom facile atingis ekzemple N? Kompreneble ke la agoj modestaj, ligitaj al streĉa laboro, ne povas tiukaze aspekti sufiĉe brilaj, nek sufiĉe pruvaj. Eĉ pli: tiuj agoj estas preskaŭ suspektindaj, ĉar nun, kara onklino, eĉ en sindeteno de rorado jam videblas io simila al kaŝado. Do necesas rori. Kaj estus eĉ pli bone rekte ekkrii: helpon! tiam jam vojo mem malfermiĝos al vi. Do ili roras, kaj krias helpon, eĉ sen demandi sin: kio poste? Ah, ankaŭ damoj nun iĝis sangosuĉaj. Ili larĝigas siajn figurojn, svingas femurojn kaj imagu, ĉio por celoj de la interna politiko! » « В особенности прискорбно смотреть на молодых людей: они совсем нынче отучились краснеть и потуплять глаза. Едва соскочив с школьной скамьи, юноша уже ни о чем другом не помышляет, кроме карьеры, и даже с дамочками устраивается мимоходом и как-то наскоро. Несколько чересчур быстро сделанных карьер вскружили головы и смутили молодые сердца. Каким образом достигнуть того, чего так легко достиг, например, N? Понятно, что действия скромные, сопряженные с трудом, не могут в этом случае представляться ни достаточно блестящими, ни достаточно доказательными. Мало того: эти действия почти подозрительны, потому что нынче, милая тетенька, даже в воздержании от рыкания уже усматривается что-то похожее на укрывательство. Стало быть, нужно рыкать. А еще будет целесообразнее, ежели прямо закричать: караул! тогда уж дорога откроется сама собою. Вот они и рыкают, и караул кричат, не задавая даже себе вопроса: а дальше что? Ах, да и дамочки нынче какие-то кровопийственные стали. Нагуливают себе атуры, потрясают бедрами и, представьте, всё с целями внутренней политики! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Gaje, triste; triste, gaje. Sed ne necesas tamen malesperiĝi ĝis je la fino staras: gaje. » « Весело, грустно; грустно, весело. Но приходить в отчаяние все-таки не следует, покуда на конце стоит: весело. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Ne, vi imagu ke Pafnutjev-revoj plenumiĝis kaj Drakinoj, desurtroniginte Skvoznik-Dmuĥanovskij iĝis plenrajtaj regantoj de la provinca rusa edemo. Imagu ke vi devos loĝi en unu el ĉeloj de tiu ĉi edemo. Ĉiuj Drakinoj estas inter si parencoj pli aŭ malpli proksimaj, ĉiuj interplektiĝis kaj ligiĝis tiel, ke malplekti ne eblas. Vi sola estas ne parencino, nek proksimulino al iu ajn el ili. Ili ĉiuj havas siajn komunajn interesojn, siajn komunajn klaĉojn kaj malamojn, sian komunan porkecon; ĉiuj ili en unu fajfilo fajfas, ĉiuj unu penson en la kapo tenas: kiel fortranĉi, drinki kaj fortranĉi denove. Vi sola ne partoprenas en iliaj klaĉoj, nek en drinkadoj, nek en malamoj. Kion vi pensas: ĉu ili formanĝos vin aŭ ne formanĝos? » « Нет, вы представьте себе, что пафнутьевские мечтания сбылись, и Дракины, низложив Сквозника-Дмухановского, сделались исключительными вертоградарями провинциального русского эдема. Представьте себе, что вам приходится жить в одной из клеточек этого эдема. Все Дракины между собой родственники или свойственники, все сплелись и переплелись так, что и расплести невозможно. Вы одна не родственница и не свойственница никому из них. У всех у них свои общие интересы, свои общие сплетни и ненависти, свое общее свинство; все они в одну дудку дудят, все одну мысль в голове держат: как бы урезать, опохмелиться и урезать вновь. Вы одни не принимаете участия ни в сплетнях, ни в опохмелениях, ни в ненавистях их. Как вы думаете: съедят они вас или не съедят? »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Ĉiuj verboj, aplikataj imperative, havas revolucian karakteron. Ili ĉiam starigas kompletan sistemon kaj starigas per buŝoj de tiaj homoj, kiuj ĝis tiam manĝis el unu trogo kun porkidoj. » « Все вообще глаголы, употребляемые в повелительном наклонении, имеют революционный характер. Они всегда декретируют целую систему, и притом декретируют устами таких людей, которые до тех пор ели из одного корыта с поросятами. