Konservativismo

politika ideologio
(Alidirektita el Konservativuloj)
Konservativismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Konservativismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Konservativismo en Komunejo
Commons-logo.svg Konservativismo en Komuneja kategorio

Konservativismo estas idearo kaj konduto de konservativuloj, do personoj emaj konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝojreformoj

Citaĵo
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Konservativulo dubas, ke nuntempon eblas plibonigi kaj penas doni al estonteco imagon de nuntempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Dum la ekzistanta ordo funkcias pli aŭ malpli normale, la amasoj plejparte restas konservativemaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj. »
— Maksim Gorkij
Citaĵo
« Konservismo konsistas de nur unu propozicio, nome, ke devas ekzisti propraj rondoj, kiujn la leĝaro protektas sed ne limigas, kune kun fremdaj rondoj, kiujn la leĝaro limigas sed ne protektas. » « Conservatism consists of exactly one proposition, to wit: there must be in-groups whom the law protects but does not bind, alongside out-groups whom the law binds but does not protect. »
— Frank Wilhoit