Persekutado estas ago de tiu, kiu persekutas, do kursekvas por atingi aŭ malamike trakti, konstante turmentadas per severaj, maljustaj aŭ kruelaj malbonfaroj aŭ leĝoj, vokas kiel akuziton antaŭ tribunalon.
« La persekutanta amaso estiĝas vide al rapide atingebla celo. Celo estas la murdo kaj estas konate kiu estos murdita. La viktimo estas konata, klare difinita, proksima. La amaso sin ĵetas kontraŭ ĝi kun tia decidemo, ke delogi ĝin ne eblas. Por ke estiĝu la persekutanta amaso sufiĉas laŭte deklari, ke tiu ĉi devas morti. »
« Grava kaŭzo de rapida kresko de la persekutanta amaso estas sekureco de la entrepreno. Ĝi estas sekura, ĉar flanke de la amaso troviĝas la dominado. La viktimo forkuras aŭ estas ligita, ĝi ne povas eĉ defendi sin, en sendefendeco ĝi estas nome la viktimo, destinita por ofero. Pro ĝia morto respondecos neniu. Libera murdo estas kvazaŭ rekompenco pro ĉiuj tiuj murdoj, je kiuj la homo devis rezigni pro la timo de puno. Al la tento de sekura, permesita aŭ eĉ rekomendita, kundividita kun aliaj murdo, plejparto de la homoj ne povas rezisti. Gravas ankaŭ ke minaco de la morto, konstante pendanta super la homo, kvankam ne konsciata senĉese, naskas bezonon transigi la morton al alia. Tiun bezonon kontentigas la persekutanta amaso. »
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikajekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalajpartioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeranmalamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
« Multo el tio, kion oni povas observi sur surfaco de la revoluciajeventoj, prezentiĝas forme de la persekutanta amaso. Oni kaptas apartajn homojn kaj kaptinte subigas al la kolektivamortigo forme de juĝo aŭ tute sen ajna juĝo. Sed tio ne signifas, ke en tio konsistas la revolucio. Ĝi estas farata de ne persekutantaj amasoj, rapide atingantaj sian naturan celon. La transformiĝo, unufoje komenciĝinte, iras profunden. Ĉiu penas atingi tian staton, ke liberiĝi je la sidantaj en li pikiloj, kaj en ĉiu estas multege da ili. La amaso de la transformiĝo estas procezo, kaptanta la tutan socion, kaj eĉ se komence ĝi havas momentan sukceson, al la fino ĝi iras malrapide kaj malfacile. »
« Al ĉiuj kiuj aliĝas al priplorado okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta grego, transformiĝinte je la pripolorantan gregon, seniĝas je la peko. La homoj ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras karnon de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per turmentado de malfortaj estaĵoj. En iliaj okuloj speguliĝas paliĝantaj okuloj de la viktimo kaj ĝia lasta krio, kiun ili ĝuis, neforigeble gravuriĝas en iliaj animoj. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn korpojn, ili nutras mallumon ene de si. Tamen la timo kaj la kulpo kreskas nedetenble kaj ili mem ne konscinate tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia tempo, kiom ajn ili faru malbonon — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu suferas. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi liberigas ilin de la kulpo pri la morto de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la venĝon. Do la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. »