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Venis mi al manĝejo por manĝeti, prenis pecon de farĉita kuko kaj petis glaseton da ĝino. Kaj subite flanke de mi voĉo: “Kaj nian, patruajn… do vi malestimas?” Mi turnas min, vidas: staras “aĉulo”. La muzelo estas ŝvelinta, okuloj sangoruĝaj, sur unu vangoosto frapmakulo, sur alia estos tia vespere; la voĉo pro troa drinkado duiĝas. Tamen mi ankoraŭ silentas. Dum la “aĉulo” intertempe daŭrigas: “Nun ĉio estas tiel: oni propagandojn edifas kaj eksterlandajn ekzemplojn enkonduki deziras, sed permesu al mi scii, kie estas radiko-kialo de malbono?” Se mi estus saĝa, mi pagus kaj forkurus, sed mi anstataŭe ekkoleris. Ĉu vi tion al mi, ebria muzelo, diras? Mi rigardas, dume al la manĝejo jam dudeko da fianĉoj de Noĵovaja linio [Tranĉila linio – strato en Sankt-Peterburgo] alrampis. Oni ridaĉas. Kaj ankaŭ la manĝejestro ne jam ridas, sed iel honte mallevas la okulojn, kiam miadirekte rigardas. “Tamen, sinjoro, — la “aĉulo” denove diras, — se ĉiu nomos ebria muzelo, dum mi pri mem komprenas, ke miaj sentoj estas ĝustaj…”. Do, unuvorte, protokolo. Ĉiuj fianĉoj unuvoĉe atestis: “Sinjoro Raspljujev ĝustajn sentojn esprimis kaj sinjoro (nomo) lin pro tio “ebria muzelo” insultis”. » « Зашел я в трактир закусить, взял кусок кулебяки и спросил рюмку джина. И вдруг сбоку голос: "А наше отечественное, русское... стало быть, презираете?" Оглядываюсь, вижу: стоит "мерзавец". Рожа опухшая, глаза налитые, на одной скуле ушибленное пятно, на другой будет таковое к вечеру; голос с перепою двоится. Однако покуда молчу. А "мерзавец" между тем продолжает: "Нынче все так: пропаганды проповедуют да иностранные образцы вводить хотят, а позвольте узнать, где корень-причина зла?" Кабы я умен был, мне бы заплатить, да и удрать, а я, вместо того, рассердился. Ты это мне, что ли, пьяное рыло, говоришь? Смотрю, а в буфетную уж штук двадцать женихов из Ножовой линии наползло. Гогочут. И буфетчик тоже, не то чтоб смеется, а как-то стыдливо опускает глаза, когда в мою сторону смотрит. "Однако, господин, это "мерзавец" опять говорит, ежели всякий будет пьяным рылом называть, а я между тем об себе понимаю, что чувства мои правильные..." Словом сказать, протокол. Все женихи в один голос показали: "Господин Расплюев правильные чувства выражали, а господин (имярек) его за это "пьяным рылом" обозвали". »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« …al mi persone foje ŝajnas ke mi staras ĉe sojlo de iu enigma templo sur kies pordoj estas skribite: HALIMATIO. » « ...мне лично по временам начинает казаться, что я стою у порога какой-то загадочной храмины, на дверях которой написано: ГАЛИМАТЬЯ. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Nu, gloron al dio, vi aspektas bonege! Ĉu vi memoras kiel vi aspektis antaŭjare? oni en ĉerko metas pli belan! Mi, agnosku, tiam pensis: li estas ne vivulo! kaj mi tre, certe, ĝojas, ke mi maltrafis. Mi ĉiam trafas, sed ĉi-foje… mi tre ĝojas! tre ĝojas! Bonege, bonege vi aspektas! » « Ну, слава богу! вид у тебя отличный! Помнишь, в прошлом году какой у тебя вид был? в гроб краше кладут! Я, признаться, тогда думала: не жилец он! и очень, конечно, рада, что не угадала. Всегда угадываю, а на этот раз... очень рада! очень рада! Прекрасный, прекраснейший у тебя вид! