Lastaj vortoj

lastaj vortoj de homo antaŭ morto
Lastaj vortoj
Aliaj projektoj
Lastaj vortoj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ĉefe, kaj antaŭ ĉio, mi rekomendas mian animon al la Ĉiopova Estaĵo, kiu donis ĝin, kaj mian korpon mi transdonas al la polvo, fidante je la meritoj de Jesuo Kristo por la pardono de miaj pekoj. »
— Samuel Adams
 
« Vidu en kia paco povas morti kristano»
— Joseph Addison
 
« Vi estu bona. Ĝis morgaŭ. Mi amas vin. »
— Alex, afrika Griza Papago
 
« Fermu mian manon, kara amiko, mi mortas. »
— Vittorio Alfieri
 
« Fiku ĉiujn. »
— August Ames, kanada pornografia aktorino
 
« Mi petas ke vi atestu pri mi, ke mi renkontas mian sorton kiel kuraĝa viro. »
— majoro John André
 
« Oni sciu, ke samseksemuloj ne estas timemuloj. » « Laat het bekend zijn dat homoseksuelen geen lafaards zijn. »
— Willem Arondeus
 
« Ĉu mi mortas, aŭ ĉu tio estas mia naskiĝtago» « Am I dying, or is this my birthday? »
— Lady Nancy Astor
 
« Mi volas nenion krom morto» « I want nothing but death. »
— Jane Austen, responde al ŝia fratino Kasandra, kiu demandis, ĉu ŝi volas ion.
 
« Ne ploru pro mi, ĉar mi iras tien, kie muziko naskiĝas! »
— Johann Sebastian Bach
 
« Ho Dio, jen mi iras! »
— Max Baer


 
« Mi preferus esti servisto en la domo de la sinjoro ol sidi sur la seĝoj de potenculoj» « I would rather be a servant in the House of the Lord than to sit in the seats of the mighty. »
— Alben W. Barkley
 
« Ĉu ĉiuj feliĉas? Mi volas, ke ĉiuj estu feliĉaj. Mi scias, ke mi estas feliĉa. » « Is everybody happy? I want everybody to be happy. I know I'm happy. »
— Ethel Barrymore
 
« Kiel malrapida estas mia agonio» « Combien lent est mon agonie. »
— Sarah Bernhardt
 
« Donu al mi kafon, mi skribos. » « Dêem-me café, vou escrever! »
— Olavo Bilac
 
« Mi amos vin por ĉiam. »
— Bushwick Bill, usona repisto. Noto: Parolita al sia filo sur lia mortolito.
 
« Ne ŝaltu la lumon» « لا تضيء الضوء! »
— Osama bin Laden
 
« Mi ŝatus, ke vi donu mian amon al miaj familianoj kaj amikoj. »
— Ted Bundy
 
« Nun mi iros dormi. Bonan nokton. »
— Lord Byron
 
« Milano: Kia bela loko por morti. » « Milan: What a beautiful place to die. »
— John Carradine, noto: Li mortis pro multobla organa malsukceso en hospitalo de Milano, Italio, en la aĝo de 82 jaroj. Horojn antaŭe li grimpis la 328 ŝtupojn de la gotika katedralo de Milano.
 
« Mi vivis kiel filozofo, kaj mortas kiel kristano» « Ho vissuto come filosofo, e morto come cristiano. »
— Giacomo Casanova
 
« Tiom da malŝparita tempo»
— David Cassidy
 
« Ekde la tago de mia naskiĝo, mia morto komencis sian iradon. Ĝi marŝas al mi, sen rapidi. » « Depuis le jour de ma naissance, ma mort a commencé sa marche. Il marche vers moi, sans se presser. »
— Jean Cocteau
 
« Vi filoj de putinoj, donu mian amon al patrino»
— Francis "Two Gun" Crowley, usona murdisto
 
« Mi ne timas morti. »
— Charles Darwin
 
« Mi ne scias, kial Marta Glass ne rajtis eniri ĉi tie. Mi amas vin ĉiujn. Konservi la fidon. Memoru, ke la mortpuno estas murdo. Ili forprenas la vivon de senkulpa viro. Mia advokato, Ron Kuley, legos mian leteron en gazetara konferenco post kiam ĉi tio finiĝos. Nur tion mi devas diri. Mi amas vin ĉiujn. »
— Robert Drew, d. 2 aŭgusto 1994. Noto: Ekzekutita per injekto, Teksaso.
 
« Adiaŭ miaj amikoj, mi iras al la gloro» « Adieu, mes amis, Je vais à la gloire! »
— Isadora Duncan. Noto: dirita antaŭ ol ŝi eniris sian aŭton por iri hejmen.
 
« Vi ne scias kial vi mortigas min, sed mi scias kial mi mortas: Por ke viaj gefiloj estu pli bonaj ol vi! » « (hispane) Vosotros no sabéis por qué me matáis, pero yo sí sé por lo que muero: ¡Para que vuestros hijos sean mejores que vosotros! »
— Ramiro de Maeztu