Opinio estas maniero pensi aŭ juĝi, bazita ne sur scienca aŭ filozofia rezonado, sed sur propraj personaj konsideroj.

Opinio
Opinio
Opinio
Aliaj projektoj
Opinio en Vikipedio
Opinio en Komuneja kategorio
Opinio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke homoj pretas morti por butono, por flago, por vorto, por opinio, por mito ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Estas nur pri aferoj kiuj ne interesas nin, ke ni povas havi senpartieman opinion, sendube tial senpartiemaj opinioj ĉiam senvaloras. » « It is only about things that do not interest one that one can give really unbiased opinions, which is no doubt the reason why an unbiased opinion is always valueless. »
— Oscar Wilde
 
« Kiel ĉiuj feblaj viroj li tro emfazis la neŝanĝemon de sia opinio. » « Like all weak men he laid an exaggerated stress on not changing one's mind. »
— William Somerset Maugham, Of Human Bondage (1915)
 
« Se la mondo iam progresas preter tio, kio ĝi estas hodiaŭ, ĝi devas esti gvidata de homoj, kiuj esprimas siajn realajn opiniojn. » « (angle) If the world ever advances beyond what it is today, it must be led by men who express their real opinions. »
— Robert G. Ingersoll
 
« Novaj opinioj estas ĉiam suspektataj, kaj kutime kontraŭataj, sen iu kialo sed ĉar ili ankoraŭ estas ne oftaj. » « (angle) New opinions are always suspected, and usually opposed, without any other reason but because they are not already common. »
— John Locke
 
« Nenio limigas inteligentecon pli ol nescion; nenio kreskigas nescion pli ol propraj opinioj; nenio plifortigas opiniojn pli ol rifuzi rigardi realon. » « (angle) Nothing limits intelligence more than ignorance; nothing fosters ignorance more than one's own opinions; nothing strengthens opinions more than refusing to look at reality. »
— Sheri S. Tepper
 
« Opinioj ne povas pluvivi, se oni ne havas ŝancon batali por ili. »
— Thomas Mann
 
« Absurdaĵo, n. Aserto aŭ kredo manifeste ne kongrua kun propra opinio. » « (angle) Absurdity, n. A statement or belief manifestly inconsistent with one's own opinion. »
— Ambrose Bierce
 
« Opinioj ŝanĝiĝas, moroj ŝanĝiĝas, kredoj leviĝas kaj malleviĝas, sed la moralaj leĝoj estas skribitaj sur la tabuloj de la eterneco.[1] » « (angle) Opinions alter, manners change, creeds rise and fall, but the moral laws are written on the tablets of eternity. »
— James Anthony Froude
 
« Mi vidas ĉion perfekte; estas du eblaj situacioj - oni povas aŭ fari ĉi tion aŭ tion. Mia honesta opinio kaj mia amika konsilo estas jenaj: faru aŭ ne faru - vi bedaŭros ambaŭ. »
— Søren Kierkegaard
 
« La universo estas fluo, vivo estas opinio. »
— Marko Aŭrelio
 
« Tamen nevole homo, kiu havas fortan opinion, povas akcepti la eblon, ke lia opinio povas esti malvera, li devas esti kortuŝita de la konsidero, ke, kvankam vera ĝi estas, se ĝi ne estas plene, ofte kaj sentime diskutita, ĝi estos konsiderata kiel morta dogmo, ne kiel vivanta vero» « (angle) However unwillingly a person who has a strong opinion may admit the possibility that his opinion may be false, he ought to be moved by the consideration that, however true it may be, if it is not fully, frequently, and fearlessly discussed, it will be held as a dead dogma, not a living truth. »
— John Stuart Mill
 
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
 
« Ni estu eterne atentemaj kontraŭ provoj kontroli la esprimon de opinioj, kiujn ni abomenas» « (angle) We should be eternally vigilant against attempts to check the expression of opinions that we loathe. »
— Oliver Wendell Holmes, Sr.
 
« Unu testa rezulto valoras mil spertan opiniojn. »
— Wernher von Braun
 
« Laŭ mia opinio ni lernas nenion el la historio krom la senfina vario de homaj kondutoj. Ni studos ĝin, kiel ni aŭskultas muzikon aŭ legas poezion, por plezuro, ne por instruado» « (angle) In my opinion we learn nothing from history except the infinite variety of men’s behavior. We study it, as we listen to music or read poetry, for pleasure, not for instruction. »
— A. J. P. Taylor
 
« La tuta devo de homo konsistas en esti racia kaj justa... Mi estas racia ĉar mi scias la diferencon inter kompreni kaj ne kompreni kaj mi estas justa nur ĉar mi havas neniun opinion pri aferoj, kiujn mi ne komprenas. » « (angle) The whole duty of man consists in being reasonable and just … I am reasonable because I know the difference between understanding and not understanding and I am just because I have no opinion about things I don’t understand. »
— Gertrude Stein
 
« Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj provoj de mondlingvo. Ĉiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ĝiaj rivaloj. »
— Max Müller, "Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de "Posrednik" la 16-an de aŭgusto 1894.
 
« Viroj estas dividitaj laŭ opinio pri la faktoj. Kaj eĉ donante la faktojn, ili klarigas ilin diversmaniere. » « (angle) Men are divided in opinion as to the facts. And even granting the facts, they explain them in different ways. »
— Edwin Abbott Abbott
 
« Mi vidis Dian Estaĵon. Mi timas, ke mi devos revizii ĉiujn miajn diversajn librojn kaj opiniojn. » « I saw a Divine Being. I'm afraid I'm going to have to revise all my various books and opinions. »
— Alfred Jules Ayer

Erich Fromm

redakti
 
« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintaj aŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« …nemalhavebla rajto pri propra opinio sen iuj ajn antaŭaj penoj por krei ĝin, ĝuste atestas tiun absurdan staton de homo, kiun mi nomas “amasa indigno”. Tio estas hermetikeco, enfermiĝo de animo. Ĉi-kaze — hermetikeco de konscio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Plejparto de la homoj ne havas propran opinion kaj necesas ke ĝi eniru en ilin de ekstere sub premo kiel ŝmiraĵo en mekanismon»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Referencoj

  1. Ofte kreditita al Lordo Acton, kiu citis Froude en adreso "The Study Of History" (11-a de junio 1895)

Vidu ankaŭ

redakti