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Vidante sin sur la pleja fundo de la forgesrivero, ili iĝas sentimaj kaj tute ne zorgas pri sia reputacio. » « Видя себя на самом дне реки забвения, они становятся бесстрашными и совершенно не дорожат своей репутацией. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Ne sukcesis mi, kara onklino, kaj ĉastecon gardi kaj kapitalon akiri. Sed kiel bone tio estus! » « Не удалось мне, милая тетенька, и невинность соблюсти, и капитал приобрести. А как бы это хорошо было! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« …antaŭ mi kuŝas jam du numeroj de lia gazeto. Nomiĝas ĝi, kiel mi konsilis: “Rubujo — ĉiutaga eldonaĵo”. Sen pretendoj kaj ĉarme. En la programo-anonco estas dirite: “ni celas veron” — eĉ pli ĉarme. Neniuj aliaj promesoj haveblas kaj se vi deziras scii, kia sur la fundo de “Rubujo” kuŝas vero, do abonu. » « …передо мною лежат уж два номера его газеты. Называется она, как я посоветовал: "Помои издание ежедневное". Без претензий и мило. В программе-объявлении сказано: "мы имеем в виду истину" еще милее. Никаких других обещаний нет, а коли хочешь знать, какая лежит на дне "Помоев" истина, так подписывайся. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Tremaĉov [en originalo: Trjasuĉkin] kredigas, ke neniam li estis tiom gaja kiel hieraŭ dum akcepto ĉe la princino Surdivanokuŝantino [Nasofepoleĵajeva]. La akcepto havis parte literaturan karakteron, ĉar la princino deklamis: “Ah, kial kontraŭ glavo militema mi mian apogbastonon fordonis?”, sed el veraj literaturistoj estis tie nur du: li, Tremaĉov, kaj la poeto Bulkin. Ambaŭ en blankaj kravatoj. Kaj kiam la princino estis elbuŝiganta verson: “Vidis mi ĉielan lumon”, al la akceptejo venis servisto en frako kaj en blanka kravato kaj fumigis parfumojn. Do ĉarmo estis kompleta. » « Трясучкин уверяет, что никогда ему не было так весело, как вчера на рауте у княгини Насофеполежаевой. Раут имел отчасти литературный характер, потому что княгиня декламировала: «Ах, почто за меч воинственный я свой посох отдала?», но из заправских литераторов были там только двое: он, Трясучкин, да поэт Булкин. Оба в белых галстухах. И когда княгиня произносила стих: «Зрела я небес сияние», то в гостиную вошел лакей во фраке и в белом галстухе и покурил духами. Так что очарование было полное. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Poste aperas letero de Tremaĉov, kiu sciigas ke la poeto Bulkin estas tute ne “konfuzo”, sed la aŭtoro de fama poemo: “Rigardu en arbaroj hipopotamon”. » « Затем помещено письмо Трясучкина, который извещает, что поэт Булкин совсем не "недоразумение", а автор известного стихотворения "Воззри в лесах на бегемота". »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« Mi tuj englutis ambaŭ numerojn kaj diru al vi: dueca sento ekregis min post la lego. De unu flanko en la animo — muziko, de alia — kvazaŭ pli ol necese revis en necesejo. Kaj, mi devas sincere agnoski, la lasta el tiuj sentoj ŝajne dominas. Almenaŭ eĉ en tiu ĉi minuto mi ankoraŭ sentas odoron dum la muziko jam delonge ne aŭdeblas. » « Я разом проглотил оба номера, и скажу вам: двойственное чувство овладело мной по прочтении. С одной стороны, в душе музыка, с другой как будто больше чем следует в ретираде замечтался. И, надо откровенно сознаться, последнее из этих чувств, кажется, преобладает. По крайней мере, даже в эту минуту я все еще чувствую, что пахнет, между тем как музыки уж давным-давно не слыхать. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]
 
