Ekstera politiko de Rusio

Ekstera politiko de Rusio estas aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de Rusio pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.

Ekstera politiko de Rusio
Ekstera politiko de Rusio
Ekstera politiko de Rusio
Aliaj projektoj
Ekstera politiko de Rusio en Vikipedio
Ekstera politiko de Rusio en Komuneja kategorio
Ekstera politiko de Rusio en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti

Samuel P. Huntington

redakti
 
« …en la eksa Sovetunio ortodoksaj Belorusio, Moldavio kaj Ukrainio tendencas proksimiĝi al Rusio… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Rusio kiel kerno (ekvivalento de Francio kaj Germanio) estas proksime ligita al interna cirklo, en kiu troviĝas du plejparte slavaj ortodoksaj respublikojBelorusio kaj Moldavio — kaj ankaŭ Kazaĥio, en kies loĝantaro 40% konsistigas rusoj, kaj Armenio, kiu historie estis fidela aliancano de Rusio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1995 Belorusio estis en ĉio krom sia nomo parto de Rusio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [ Okcidento devas] agnoski Rusion kiel akso-ŝtaton de la ortodoksa civilizacio kaj grandan regionan potencon, kiu havas laŭleĝajn interesojn en la sfero de garantiado de sekureco de siaj sudaj limoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger

redakti
 
« Dum sia tuta historio kun ties apogeoj kaj faloj Rusio estis realiganta insistan, paciencan kaj lertan diplomation: kun Prusio kaj Aŭstrio kontraŭ fantomo de la franca dominado; kun Francio kontraŭ la imperia Germanio; kun Anglio, Francio kaj la Hitlera Germanio por eviti izoladon; kun Usono kaj Britio por eviti katastrofon dum la Dua mondmilito kaj dum la Malvarma milito, provante disigi Eŭropon disde Usono per kombinado de nuklea ĉantaĝo kaj subtenado de movadoj, kiuj prezentadis Usonon kiel la plej grandan minacon al la nuklea mondo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri la 1990-aj jaroj] Rusion oni traktis ne kiel seriozan potencon, sed kiel objekton de indulgemaj esploroj rilate la staton de ĝiaj internaj reformoj. La okcidentaj gvidantoj, agante tiel kvazaŭ ili mem estas parto de la rusia interna politiko, dum la regado de Boris Jelcin verŝis sur lin laŭdajn panegirojn pro lia fideleco al la reformoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Putin eliris la mondon de sekretaj servoj. Avancado en tiu ĉi ombra mondo supozigas fortan fidelecon al la laboro por la bono de la lando kaj ĉeeston de malvarma analiza kapablo. Tio kondukas al la ekstera politiko simila al tiu, kiun dum jarcentoj realigis carismo, al kreskigo de popola subteno de misiisma rolo de Rusio kaj strebo domini super la najbaroj, se ili ne povas esti konkeritaj. Rilate la aliajn potencojn, estiĝas kombino de premado kaj stimulado, kies proporcio atingeblas helpe de skrupule ellaboritaj, paciencaj kaj singardaj manipuladoj je la sistemo de povekvilibro»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri nafto- kaj gasduktoj de Rusio al Eŭropo] Sed se haltigi la dukton, sekvoj en la Okcidento venos tuj dum financaj sekvoj en Rusio senteblos post tri, kvar aŭ kvin jaroj, kio donas al rusoj mallongdaŭran avantaĝon je aplikado de la premo… Jen kial la Okcidento devas insisti pri aliro al la fontoj: aĉeti naftominejojn, investi je egalaj kondiĉoj — kion ĝi en Rusio ne ricevas — kaj eĉ ricevi rajton de pomalgranda vendado de naftoproduktoj kiel tion ricevis Lukoil. Ĉi tie post angulo troviĝas benzinstacio de Lukoil — benzinstacioj de Texaco en Rusio ne ekzistas. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti