Tutmondiĝo

procezo, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo efikas apartajn landojn
(Alidirektita el Tutmondigo)

Tutmondiĝo estas la ekonomia kaj socia doktrino, kiu disvastiĝis en la 1990-aj jaroj kaj celis antaŭenigi la malfermon de landlimoj por ideoj, varoj kaj personoj.

Tutmondiĝo
Tutmondiĝo
Tutmondiĝo
Aliaj projektoj
Tutmondiĝo en Vikipedio
Tutmondiĝo en Komuneja kategorio
Tutmondiĝo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Tutmondiĝo supozigis usonan gvidantecon, do Usono promociis ĝin ne insiste. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Atentante komence nur ekonomian perspektivon, adeptoj de tutmondiĝo baldaŭ komprenis ke ĝia allogeco povas esti grave fortigita danke al politika komponanto kaj tiam estis prezentita opinio, ke tutmondiĝo nepre kaŭzos fortigon de demokratio. Kaj tiu logika argumento iĝis speciale utila, kiam kritikantoj de la doktrino asertis ke ĝi servas kiel rimedo de pravigo de maksimumigo de profito kaj kiel ilo de investa politiko rilate ekonomie sukcesajn landojn kun despotismaj reĝimoj. Sanga buĉado sur placo Tian An Men en 1989 estigis fortan kritikon fare de homrajtaj defendantoj, deklarintaj ke entuziastoj de tutmondiĝo estas indiferentaj al homaj rajtoj»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Malsame ol ekonomia determinismo, adorata de adeptoj de tutmondiĝo (siaspecaj marksistoj), adeptoj de novkonservativismo estis pli militemaj (do leninistoj). »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Interna renovigado iĝis la ĉefa tasko de Bill Clinton dum lia unua prezidenta oficperiodo. Sed ĉar ne eblis ignori eksterajn problemojn, Clinton akcentis tutmondiĝon, kreinte komfortan formulon, unuigintan internajn kaj eksterajn aferojn kadre de interligita tasko, kaj tio iumaniere liberigis lin de bezono efektivigi klare vortumitan, strikte difinitan eksterpolitikan strategion. Do tutmondiĝo iĝis la temo, kiun Clinton edifadis kun apostola konvinkiteco same hejme kaj eksterlande. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Jean Baudrillard redakti

 
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
 
« Kio povas malhelpi la tutmondan sistemon? Certe ne la kontraŭtutmondiĝa movado, kies sola celo estas bremsi malreguligadon. Ĝia politika influo povas esti sentebla, sed la simbola — mizera. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Apenaŭ temas pri resurekto de la antikva islamo. La nuna islamo ankaŭ estas produkto de tutmondiĝo kaj epoko de la moderno. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002]
 
« Laŭ mia opinio, tutmondiĝo kondukas la mondon al ĉiam pli granda diskriminacio… Alivorte, tutmondiĝo estas foriro de demokratio kaj malegaleco plu kreskos kun akriĝo de demografiaj problemoj. »
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[2] [2002]

Henry Kissinger redakti

 
« ...la tutmondiĝo portas riskon de tio, ke la evoluontaj landoj komencos evoluigi dunivelan ekonomion. Eble 20% de ilia ekonomio iĝos parto de la internacia sistemo kaj tio estos plej ofte elementoj de grandaj plurnaciaj kompanioj. La aliaj — kaj verŝajne plejparto de la loĝantaro — restos for de la procezo, ne ricevinte aliron al la enspezoj, laboro kaj eblecoj, kiujn donas la tutmondiĝo. Tia ambigueco kaŭzas malkontenton, negativan rilaton al Usono kaj sociajn tumultojn, speciale se kaze de ekonomia recesio la usona ekonomio falas pli ol oni prognozis. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« La mondgvidantoj — speciale en la industrie evoluintaj demokratioj — ne povas ignori la fakton ke abismo inter tiuj, kiuj profitas la tutmondiĝon kaj la resto de la mondo kreskas, same ene de la socioj kaj inter ili. La tutmondiĝo iĝis sinonimo de la kresko; la kresko bezonas la kapitalojn; kaj la kapitalo serĉas laŭeble plej altan profiton ĉe minimumaj riskoj, fluante tien kie haveblas la plej bona rilatumo de risko kaj profito. En realo tio signifas ke en tiu aŭ alia formo Usono kaj aliaj avangardaj industriaj landoj absorbos plej grandan procenton de la alirebla investa kapitalo en la mondo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« La maniero rezisti al la tutmondigo, tio ne estas nei la tutmondecon, sed kompreni ke ĝi estas la fina sumo de ĉiuj eblaj apartaĵoj, kutimiĝi al la ideo ke, tiom longe kiom mankas unu apartaĵo, la tutmondiĝo ne estas por ni, kio ĝi devus esti. »
— Édouard Glissant

Referencoj

  1. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).
  2. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).