« En frako, en blanka kravato kaj tiom noblas, ke se li ne sidus ĉe tablo oni povus konfuzi lin kun kelnero. » « Во фраке, в белом галстухе и так благороден, что если бы не сидел за столом, то можно было бы принять его за официанта. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino [1882]

Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]

redakti
 
« Pastroj en tiu tempo troviĝis en plena obeo al la bienuloj kaj ilia traktado estis duone malestima. La preĝejo, same kiel ĉio alia, estis servuta, kaj la pastro ĉe ĝi estis servuta. » « Попы в то время находились в полном повиновении у помещиков, и обхождение с ними было полупрезрительное. Церковь, как и все остальное, была крепостная, и поп при ней — крепостной. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]
 
« [pri malsanoj] Ne ŝatas kamparanoj vane kuŝi kaj se iu kuŝiĝis, do jam atendu neeviteblan finon. » « Не любят мужички задаром бока пролеживать, а если который слег, то так и жди неминуемого конца. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]
 
« Pri Rusio oni diris, ke tio estas la ŝtato vasta kaj pova… Plej verŝajne oni konfuzis la amon al la patrujo kaj plenumon de la ordonoj de la registaro aŭ eĉ de nura estraro. » « О России говорили, что это государство пространное и могущественное... Скорее всего смешивали любовь к отечеству с выполнением распоряжений правительства и даже просто начальства. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]
 
« La nobelestro legis alian paperon — tio estis projekto de la parolo. En ĝi oni diris pri bela aŭroro de estonteco kaj pri pova mano, montranta al tiu aŭroro. La unuan oni bonvenigis kun jubilo, antaŭ la dua oni genuiĝis kaj plenis je respekto. » « Предводитель прочитал другую бумагу — то был проект адреса. В нем говорилось о прекрасной заре будущего и о могущественной длани, указывающей на эту зарю. Первую приветствовали с восторгом, перед второю преклонялись и благоговели. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]
 
« Li trapasis la tutan lernejon de bonedukitaj kaj riĉaj idiotoj. Li naskiĝis en Parizo, edukiĝis en Oksfordo, servis iun tempon kiel attache en ambasadorejo en Berlino, sed ne plu promociiĝis laŭ servo kaj fine setliĝis en Moskvo, kie ŝajnigis esti anglemulo kaj skribadis la verkon kun titolo: “Rivero de tempofluo”, al kiu ĉiuvespere, enlitiĝante, aldonadis por unu alineo. » « Он прошел всю школу благовоспитанных и богатых идиотов. Родился в Париже, воспитывался в Оксфорде, прослужил некоторое время в качестве attache при посольстве в Берлине, но далее по службе не пошел и наконец поселился в Москве, где корчил из себя англомана и писал сочинение под названием: «Река времетечения», в котором каждый вечер, ложась спать, прибавлял по одной строчке. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Antikveco de Poŝeĥonj-lando [1887—1889]

Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]

