« 123 Praktiku kaj pripensu tion kion mi ĉiam rekomendis: tio estas fundamenta por feliĉa vivo. Antaŭ ĉio, konsideru la dian esencon materio eterna kaj feliĉa, kiel korekte konsilas la nocio pri dieco kiu estas en ni kunnaskita. Ne atribuu al la dio ion kio estas diversa de ĉiam-vivanto aŭ kontraŭa al ĉio kio estas feliĉa, vidu en ĝi la eterna stato kunigita al la feliĉo.
La dioj ekzistas, tio evidentas al ĉiuj, sed ili ne estas kiel opinias la komunaj homoj, kiuj emas perfidi ĉiam la nocion kunnaskitan kiun ili havas pri ĝi.
Pro tio, ne estas malreligia tiu kiu rifuzas la popolan religion, sed tiu kiu atribuas la juĝojn de la popolo al la dioj. 124 Ĉar la juĝoj de la popolo ne estas pranocioj, sed trompemaj supozoj. El tio, oni atribuas al la dioj la plej grandaj damaĝoj kaj avantaĝoj. Ili, verdire, dediĉante sin al siaj propraj virtoj, akceptas siajn similajn, taksante fremda ĉion kio ne estas tia.
Alkutimiĝu pensi, ke la morto por ni estas nenio: ĉar ĉiu bona kaj ĉiu malbona afero kuŝas en la ebleco ĝin senti: sed la morto estas perdo de sento. Pro tio, la ĝusta kono laŭ kio la morto por ni estas nenio iĝas plaĉa la scio, ke la vivo estas mortala, ne ĉar tio plilongigas ĝin ĝis nedifinita tempo, sed ĉar tio ĝin liberigas el la deziro pri senmorteco. » |