Batalo

(Alidirektita el Batalado)

Batalo estas malamika interpuŝiĝo de du homgrupoj aŭ armeoj.

Batalo
Batalo
Batalo
Aliaj projektoj
Batalo en Vikipedio
Batalo en Komuneja kategorio
Batalo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Amo ne komencas kaj finas kiel ni pensas. Amo estas batalo, amo estas milito; amo estas plenkreskiĝo» « Love does not begin and end the way we seem to think it does. Love is a battle, love is a war; love is a growing up. »
— James Baldwin

Elias Canetti redakti

 
« Egalecon de la homoj antaŭ la morto oni ŝatas esprimi en la bildo de sekalo. Sed ĝi falas la tuta samtempe kaj pro tio memorigas tre konkretan morton — la morton en batalo, falĉantan tutan vicojn: la kampo kiel batalkampo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu. Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La vorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj nuntempaj amasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la Skota Altlando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« La batalo estas la vera milita agado, ĉio alia estas nur ĝiaj perantoj. »
— Carl von Clausewitz, Pri la milito

Vidu ankaŭ redakti