redakti
 
« …post fine atingi Peterburgon, la finno ebriiĝas ĝis senkonsciiĝo, perdas monon, ĉevalon, jungilaron kaj revenas hejmen sen groŝo en poŝo. » « ...дорвавшись до Петербурга, финн напивается до самозабвения, теряет деньги, лошадь, сбрую и возвращается домой гол как сокол. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Vane oni neglektas ilin: en fundamento de la nuntempa vivo kuŝas preskaŭ sole malgravaĵoj. » « Напрасно пренебрегают ими: в основе современной жизни лежит почти исключительно мелочь. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Unue, super la tuta lernejo pendas nivelanta mano de regulo. Estas reguligataj en ĉiuj detaloj ne nur limoj kaj enhavo de scio, sed ankaŭ nombro da horoj pojare, dediĉataj al ĉiu ĝia fako. Ne strebo al disvastigo de la scio staras sur la unua loko, sed obtuza timo de tiu ĉi disvastigo. Pri karakteraj specifaĵoj de la lernantoj estas forgesite komplete: ĉiuj supoziĝas esti tajlitaj laŭ unu mezuro, al ĉiuj estas instruata la sama skalo. Transiriga aŭ ne transiriga poento — jen sola mezurilo por taksado, ĉe tio oni ne prenas je konsiderado, kiom en tiu ĉi poento partoprenas blinda hazardo. Pri persono de la pedagogo ankaŭ estas forgesite. Li povas nek halti por troaj kvin minutoj je tia epizodo de scio, kiun li konsideras grava, nek dediĉi kvin minutojn malpli al tia epizodo, kiun li konsideras nesufiĉe grava aŭ antaŭtempa. Li estas devigata plenumi literon de la regulo — kaj nenion pli.
Sed tiukaze kial ne apliki telefonon? Oni dungu en la centro selektitajn kaj sufiĉe konvenajn al nivelo de la nuntempaj postuloj pedagogojn, kiuj ja disvastigu per telefono lumon de scio laŭ vizaĝo de la universo, dum surloke tenu nurajn mentorojn, kiuj zorgos ke la lernantoj ne petolu… »
 « Прежде всего, над всей школой тяготеет нивелирующая рука циркуляра. Определяются во всей подробности не только пределы и содержание знания, но и число годовых часов, посвящаемых каждой отрасли его. Не стремление к распространению знания стоит на первом плане, а глухая боязнь этого распространения. О характеристических особенностях учащихся забыто вовсе: все предполагаются скроенными по одной мерке, для всех преподается один и тот же обязательный масштаб. Переводный или непереводный балл — вот единственное мерило для оценки, причем не берется в соображение, насколько в этом балле принимает участие слепая случайность. О личности педагога тоже забыто. Он не может ни остановиться лишних пять минут на таком эпизоде знания, который признает важным, ни посвятить пять минут меньше такому эпизоду, который представляется ему недостаточно важным или преждевременным. Он обязывается выполнить букву циркуляра – и больше ничего.
Но, в таком случае, для чего же не прибегнуть к помощи телефона? Набрать бы в центре отборных и вполне подходящих к уровню современных требований педагогов, которые и распространяли бы по телефону свет знания по лицу вселенной, а на местах содержать только туторов, которые наблюдали бы, чтобы ученики не повесничали… »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« La ĉefa celo, al kiu direktiĝas ĉiuj klopodoj de la distrikta administra agado estas sukcesi hejme, per siaj rimedoj kaj laŭeble malpli ĝeni estraron. Sed ĉar la esprimo “siaj rimedoj” estas nenio alia ol libera traduko de la esprimo “arbitreco”, do por ĝia subteno ekdisponeblis ankaŭ la esprimo: “al leĝoj mankas”. Dekkvin volumoj da leĝoj estas skribitaj, sed oni tamen ne povas leĝon eltrovi! Staras tiuj volumoj en ŝranko kaj senvortas; kaj la ŝlosilo de la ŝranko estas forĵetita en puto por ke la afero estu pli firma. » « Главная цель, к которой ныне направлены все усилия уездной административной деятельности, — это справляться дома, своими средствами, и как можно меньше беспокоить начальство. Но так как выражение «свои средства» есть не что иное, как вольный перевод выражения «произвол», то для подкрепления его явилось к услугам и еще выражение: «в законах нет». Целых пятнадцать томов законов написано, а все отыскать закона не могут! Стоят эти томы в шкапу и безмолвствуют; а ключ от шкапа заброшен в колодезь, чтоб прочнее дело было. