Ŝijaismo: Malsamoj inter versioj

branĉo de islamo, populara en Irano, Irako, Azerbajĝano, Barejno, Libano, kaj aliaj landoj, laŭ kiu Mohamedo elektis Alion kiel sia sukcedonta gvidanto (imamo)
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Temo | nomo = Ŝijaismo | koloro = | dosiero = Investiture of Ali Edinburgh codex.jpg | vikipedio = Ŝijaismo | komunejo = | komunejokat =..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:42, 6 aŭg. 2020

Ŝijaismo estas formo de islamo, reganta ĉefe en aziaj landoj, kiu rifuzas la sunaon kaj agnoskas kiel legitiman posteulon de Mahometo nur la duan kalifon Ali (ŝi’at ‘Ali = aniĝi al Ali).

Ŝijaismo
Ŝijaismo
Ŝijaismo
Aliaj projektoj
Ŝijaismo en Vikipedio
Ŝijaismo en Komuneja kategorio
Ŝijaismo en Vikivortaro
Ŝijaismo en Vikinovaĵoj
Citaĵo
« En interparolo kun pia ŝijaisto pri lia religio, fojfoje li rememoros la pasintan tempon kaj kun larmoj en la okuloj rakontos detale la masakron apud Karbalo, kiam oni senkapigis Husejnon. Tiu skeptika, ironia eŭropano pensos — ho, Dio, kiun signifon tio havas nun! Kaj se li aŭdigos ĉi penson, li vekos koleregon kaj malamon ĉe la ŝijaisto. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« La sorto de la ŝijaistoj ĉiurilate estas tragika, kaj la sento pri la tragikeco, historia maljusteco kaj senĉesa malfeliĉo profunde enradikiĝis en la konscion de ĉiu ŝijaisto. En la mondo vivas popoloj, kiuj de jarcentoj sukcesas pri nenio, ĉio estis fuŝita, eĉ se brilas radio de espero, ĝi estingiĝos tuj, ventoj ĉiam kontraŭblovas — mallonge dirite — ĉi tiuj popoloj ŝajnas markitaj de fato. Ĝuste tiel okazas pri la ŝijaistoj. Eble pro tio ili impresas nin kiel homoj tre seriozaj, malcedemaj, fervore defendantaj la propran opinion kaj severe, eĉ minace obeemaj al siaj principoj, kaj ankaŭ malgajaj (kompreneble tio estas nur la impreso). »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho