Lev Trockij

Sovetia politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio

Lev Trockij (en Esperanto: Leo Trocko naskiĝis la 7-an de novembro 1879 - mortis la 21-an de aŭgusto 1940) estis rusia, sovetia revoluciulo, komunisto kaj politikisto.

Lev Trockij
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la homoj, kiuj laŭ siaj talentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema vivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan fakton, ke leninoj, trockoj, mussolinoj kaj hitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en kafejoj kaj manifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia tempo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Diferenco inter la “homoj de la vorto”, fanatikuloj kaj “homoj de la ago” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel Ghandi kaj Trockij estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn administrajn kaj armeestrajn talentojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Trockij estis la brila “homo de la vorto” — vanta, brila individuisto ĝis medolo. Katastrofa falo de la Rusia imperio kaj pova volo de Lenin venigis Trockij-on al tendaro de fanatikuloj. Dum la enlanda milito li montris neordinarajn talentojn de la organizanto kaj militestro. Sed kiam fine de la enlanda milito streĉiĝo malkreskis, Trockij denove iĝis la “homo de la vorto” — sen kruelo, sen suspektemo, kalkulanta pri la vorto, ne pri la kruda forto, kaj li ebligis al la ruza fanatikulo Stalin forigi sin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Burokratio kaj socia harmonio estas inverse proporciaj inter si. »
— Leon Trockij
 
« Rimedo pravigeblas nur per sia fino. Sed la fino siavice devas esti pravigita. »
— Leon Trockij