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« …evidente ĉiu epoko havas siajn malgravaĵojn, sian propran turmentan aparataron per kiu homoj sen grandaj klopodoj estas frenezigataj. » « …видно, каждая эпоха имеет свои мелочи, свой собственный мучительный аппарат, при посредстве которого люди без особых усилий доводятся до исступления. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« …la rusa komerculaĉo transprenis de sia okcidenta frato lian avidon kaj kompatindan pasion pri eksteraj distingoj, sed alproprigis nek lian instruitecon, nek laboremon. Ĉio aŭ nenio — diras li al si kaj se facila profito malsukcesas, li ne tre bedaŭras, trafante kune kun ĉiuj sterkejon. » « …русский чумазый перенял от своего западного собрата его алчность и жалкую страсть к внешним отличиям, но не усвоил себе ни его подготовки, ни трудолюбия. Либо пан, либо пропал, — говорит он себе, и ежели легкая нажива не удается ему, то он не особенно ропщет, попадая вместо хором в навозную кучу. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Neniu balailo balais tiom pure kiel revizianta senatano. Ŝtono sur ŝtono ne restis; la ŝtatoficistoj ekde guberniestro kaj ĝis skribisto de la plej malsupraj instanco, estis maldungataj kaj juĝataj ope, kvankam tagmanĝoj, vesperoj kaj piknikoj pluis kiel antaŭe. La senatano venadis kun granda akompanaro kaj ĉiu ano de tiu ĉi akompanaro klopodis ion rimarki, iun anstataŭi sur lia posteno. Foje eĉ sen speciala bezono, sed nur por plenumi la taskon de larmoviŝado… kaj eble por meti komencon de sia estonta kariero. » « Ни одна метла не мела так чисто, как мел ревизующий сенатор. Камня на камне не оставалось; чины, начиная от губернатора до писца низших инстанций, увольнялись и отдавались под суд массами, хотя обеды, вечера и пикники шли своим чередом. Сенатор приезжал с целою свитою, и каждый член этой свиты старался что-нибудь заприметить, кого-нибудь подсидеть. Иногда даже без особенной надобности, а только чтобы выполнить задачу утирания слез… и, может быть, чтобы положить основание своей будущей карьере. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Fervojoj ekstermas laŭ sia longo tutan aron da metioj, donintaj floradon kaj vivon. Grandaj kaj etaj vilaĝoj malpleniĝas, loĝantaro fuĝas; domoj, donintaj azilon al amaso da vojaĝantoj, triste staras kun najlofermitaj ŝutroj; ĉevaloj kaj aliaj brutoj forvendiĝas kontraŭ groŝoj; fine, aperas speciala kategorio de antaŭe nekonataj krimoj. Nova teksmaŝino, nova plugilo, falĉilo, rikoltmaŝino — ĉio ĉi profitigas malplimulton kaj malriĉigas grandajn amasojn da laborfortoj. Certe pasos dekoj da jaroj kaj la amasoj alkutimiĝos, trovos aliajn enspezfontojn, do ĝenerale la ŝanĝo estos por plia bono. Sed ja tiujn dekojn da jaroj necesos travivi. » « Железные дороги уничтожают на протяжении своем целую серию промыслов, дававших цветение и жизнь. Села и деревни пустеют; население бежит; дома, дававшие приют массе путников, уныло стоят с заколоченными ставнями; лошади и другой скот сбываются за бесценок; наконец появляется особая категория дотоле неизвестных преступных деяний. Новая ткацкая машина, новый плуг, сенокосилка, жнея — все это угобжает меньшинство и обездоливает целые массы рабочих сил. Конечно, пройдут десятки лет, и массы приобыкнут, найдут новые источники существования, так что, в общем, изменение произойдет даже к лучшему. Но ведь эти десятки лет надо прожить. