La agonio de povo (france: Power Inferno) estas la verko de francafilozofoJean Baudrillard, eldonita en 2002 kaj dediĉita al politiko kaj potenco kiel malaperantaj fenomenoj.
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publikasekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco. »
« La frato-ĝemelo de kompato (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj[1]) estas orgojlo. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la viktimoj. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton. »
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralajvaloroj kaj teknikapovo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. »
« [pri la teroristoj] Ni ankaŭ ne kapablas eĉ por minuto imagi, ke tiuj ĉi “fanatikuloj” povas okupiĝi pri siaj aferoj tute propravole kaj “libere”, sen esti blindigitaj, freneziĝintaj aŭ manipulataj. »
« Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). »
« Cetere ĉiuj strategioj de publikasekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
« Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. »
« La homa iĝas la sola deira punkto kaj la homaro, imanenta al si mem, okupas vakan lokon de la mortinta Dio — ekde nun la homa regas nedivideble, sed ĝi ne plu havas finan sencon. »
« Kio povas malhelpi la tutmondan sistemon? Certe ne la kontraŭtutmondiĝa movado, kies sola celo estas bremsi malreguligadon. Ĝia politika influo povas esti sentebla, sed la simbola — mizera. »
« Kio povas malhelpi la sistemon, tio estas ne pozitivaj alternativoj, sed neordinaraĵoj… kiel lingvo, arto, korpeco, kulturo. Sed ekzistas ankaŭ tiuj kruelaj — la terorismo estas unu el ili. »
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »