Marksismo

politika ideologio bazita de la verkoj de Karolo Markso
(Alidirektita el Marksistoj)

Marksismo estas politika ideologio, bazita sur la verkaro de Karolo Markso kaj Frederiko Engelso, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj.

Marksismo
Marksismo
Marksismo
Aliaj projektoj
Marksismo en Vikipedio
Marksismo en Komuneja kategorio
Marksismo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« …nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingva komunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Marksismo tute ne estas dogmo; ĝi estas esplora metodo. Vidante ke la kondiĉoj de nia tempo diferencas konsiderinde de tiuj, kiujn studis Marx, kiaj estas la novaj problemoj, kiujn nuntempa marksismo devas solvi? Ili certe ne povas esti solvitaj forpuŝante kelkajn citaĵojn parkere lernitajn. »
— Otto Maschl
 
« Marksismo konsistas el multaj principoj, sed finfine oni povas rekonduki ĉiujn al unu frazo: estas ĝuste ribeliĝi»
— Mao Zedong
 
« Marksismo estas unue kritiko de tio, kio ekzistas kaj due projekto por pli justa pli libera socio»
— Adolfo Sánchez Vazquez

Erich Fromm redakti

 
« Bedaŭrinde nuntempe la vortojsocialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la racia pensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer redakti

 
« La bolŝevisma movado avancis ĉiujn aliajn marksismajn movadojn en konkuro al la potenco danke al sia unuĝinta unueca organizo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortumas iun filozofiondoktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y Gasset redakti

 
« Venko de marksismo en Rusio, kie mankas industrio, estus plej grandega kontraŭdiro kiun iam ajn alfrontis marksismo. Sed tiu kontraŭdiro mankas, ĉar mankas ankaŭ la venko. En Rusio haveblas ne pli da marksisma ol estis da romia en la ĝermanoj de la Sankta Romia imperio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« […] marksismo de Stalin […] fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

ALiaj aŭtoroj redakti

 
« Agado de la marksismaj partioj en Eŭropo malsukcesis (dirante tion mi tute ne sentas rankoran ĝojon), ĉar subaze de nocioj de la 19-a jarcento ili penis kompreni faŝismon de la 20-a jarcento, kiu estas tute nova fenomeno. »
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]

Vidu ankaŭ redakti