i   Bonvenon al la Vikicitaro en Esperanto, RG72!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikicitaro ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Dobromila 12:36, 4. Mar 2009 (UTC)

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Grava (kvankam malgranda) parto de Vikicitaro estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, citaĵ-blokojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni suferas pro ilia nealta kvalito, eĉ manko. (kvankam ja, en Vikicitaro ne estas bezonataj aparte multaj ŝablonoj, sed eĉ nuntempaj nur iome uzas Vikidatumojn ks)

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikicitaro). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikicitaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:45, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Pri la verko Diplomatio (libro)‎ redakti

Mi rimarkis ke vi verkis artikolegon pri la libro Diplomatio (libro)‎ de Henry Kissinger‎, mi klopodos baldaŭ kontrollengi kaj ĝui ĝin. Mi ankaŭ vidis amasegon da aliaj pli malgrandaj kotribuojn! Dankon pro via daŭra kontribuado ĉe VikiCitaro kaj nia tuta vikimedio. 👍👍👍💚⭐️❤️ --  Radioamatoro (diskuto) 21:06, 28 okt. 2021 (UTC)Reply

Ne dankinde kara, ni faras komunan aferon. Tiu cxi libro estas grava kaj leginda, pri gxi ekzistas artikoloj en la angla kaj aliaj vikipedioj. Poiomete mi lokos ties enhavon en respektivaj pagxoj. RG72 (diskuto) 10:24, 29 okt. 2021 (UTC)Reply

Progres bar redakti

Saluton Stano, laŭ via peto jen la progresbar (mi ne certas kiel diri en Esperanto) pri kreitaj artikoloj laŭ la vikimedia venonta kilimetroŝtono 10 000 artikoloj (vidu en la ĉefpaĝo). Ĝi estas pliboniginda eble nur inter 5000 kaj 10000, sed rapide jen kion mi povis programi. Dankon pro la atento 👍👍👍   Radioamatoro (diskuto) 04:24, 1 dec. 2022 (UTC)Reply

Saluton kara! Dankon, bonege. Mi nun aldonas pliajn citaĵojn, kreante poiomete mankantajn artikolojn. La unua laboro progresas pli rapide ol la dua, do mi petas vin ĝis la fino de ambaŭ ne forigi vikiigon de la titoloj de respektivaj verkoj — ekzemple La anatomio de homa detruemo el la samnoma artikolo. Eble tio estos troa poste, sed nun mi uzas artikolojn pri la verkoj kiel bazon por preni kaj klasifiki citaĵojn el ili laŭ laŭtemaj artikoloj. Do se forigi vikiigon el la baza artikolo, ĝi malaperos ankaŭ el ĉiuj artikoloj kiel mi metos prenitajn de tie citaĵojn kaj tiam ne blos laŭ rekta blua ligilo transiri de citaĵo el La anatomio de homa detruemo en artikolo Detruemo al ĉiuj citaĵoj el tiu ĉi verko. RG72 (diskuto) 17:14, 4 dec. 2022 (UTC)Reply