« Reunuiĝo de Germanio okazis en jubila atmosfero pro ĝia foriro el sub kuratorado kaj samtempe kun subtaksado de longdaŭraj sociaj malfacilaĵoj kaj financaj elspezoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Kiam en 1989 falis la Berlina muro, prezidanto de FrancioFrançois Mitterrand iun tempon promociis ideon de kunlaboro kun Miĥail Gorbaĉov je la afero de kontraŭstarado al la unuiĝo de Germanio. Sed Gorbaĉov, tro okupita je internaj problemoj, ne tre deziris komenci tiun ĉi aventuron dum Francio estis nesufiĉe forta por sukcesi pri tio sola. »
« [pri GDR] Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan suverenanŝtaton kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj orienteŭropaj satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam unuiĝo de Germanio estos priparolata serioze. »
« [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Koncize dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. »
« [pri Konrad Adenauer] Li estis komprenanta oble pli bone ol liaj oponantoj ene de la lando, ke en la historiaj cirkonstancoj de lia tempo la unuiĝinta neŭtralaGermanio povus aperi nur rezulte de paca solvo, organizita kontraŭ Germanio. Sur la novan ŝtaton oni metos striktajn limigojn kaj estos starigita internacia kontrolado. Povaj najbaroj akiros konstantan rajton pri enmiksiĝo. Adenauer konsideris tiun senkondiĉan dependeconpsikologie pli danĝera por Germanio ol dividiteco. Li preferis egalecon kaj integriĝon kun la Okcidento kaj estimon al sia lando. »
« La ŝtatestra renkontiĝo en Ĝenevo en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi aventuroj. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, Nikita Ĥruŝĉov haltis en Orienta Berlino, kie li agnoskis suverenecon de la orientgermanakomunista reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la Malvarma milito afero de unuiĝo de Germanio malaperis el internacia agendo, ĉar Moskvo transigis ĝin al kompetenco de intertraktoj inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar politikapezo de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari suicidon, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la Berlina krizo en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo. »
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »
«Willy Brandt proponis tiam sensacian por sia tempo tezon ke ĉar espero pri la Okcidento venigis la landon al sakstrato, unuiĝo de Germanio povus esti atingita nur per germana interproksimiĝo kun la komunistamondo. »