Pitagoro

helena matematikisto kaj filozofo

Pitagoro (greke Πυθαγόρας) naskiĝis ĉ. la 570-an a.K. en Samoso kaj mortis post la 510-an a.K. en Basilikato. Li apartenas al la grupo de la grandaj filozofoj de la homaro, ne nur pro siaj filozofiaj ideoj, sed ankaŭ pro matematikaj kontribuaĵoj kaj pro sia mistika vivmaniero.

Pitagoro
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Helpu viajn kunhomojn levi sian ŝarĝon, sed ne konsideru vin devigita porti ĝin. »
 
« Per ordo kaj tempo, vi trovos la sekreton fari ĉion, kaj fari ĝin bone. »
 
« Eduku la infanojn kaj ne necesos puni la virojn. »
 
« Elektu virinon, pri kiu vi povas diri: mi povus elekti pli belan, sed ne pli bona»
 
« Amikeco estas harmonia egaleco. »
 
« Malestimu neniun; eĉ atomo havas ombron. »
 
« Purigu vian koron antaŭ ol permesi al amo ekloĝi en ĝi, ĉar la plej dolĉa mielo acidiĝas en malpura glaso. »
 
« Se vi suferas maljustaĵojn, konsolu vin, ĉar la vera malfeliĉo estas fari ilin. »
 
« Restu kontenta pri bonfarado, kaj lasu aliajn paroli pri vi laŭplaĉe. »
 
« Amikoj estas kiel kunuloj dum vojaĝo, kiuj devas helpi unu la alian persisti sur la vojo al pli feliĉa vivo. »
 
« Kolero komenciĝas per malsaĝeco, kaj finiĝas per pento»
 
« Al plej multaj viroj kaj virinoj, laŭ naskiĝo aŭ naturo, mankas la rimedoj por progresi je riĉeco kaj potenco, sed ĉiuj havas la kapablon progresi je scio»
 
« Malsaĝulo estas konata per sia parolado; kaj saĝulo per silento»
 
« Saĝo plene lernita, neniam estos forgesita. »
 
« Malbono detruas sin. »
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono