Amuzo

(Alidirektita el Distraĵo)

Amuzo estas la uzado de tempo por refreŝigo de la propraj korpo aŭ menso.

Amuzo
Amuzo
Amuzo
Aliaj projektoj
Amuzo en Vikipedio
Amuzo en Komuneja kategorio
Amuzo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« De tie al ĉi tie, de ĉi tie al tie, amuzaj aferoj estas ĉie. » « (angle) From there to here, from here to there, funny things are everywhere. »
— Theodor Seuss Geisel
 
« Dio skribas multe da komedio, Donna; la problemo estas, ke li estas blokita kun tiom da malbonaj aktoroj, kiuj ne scias kiel ludi "amuze". » « (angle) God writes a lot of comedy, Donna; the trouble is, he's stuck with so many bad actors who don't know how to play "funny". »
— Garrison Keillor
 
« Estas la demandoj, kiujn ni faras, la vojaĝo, kiun ni faras por atingi kien ni iras, tio pli gravas ol la efektiva respondo. Estas bone havi misterojn. Ĝi memorigas nin, ke estas pli en la mondo ol nur fari kaj amuzi. » « (angle) It's the questions we ask, the journey we take to get to where we are going that is more important than the actual answer. It's good to have mysteries. It reminds us that there's more to the world than just making do and having a bit of fun. »
— Charles de Lint
 
« Komikulo faras amuzajn aferojn. Bona komikulo faras aferojn amuzaj. » « (angle) A comedian does funny things. A good comedian does things funny. »
— Buster Keaton

Erich Fromm

redakti
 
« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laboras aŭ distriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomia mekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Agrabla tempopasigado de la superaj sociaj tavoloj estas ekzemplo de distroj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne kapablas ilin pagi, kvankam serioze esperas je feliĉa ŝanco. Sekve de tio la tempopasigado de la malsupraj sociaj tavoloj ĉiam pli iĝas ĉipa imitado de tio, kion oni faras en la superaj tavoloj, diferenciĝante je prezo, sed ne tiom je kvalito. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Marshall McLuhan

redakti
 
« Terapio, ĉu fizika aŭ sociala estas kontraŭincitilo, helpanta konservi ekvilibron de fizikaj organoj, kiu protektas la centran nervan sistemon. Se ĝuo servas kiel kontraŭincitilo (ekzemple sporto, amuziĝo aŭ alkoholo), do komforto estas ekskludo de incitiloj. Ĝuo kaj komforto estas efektive strategioj de subtenado de ekvilibro en la centra nerva sistemo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltan ĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis al homoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiam industrio de amuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutima urba frenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ĉeeste de filmofoto skriba homo ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita libro en la 16-a jarcento la filozofoj-skolastoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Necesas agnoski, ke foriro-al-laborejo kaj reveno-de-laborejo preskaŭ certe komplete perdos sian nunan karakteron. Tiusence la aŭto kiel veturilo sekvos la vojon de la ĉevalo. La ĉevalo perdis sian rolon en transportado, sed memfide revenis al la amuzado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ

redakti