Empedoklo

helena filozofo
(Alidirektita el Empedocles)

Empedoklo estis greka filozofo, naskiĝis en -483(?) en Agrigento kaj mortis en -423(?). Empedoklo diris ke la mondon konstituas kvar elementoj: aero, akvo, tero, fajro. Li ankaŭ estis inter la unuaj, kiuj provis pruvi evoluon de ĉiuj estaĵoj el la praunuo, surbaze de agado de naturaj fortoj.

Empedoklo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La maro estas la ŝvito de la Tero» « γῆς ἱδρῶτα θάλασσαν. »
 
« Kio bezonatas [diri] indas diri dufoje. » « …καὶ δὶς γάρ, ὅ δεῖ, καλόν ἐστιν ἐνισπεῖν. »
 
« La vido de ambaŭ [okuloj] fariĝas unu» « μία γίγνεται ἀμφοτέρων ὄψ. »
 
« Ĉar jam, iam, mi estis knabo kaj knabino, arbedo, birdo kaj silenta fiŝo en la maro. » « ἤδη γάρ ποτ’ ἐγὼ γενόμην κοῦρός τε κόρη τε/θάμνος τ’ οἰωνός τε καὶ ἔξαλος ἔλλοπος ἰχθύς. »
Malnovaj grekaj filozofiaj skoloj
Antaŭsokrata AnaksagoroAnaksimandroDemokritoEmpedoclesHeraklitoProtagoro de AbderoPitagoroTaleso de Mileto
Sokrata AristoteloDiogeno la CinikaPlatonoSokrato
Helena Apolonio de TianoEpiktetoEpikuroLukrecioZenono el Kitiono