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Ĉiujn egale ĉirkaŭis malgravaĵoj, ĉiuj egale en ili vidas garantiaĵon kontraŭ minacoj de morgaŭa tago. Sed ial nome malgravaĵoj en la komuna lingvaĵo nomiĝas “afero” kaj ĉio alia — revado, minaco… » « Всех одинаково обступили мелочи, все одинаково в них одних видят обеспечение против угроз завтрашнего дня. Но поэтому-то именно мелочи, на общепринятом языке, и называются «делом», а все остальное — мечтанием, угрозою… »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Parolis li malmulte, pensis eĉ malpli multe, ĉar estis la homo ĉefe korpomova. » « Говорил мало, мыслил еще меньше, ибо был человек телодвижений по преимуществу. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« En kapo lia vere estis tiom malklare, ke neniun, eĉ damaĝan projekton li ne kreos; sed por tio estas aferistoj, estas oficistaro, dum lia afero estas — estri. Li scias ke tout est a recommencer [ĉion necesas komenci ekde nulo] — kaj sufiĉas por li. » « В голове у него, правда, настолько смутно, что никакого, даже вредного, проекта он не сочинит; но на это есть дельцы, есть приказная челядь, а его дело — руководить. Он знает, что tout est a recommencer [все надо начать сначала] — и будет с него. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Sed eĉ en la plej favoraj minutoj, kiujn spertis la rusa socio, malamego neniam estis konsiderata terura kaj hontinda. Stranguleco kaj arkaikeco — jen solaj epitetoj, kiuj estis pli aŭ malpli bonanime aljuĝataj al ĝi. Neniu eĉ ekpensis, ke la malameganto enhavas neelĉerpeblan fonton de ĉiaspecaj kvereloj, tumultoj kaj pelmeloj, ke liaj paroloj enverŝas venenon en la korojn, malhonorigas la socian konsciencon kaj ĝenerale neripareble damaĝas tiujn fundamentojn, por kies defendo ĝi estas elbuŝigata. Tute kontraŭe. Supozeblis ke tiuj freneziĝintaj homoj estas stranguloj, sed ke almenaŭ deira punkto de ilia frenezo havas karakteron noblan. Aŭskulti ilian grumbladon estis ne tre afable, sed ja aŭskultado tute ne estas deviga. Lasu ilin siamaniere knedi aeron — kiun ja povus ĝeni tiu ĉi knedado? Kiu inklinas sekvi iliajn edifojn? Striktasence ne eblas eĉ kritiki ilin, ĉar iliaj agoj kaj paroloj atestas profundon de la fervoro kaj ardo. En ekstrema kazo oni povas eĉ kalkuli pri ili: ili ne perfidos. » « Но даже и в самые благоприятные минуты, которые удалось прожить русскому обществу, ненавистничество никогда не считалось чудовищным и позорным. Чудачество и старозаветность — вот единственные эпитеты, которые более или менее добродушно присвоивались ему. Никому не приходило на мысль, что ненавистник заключает в себе неистощимый источник всевозможных раздоров, смут и переполохов, что речи его вливают яд в сердца, посрамляют общественную совесть и вообще наносят невознаградимый вред тем самым основам, на защиту которых они произносятся. Совсем напротив. Предполагалось, что эти взбесившиеся люди — чудаки, но что, во всяком случае, исходный пункт их бешенства имеет характер благонамеренный. Выслушивать их брюзжание не особенно приятно, но ведь выслушиванье и не обязательно. Пускай по-пустому сотрясают воздух — кого же может потревожить это сотрясение? Кто расположен следовать их уветам? В строгом смысле, их нельзя даже осуждать, потому что их действия и речи свидетельствуют о глубине усердия и ревности. В крайнем случае, на них можно даже надеяться: они не выдадут. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Danke al tiaj naivaj opinioj la malamegantoj havis eblecon vivi senĝene kaj atendi. Foje ili hipokritis: diris, ke ili estas ne kontraŭ viva prospero, sed sole kontraŭ ŝanceligo de la fundamentoj, kaj kiam oni, tiel diri, alpremadis ilin al muro kaj postulis montri faktojn, ili ruze okulumis, dirante:

