« Neniam la homo havis tiom multe kiom hodiaŭ, neniam, neniam tiom da scioj. [...] Vi estas kun la plimulto aŭ vi estas kun la malplimulto, ne ekzistas meza punkto. [...] Estas unu afero pli grava ol justeco. Oni volis formi iuj el ni en mondo, kiu estis valo de larmoj, por iri al paradizo. Mi ne prenas tion. Paradizo estas ĉi tio, aŭ kondamno estas ĉi tio. Kaj estas ĉi tiun vivon, kiun oni devas batali, por ke homoj vivu pli bone. Kaj ĝi ne havas mezpunkton. [...] Kio havas sencon estas pensi, ĉar estas multaj junuloj. Se vi estas juna, vi devas scii ĉi tion: la vivo eskapas de vi kaj foriras minuton post minuto kaj vi ne povas iri al la vendejo por aĉeti vivon. Do luktu por vivi ĝin, por doni enhavon al la vivo. La diferenco de homa vivo al aliaj formoj de vivo estas ke vi povas certagrade orienti vian vivon. Vi povas relative, esti la aŭtoro de la vojo en via propra vivo. Vi ne similas al legomo, kiu vivas ĉar vi naskiĝis. Post naskiĝo vi povas doni al ĝi enhavon aŭ ne. [...] Sed se vi havis revon kaj vi batalis por espero kaj vi provis transdoni al tiuj, kiuj restas, eble malgranda spiro restos ruliĝanta sur la montetoj, en la maroj, pala memoro, kiu valoras pli ol monumento, ol libro, ol himno, ol poezio... La homa espero realiĝas en la novaj generacioj. Karaj... Nenio valoras pli ol la vivo. Batalu por feliĉo. Kaj feliĉo estas doni enhavon kaj direkton al la vivo. Kaj ne permesi ke oni ŝtelu ĝin al vi. Ne ekzistas recepto por tio, ĝi estas ĉi tie, en la konscienco... se vi uzas la mirindan ŝancon naskiĝi, preskaŭ mirakla. Krome, dua konsilo al junuloj: la neeblaĵoj kostas iomete pli kaj venkitaj estas nur tiuj, kiuj mallevas la brakojn kaj kapitulacas. La vivo povas doni al vi mil stumblojn en ĉiuj kampoj, amo, laboro, en la aventuro de tio, kion vi pensas, en la revoj, kiujn vi intencas atingi; sed mil fojojn vi havas la forton releviĝi kaj rekomenci, ĉar tio, kio gravas estas la vojo. Ne estas celo, ne estas triumfa arko, ne estas paradizo, kiu bonvenigas nin, ne estas odaliskoj, kiuj akceptos vin, ĉar vi mortis en milito, ne, vi restis kaj fino. Ne, ĝi estas io alia, ĝi estas la beleco vivi plene, voli vivon en iu ajn cirkonstanco, batali por ĝi kaj provi transdoni ĝin. Ĉar la vivo estas ne nur ricevi, ĝi estas antaŭ ĉio doni ion el tio, kion ni havas, kiom ajn fuŝita vi estas, vi ĉiam havas ion por doni al aliaj. » | | « Nunca el hombre tuvo tanto como hoy, nunca, nunca tanto conocimiento. […] Estás con la mayoría o estás con la minoría, no hay término medio. […] Hay una cosa más importante que la justicia. A algunos de nosotros nos quisieron formar en un mundo que era un valle de lágrimas, para ir a un paraíso. No te la llevo. El paraíso es éste, o la condena es éste. Y es esta vida la que hay que pelear, para que la gente viva mejor. Y no tiene término medio. […] Lo que tiene sentido es pensar, porque hay mucha gente joven. Si sos joven tienes que saber esto: la vida se te escapa y se te va minuto a minuto, y no puedes ir al supermercado y comprar vida. Entonces, lucha por vivirla, por darle contenido a la vida. La diferencia de la vida humana a las otras formas de vida es que tú le puedes dar, hasta cierto punto, una orientación a tu vida. Tú puedes, en términos relativos, ser autor del camino de tu propia vida. No eres como un vegetal que vive porque naciste. Después de haber nacido puedes darle un contenido o no. […] Pero si tuviste un sueño, y peleaste por una esperanza, e intentaste transmitirle a los quedan, tal vez, quede un pequeño aliento rodando en las colinas, en los mares, un pálido recuerdo que vale más que un monumento, que un libro, que un himno, que una poesía… La esperanza humana que se va realizando en las nuevas generaciones. Compañeros… Nada vale más que la vida. Luchen por la felicidad. Y la felicidad es darle contenido a la vida, y rumbo a la vida. Y no dejar que te la roben. Para eso no hay receta, está acá, en la conciencia… si usás la maravillosa oportunidad de haber nacido, casi milagrosa. Por lo demás, un segundo consejo a los jóvenes: lo imposible cuesta un poco más, y derrotados son solo aquellos que bajan los brazos y se entregan. La vida te puede dar mil tropezones en todos los órdenes, el amor, en el trabajo, en la aventura de lo que estás pensando, en los sueños que pensás concretar; pero una y mil veces estás hecho con fuerza para volverte a levantar y volver a empezar, porque lo importante es el camino. No hay una meta, no hay un arco de triunfo, no hay un paraíso que nos recibe, no hay odaliscas que te van a recibir porque morirse en la guerra, no, la quedaste y punto. No, lo que hay es otra cosa, es la hermosura de vivir al tope, de querer la vida en cualquier circunstancia, de luchar por ela e intentar transmitirla. Porque la vida no es solo recibir, es antes que nada, dar algo de lo que tenemos, por jodido que estés, siempre tenés algo para darle a los demás. » |