« Por povi vivi harmonie oni devas klopodi vidi la mondon kiel ĝi reale estas kaj ne kiel ĝi ŝajnas esti. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p7
« Vi klopodu esti vi mem, t.e. havi proprajn pensojn kaj ne tiujn pensojn, kiuj aliaj deziras, ke vi havu. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.13
« ...sed ĉiam via sinteno al la ĉirkaŭaĵo devas esti de kompreno, pardono kaj amo, ĉar malamon naskas nur malamon. Krome, kiam vi malamas, la unua, kiu sentas tiun malamon estas vi mem, ĉar ĉi tiu sento maldolĉigas vian koron, t.e. vian vivon. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.17
« Akcepti kuraĝe la neŝanĝendajn cirkonstancojn de nia vivo estas maniero fari ilin malpli pezaj; ne ekzistas alia elirejo. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.18
« Oni diras pri pesimistoj, ke ili vidas, ke glaso estas neniam duonplena, sed ĉiam duon malplena... »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.23
« Por eliri el la malfacilaĵoj en kiuj vi troviĝas, mi invitas vin ŝanĝi. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.25
« ..., kio gravas? Estu vi feliĉa kaj ne laboru por ke la aliaj kredu, ke vi estas deliĉa. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.25
« Se vi mortigas viron, juĝisto kondamnos vin. Sed se viro, dum milito, mortigas multajn virojn li estas rekompencata kaj laŭdata. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.35
« Ni devas lerni aŭdi al tiuj, kiujn ni amas... Nur intelekte ne estas eble tutkomplete kompreni aferon. Oni devas senti ankaŭ per la koro. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.35
« Kial filozofio ne estas por la amaso? Ĉar la amaso moviĝas mekanike, ŝafe. La amso sekvas blinde la antaŭirantojn, la trairitan vojon de la antaŭularo, tute ne pensante. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.37
« La plej multo el la homoj agas mekanike; ili ne havas propran pensojn. Ili pensas laŭ ili estis instruitaj pensi. Tial tiuj homoj, malgraŭ ke ili vivas estas jam mortintoj por ĉio, kio transcendas ĉi tiun fizikan mondon. Tial la esprimo: "Laŭ la mortintoj enterigi la mortintojn" (Sankta Luko: 10,60). »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.42
« Tio, kio estas nomata feliĉo, tiu sento de harmonio estas io interna, kiu naskas el la koro de la homo kaj ne en la eksteraĵoj. Aĵoj estas necesaj. Ni bezonas posedi aĵojn. Sed nur aĵojn ne sufiĉas. Homo bezonas idealojn, tio, kio ne estas tuŝebla nek perceptebla, sed vivigas la koron de la homo. Homo sen idealoj estas nura peco el karno. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.44-45
« Akcepti la neŝanĝendaĵojn de nia vivo estas la sola maniero malpezigi la ŝaraĝon kaj memsekve, ĝui kun plia sato tiujn plezurojn, kiujn ni povas havi. »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.47
« Ne serĉu la feliĉon en la estonto; feliĉo ĉiam troviĝas en la estanto. Kiu konas, kio okazos morgaŭ? »
— Anastasio López Luna, En serĉo de feliĉo p.53
« Ni devas klopodi esti feliĉaj kaj ne ŝajni feliĉaj. Ni devas labori por esti feliĉaj, ne por ke la proksimulo kredu, ke ni estas feliĉaj. »
« Ankaŭ nia pranepoj priridos nin, kiam ili lernos ke ĝis la lasta kvinono de la 20-a jarcento post kristo unu sola homo povis heredi kaj mastri entreprenojn kie laboris milojn da homoj; ke apud kelkiuj ŝarĝitaj de oro mortis pro malsato aliuj; ke unuj posedis multajn domojn kaj aliaj devis dormi sub la nuboj, k.m.a. Mi kredas aŭskulti la ridojn de niaj pranepoj... Bedaŭrinde, la plejmulto el la homoj ne konscias pri la absurda mondo en kiu ni moviĝas. »
« Gramatikisto: Ulo, kiu malsimpligas la simplan Esperanton. Konsideru, ke la 16 reguletoj, kiujn oni povas kopii sur nur unu paĝo, transformiĝis en mamutan gramatikan libron kun pli ol 600 paĝoj. Bonŝance, ĉiuj aĉetintoj de tiu gramatikego neniam finlegis ĝin. »
— Anastasio López Luna, Pensiga kvodlibreto p.21
« Merkuro (aŭ Hermeso), kiu estas mesaĝisto de la dioj, li ankaŭ estas dio de la komercistoj kaj ŝtelistoj. Kiel vi vidas, do, helenoj asociis komercon al ŝtelado. »
— Anastasio López Luna, Pensiga kvodlibreto p.27
« La krokodilo, kiu en la akvo venkas taŭron, surtere estas venkita de hundo. »
— Anastasio López Luna, Pensiga kvodlibreto p.40
« Ni progresismaterie, sed spirite ni malprogresis. Ni ĉiuj posedas aĵojn kaj ilojn, sed nia koro kaj menso estas malplenaj. Kino, radio, televido, gazetaro, propagando diras la ni, kion ni devas manĝi, vesti; kiel kaj kie libertempi, kion pensi; kiel ni devas amori; kiujn drogojn estas la plej bonaj por niaj korpaj doloroj k.c. Ni ĉesis esti homoj: ni estas robotoj. »
« La mondo estas plena de mensogoj, kiujn ni kredas veroj; kaj kelkfoje ni eĉ batalas arde por defendi tiujn mensogojn. »
— Anastasio López Luna p.6, En orda malordo
« Filozofi: "saĝe kaj trankvile vivi tolerante kun pacienco la malfeliĉaĵojn. »
— Anastasio López Luna, En orda malordo p.7
« Mi devas konsideri ke la kulturo kaj intelektaj kapabloj de la plejmultego de la homaro estas malalta. Tial okazas en la mondo tiom da absurdaĵoj. Tial gazetaro povas mensogi. Tial politikistoj povas agi kiel ili agas. Tial religiuloj povas aplombe prediki malraciaĵojn. Tial sportaĵoj troviĝas je la pito de ĉiaj sciigoj. »
— Anastasio López Luna, En orda malordo p.33
« Posedi monon ne garantisas feliĉon kaj ne posedi monon ankaŭ ne donas feliĉon. La sekreto kuŝas en la maniero kiel ni uzas tiun monon kaj en kiu(j) akompanas nin. »
— Anastasio López Luna, En orda malordo p.65
« Sekso. Akuŝi. Homo. Manĝi. Trinki. Labori, Dolori, Perfidi, Venĝi. Milito. Mono. Morto. Tombo. Religio.
Tiuj dekkvar vortoj supre skribitaj apartenas al la fundamento kaj ili solaj sufiĉas por ekspliki al ni vivon. »
« En la lasta sesono de la 20-a jarcento p.k. ni kultegas du ĉefajn diaĵojn: monon kaj sekson. La poŝon ne konas Dion. Interesoj, ne amo, movas la homojn. Amoro estas ĉie kaj ĉie ĝi komandas. »
— Anastasio López Luna, Kie la mondo finas p.3
« En la nuna tempo, kiam mi redaktas ĉi tiujn liniojn, homoj estas tiel malfeliĉaj kiel tiuj homoj, kiuj vivis antaŭ 70 aŭ 80 jaroj; sed la hodiaŭaj homoj havas avantaĝon, ke ili povas plori side sur komforta kanapo kaj viŝi siajn larmojn per naztuko el delikata ŝtofo. »