Seksumado

homa konduto pro seksa kaŭzo, inkluzive de koito
(Alidirektita el Seksa kuniĝo)

Seksumado estas plenum(ad)o de seksaj agoj.

Seksumado
Seksumado
Seksumado
Aliaj projektoj
Seksumado en Vikipedio
Seksumado en Komuneja kategorio
Seksumado en Vikivortaro
Seksumado en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Identigado en histerio plej ofte estas uzata por esprimi seksan komunecon. Histeriulo identigas sin en simptomoj de sia malsano plej ofte — se ne sole — kun persono, kun kiu li havas seksan rilaton aŭ kiu estis en tia rilato kun la sama persono kiel li. Por identigado en histeria fantazio kaj en sonĝo sufiĉas imago pri seksaj rilatoj, kiu tute ne devas esti reala. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« [...] neŭroza timo fontas en seksa vivo kaj laŭas al subpremita nekontentigita libido. Tiu ĉi aserto evidentiĝas prava en praktiko. El ĝi oni povas konkludi, ke la sonĝoj de timo estas sonĝoj kun seksa enhavo: libido en ili transformiĝas je timo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« [en sonĝo] Ŝtuparoj, supreniro laŭ ili kaj malsupreniro estas simbola bildigo de sekskuniĝo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Tio, ke sekskuniĝoj de plenkreskuloj kaŭzas timon ĉe infanoj rimarkintaj ilin, ni povas observi ĉie. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
 
« Seksa vivo de la kultura homo estas tamen forte kripligita kaj impresas kiel la same formortanta funkcio kiel niaj makzelojharoj sur la kapo. Ni rajtas diri ke okazis grava malfortiĝo de la signifo de la sekseco kiel fonto de feliĉo, kaj per tio de efektivigo de niaj vivoceloj. Foje eĉ aperas impreso, ke la afero konsistas ne nur en la premo de la kulturo, ke en la esenco mem de tiu ĉi funkcio estas io kreanta obstaklojn survoje al la plena kontentiĝo kaj puŝanta nin sur aliajn vojojn. Malfacilas diri, ĉu tio estas eraro»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Psikanaliza laboro instruis al ni ke por la tiel nomataj neŭrozuloj neeltenebla estas ĝuste la rezigno je la seksa vivo. Per siaj simptomoj ili anstataŭigas la kontentiĝon, sed per tio ili suferigas sin aŭ iĝas la fonto de suferoj de aliaj homoj, suferigante la ĉirkaŭulojn kaj la socion»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [...] la seksa vivo de la homoj — aŭ tio, kio laŭas al ĝi en pli posta tempo — montras periodon de frua disfloro, finiĝantan proksimume en la kvina vivojaro, kion sekvas la tiel nomata latenta periodo — ĝis la seksa maturiĝo, kiam okazas neniu plua evoluo de sekseco, eĉ pli, parte perdiĝas jamaj atingoj. Tiu teorio estas konfirmata de anatomia esploro de la kresko de internaj generiloj; de tio venas la supozo, ke la homo devenas de specio de animaloj, kiuj estis atingantaj seksan maturiĝon je la kvina vivojaro, pro kio ni eksupozas ke prokrasto kaj la dua komenco de la seksa vivo estas tre proksime ligitaj al la historio de la homa evoluo. La homo ŝajne estas la sola viva estaĵo kun tia latenta periodo kaj seksa prokrasto [...] Psikologie ne povas esti indiferenta ke la periodo de infana amnezio koincidas kun tiu ĉi frua epoko de la sekseco. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj autoroj redakti

 
« Seksumado estas talento kiun mi ne havas. » « El sexo es un talento y yo no lo tengo. »
— Gabriel García Márquez, Del Amor y otros Demonios Grupo Editorial Norma 1994, P.194
 
Civilizitaj homoj ne kapablas plene kontentigi la seksurĝon sen amo. Bertrand Russell, 1872-1970
 
« Civilizitaj homoj ne kapablas plene kontentigi la seksurĝon sen amo. » « Civilized people cannot fully satisfy their sexual instinct without love. »
— Bertrand Russell
 
« Ni ne diras al virinoj, 'ĉu vere vi triope seksumis kun du inoj kaj viro kaj vi iom manĝis ŝian piĉon? Vi devas esti lesbanino.' Sed ni diras al viroj, 'ĉu vere vi tuŝis kacon? Vi devas esti gejaĉo.'... Malgeja vira sekseco ĉiel temas pri la paranojo: ĉu mi estas ineca, ĉu mi estas geja? Do la viro, kiu permesas al si fari ion perceptata kiel ineca aŭ gejaĉa ne plu estas viro. » « We don't say to women, 'what do you mean you had a three way with two girls and a guy and you ate her pussy a little bit. You must be a lesbian.' But we say to guys, 'you mean you [touched a dick]. You must be a fag.'… Straight male sexuality is all about this paranoia about am I feminine or am I gay. So the man who allows himself to do something perceived as womanly or faggoty is not a man anymore. »
— Dan Savage, Intervjuo el 1998 fare de James Crotty de la gazeto Monk
 
« La pugo ne estas magia loko, kiun nur la gejoj rajtas viziti, kiel leda drinkejo aŭ la Muzeo de Liberace. » « The butt is not a magical place that only gay people can visit, like a leather bar or the Liberace Museum. »
— Dan Savage
 
« Malgraŭ tio, pri kio la Papo Benedikto volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega. » « Despite what Pope Benedict would have us believe, sex without love can be fucking amazing. »
— Dan Savage, Savage Love, The Stranger, la 2-an de februaro 2006
 
« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte de timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' » « During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
— Dan Savage
 
« Niaj unuaj lecionoj de disdonado komencis per la seksumado . Tiu mirakla kuracilo estas enhavita en nia propra korpo por servi kaj esti disdonita al la aliaj. Tiu kuracilo ne apartenas al ni sed al niaj amantoj ! »
— Terezinha Souza Ameno

Vidu ankaŭ redakti