— Nu, konsentu, tamen ja… iomete haveblas.

Tio estis stereotipa frazo, kiu ĉesigis ĉian diskuton. Se ĝi nenion pruvis, tamen ĝi ankaŭ ne donis spacon al kontestado. Ĝi komplete, per sia tuta stulteco kaj senhaveco kuŝiĝis en la koron de aŭskultanto-simplulo, kiu ridetante senkonscie ripetadis:

— Iomete haveblas. »
 « Благодаря таким благодушным суждениям ненавистники имели возможность жить безмятежно и выжидать. По временам они лицемерили: говорили, что они не против жизненного преуспеяния, а исключительно только против потрясения основ, и когда их, так сказать, прижимали к стене и требовали фактических указаний, они хитро подмигивали, говоря:
— Ну, согласитесь, однако ж… немножко-таки есть.
Это была стереотипная фраза, которая прекращала всякий спор. Ежели она ничего не доказывала, то не давала места и возражениям. Она всецело, всей своей глупостью и бессодержательностью, залегала в сердце слушателя-простеца, который, улыбаясь, бессознательно повторял:
— Немножко-таки есть. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Jes, malmulte, tro malmulte necesas por enloĝigi en respektinda homo konvinkiĝon je lia senpekeco kaj starigi en lia animo trankvilon kaj serenon. Du-tri hazarde trafintaj lian langon vortoj — kaj li, feliĉa kaj kontenta, fiere portas ilin por montri. » « Да, мало, чересчур мало нужно, чтобы поселить в солидном человеке уверенность в его непогрешимости и водворить в его душе безмятежие и ясность. Два-три случайно попавших на язык слова — и он, счастливый и довольный, гордо несет их напоказ. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Leganto-simplulo konsistigas kernon de la legantaro; li estas ĉefa ĝia parto. Li en sennombra kvanto svarmas sur stratoj, en teatroj, kafejoj kaj aliaj publikaj lokoj, imitante tiun publikon, al kies servoj estas destinita la tuta produktado de la lando, kaj samtempe por kiu ekzistas en la mondo policanoj kaj ĝendarmoj. » « Читатель-простец составляет ядро читательской массы; это — главный ее контингент. Он в бесчисленном количестве кишит на улицах, в театрах, кофейнях и прочих публичных местах, изображая собой ту публику, к услугам которой направлена вся производительность страны, и в то же время ради которой существуют на свете городовые и жандармы. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Li — aĉetanto kaj konsumanto. Ĉion, kion kaŝas en si profundaĵoj de komercejoj ekde brila butiko kun spegulaj fenestroj kaj ĝis fiodora groŝvendejo, enpremiĝinta en subterejo, — ĉion ĉi li trivos, ekstermos, fordrinkos kaj formanĝos. Kompreneble ke ĉe tiom larĝa agadkampo se doni al li liberon, li kurados tien kaj reen, kaj tio finiĝos per nenio bona. Do liaj movoj estas strikte kontrolataj de policestroj, kiuj zorgas ke li ne trafu sub vagonon kaj ĝenerale iru al tiu loko, kien necesas iri. Lastatempe lin komencis atente spuri ankaŭ la gazetistoj. » « Он — покупатель и потребитель. Все, что таят в себе недра торговых помещений, начиная от блестящего магазина с зеркальными окнами и кончая вонючей мелочной лавочкой, ютящейся в подвальном этаже, — все это он износит, истребит, выпьет и съест. Понятно, что при таком обширном круге деятельности, ежели дать ему волю, то он будет метаться из стороны в сторону, и ничего хорошего из этого не выйдет. Поэтому движения его строго регулируются городовыми, которые наблюдают, чтобы он не попал под вагон и вообще шел в то место, куда следует идти. В последнее время за ним начали зорко следить и газетчики. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Por gazetisto la simplulo estas tre serioza zorgaĵo. Li — abonanto kaj fervora leganto; sekve lin necesas kapti, sed tio estas afero nefacila, ĉar la simplulo rilatas al legaĵoj indiferente kaj legas ĉion, kio trafas liajn manojn, zorgante nur pri kiel ne respondeciĝi pri io. La gazetisto scias tion kaj resumas: “Necesas fari tiel, ke la simplulo legu nome mian gazeton”. Li streĉigas fortojn por veki la simplulon el indiferenteco, jungi lin kaj ĝenerale alkroĉi al iu stalo; kaj por tio necesas, ke unuavice gazeta nutraĵo estu facile digestebla kaj por ke direkto de la gazeto ne altiĝu super kutima malnobla nivelo. » « Для газетчика простец составляет очень серьезный предмет забот. Он — подписчик и усердный чтец; следовательно, его необходимо уловить, а это дело нелегкое, потому что простец относится к читаемому равнодушно и читает все, что попадет под руку, наблюдая лишь за тем, как бы не попасть в ответ. Газетчик знает это и мотает себе на ус: "Надобно устроить так, чтобы простец читал именно мою газету". Он напрягает усилия, чтобы пробудить простеца из равнодушия, взнуздать его и вообще прикрепить к известному стойлу; а для этого нужно, чтобы прежде всего газетная пища легко переваривалась и чтоб направление газеты не возвышалось над обычным низменным уровнем. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]
 
« Verĉjo libere parolis france kaj angle, sed iom konfuziĝis pri la rusa lingvo. Ŝin cetere frekventis rusa instruistino (ĉipa), kiu konatigis al ŝi koncizan gramatikon, koncizan sanktan historion kaj unuajn regulojn de aritmetiko. Sed [patrino] Sofia Miĥajlovna sentis, ke mankas io kaj fine komprenis ke mankas germanino. » « Верочка свободно говорила по-французски и по-английски, но несколько затруднялась с русским языком. К ней, впрочем, ходила русская учительница (дешевенькая), которая познакомила ее с краткой грамматикой, краткой священной историей и первыми правилами арифметики. Но Софья Михайловна чувствовала, что чего-то недостает, и наконец догадалась, что недостает немки. »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Malgravaĵoj de la vivo [1886-1887]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

  1. Per tiuj nomoj la verkisto baptis guberniestrojn kaj iliajn amatinojn, reference al la fama amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a.