Zenono el Kitiono (naskiĝis en -334 - mortis en -262) estis greka filozofo el Kitiono en Kipro. Zenono estas la fondinto de Stoikismo, filozofio kiun li instruis en Ateno ekde ĉirkaŭ -300. Bazita sur la moralaj ideoj de la Cinikuloj, Stoikismo grande emfazis la bonon kaj mensan trankvilecon, kiuj leviĝus el vivo de solideco laŭ la reguloj de naturo.