Fatala virino
|
---|
|
Aliaj projektoj
|
Fatala virino en Vikipedio
|
Fatala virino estas ĉu persono aŭ rolulo de mistera kaj sorĉa virino kies ĉarmoj implikas ŝiajn amantojn, ofte gvidante ilin en danĝerajn, kaj eĉ mortigajn situaciojn.
|
 | « …kiom efektive naivaj kaj simplaj estis la dudekaj jaroj. Tiu epoko de fatalaj virinoj, ŝejĥoj kaj trogloditoj estis brua infanejo kompare al nia mondo… » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
 | « La tajpilo kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun teknologia senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la usona junulino je la fatala vampvirino. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|