Rilatoj de Germanio kaj Rusio

Rilatoj de Germanio kaj Rusio ampleksas ĉiujn rilatojn inter Germanio kaj Rusio.

Rilatoj de Germanio kaj Rusio
Rilatoj de Germanio kaj Rusio
Rilatoj de Germanio kaj Rusio
Aliaj projektoj
Rilatoj de Germanio kaj Rusio en Vikipedio
Rilatoj de Germanio kaj Rusio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germana-rusia komploto aŭ de franca-rusia unio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [...] la unuiĝo de Germanio ankaŭ draste ŝanĝis karakteron de la eŭropa politiko. Ĝi iĝis geopolitika malvenko samtempe de Rusio kaj Francio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [...] Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger redakti

 
« Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon [...] Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri konduto de Germanio rilate la Rusian imperion komence de la 20-a jarcento] Humiligi grandan landon, ĉe tio ne malfortiginte ĝin, ĉiam danĝera ludo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la komenco de la 20-a jarcento] Inter Germanio kaj Rusio okazis neniuj grandaj konfliktoj; konfrontiĝo inter ili okazadis kvazaŭ per perantoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua mondmilito] Ekzistis eĉ ne unu konkreta akuzo fare de Rusio kontraŭ Germanio aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka milito, jam sen paroli pri la milito totala. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Al interesoj de neniu el la landoj konvenas ke Germanio kaj Rusio kroĉiĝu unu al la alia kiel la ĉefa partnero aŭ la ĉefa malamiko. Se ili tro interproksimiĝos, tio estigos timon de ilia kunregado; se ili kverelos, tio implikos Eŭropon en akriĝantajn krizojn»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kun kresko de relativa rolo kaj povo de Germanio kaj restariĝo de Rusio, renaskiĝos la tento de la rusio-germana interproksimiĝo, bazita sur la Bismarck-tradicio ke ambaŭ landoj prosperis kiam ili estis proksimaj kaj spertis malfacilaĵojn kiam ili konfliktis»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Multaj en Germanio ligas la naciajn katastrofojn kun forgeso de la ordono de Bismarck ĉiam subteni diplomatiajn alternativojn por Rusio; Francio memoras ke en la du militoj ĝis savis la unio kun Rusio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti