Otto Maschl

verkisto, ekonomikisto kaj esperantisto

Otto MASCHL (maŝl) (ankaŭ nomita Lucien Laurat, kaj ĝis 1928: Lucien Revo; naskiĝis 27an de decembro 1898 en Vieno, mortis en Parizo la 10an de marto 1973) estis aŭstra ekonomikisto, verkisto kaj esperantisto aktiva ĉefe en la SAT-movado.

Otto Maschl
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Marksismo tute ne estas dogmo; ĝi estas esplora metodo. Vidante ke la kondiĉoj de nia tempo diferencas konsiderinde de tiuj, kiujn studis Marx, kiaj estas la novaj problemoj, kiujn nuntempa marksismo devas solvi? Ili certe ne povas esti solvitaj forpuŝante kelkajn citaĵojn parkere lernitajn. »
— Otto Maschl