Charles de Gaulle

Franca ŝtatestro, generalo, (1890 - 1970)
(Alidirektita el Charles DE GAULLE)

Charles André Joseph Marie DE GAULLE (Esperantigite Karlo de Golo) (naskiĝis la 22-an de novembro 1890 en Lille, mortis la 9-an de novembro 1970 en Colombey-les-Deŭ-Églises, Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtatulo.

Charles de Gaulle
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Oni povas estis granda eĉ ne havante multe da rimedoj, sufiĉas ke oni estu ĉe la nivelo de la historio»
 
« Ne sufiĉas saltadi sur sia seĝo kiel kaprido kriante "Eŭropo!" "Eŭropo!". »
 
« Vastegas la programo! »
— dirita en 1944 post liberigo de Francio, kiam li ekvidis tankon sur kies flanko skribitis "ni mortigu la stultulojn!"
 
« Brazilo ne estas serioza lando»
 
« Individua ambicio estas infaneca pasio»
 
« Sociala Sekureco ne estas farita por subvencii libertempajn distraĵojn»
— respondo al peto por ke kontraŭkoncipaj piloloj estu repagataj de la Sociala sekureco
 
« Elekto estas: ĉu mi, ĉu la fekkaĉo! »
— dirita dum la eventoj de majo 1968
 
« Ĉiaokaze alprenu la starpunkton plej superan: tio estas kutime la loko malplej loĝata. »
 
« Dante, Goethe, Chateaubriand, apartenas al tuta Eŭropo sammezure kiel ili estis respektive kaj eminente italoj, germanoj kaj francoj. Ili ne estus multe servintaj Eŭropon se ili estintus senpatriuloj aŭ se ili estus pensintaj en iaj asimilitaj esperantovolapuko» « Dante, Goethe, Chateaubriand, appartiennent à toute l'Europe dans la mesure où ils étaient respectivement et éminemment Italien, Allemand et Français. Ils n'auraient pas beaucoup servi l'Europe s'ils avaient été des apatrides et s'ils avaient pensé, écrit en quelque espéranto ou volapük intégrés... »
— Lors d'une conférence de presse à L'Elysée, le 15/05/1962
 
« Ili ne multe estus servintaj Eŭropon se ili estus estintaj senpatrujaj kaj se ili estus pensintaj, verkintaj en ia integrita EsperantoVolapuko.[1] »
— Dum gazetarkonferenco en 1962

Pri la aŭtoro

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« [pri la Berlina krizo (1961)] Charles de Gaulle reagis kun propra al li kuraĝo. Francio permesos ke Germanio havu militan kaj ekonomian povon kaj eĉ permesos ĝian superecon en tiuj sferoj, kaj ankaŭ subtenos unuiĝon de Germanio interŝanĝe de agnosko de Francio fare de Bonno kiel politika gvidanto de Eŭropo. Tio estis malvarma kalkulo, ne granda pasio; Charles de Gaulle sendube mortis kun la sento de plenumita devo, ĉar dum lia vivo Germanio ne unuiĝis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En la 1960-aj jaroj dum periodo de la pleja akriĝo de liaj kontraŭdiroj kun Usono, iĝis moda akuzi la francan prezidanton je megalomanio. Efektive problemo, kiu staris antaŭ li, estis tute kontraŭa: kiel restarigi senton de propra signifo ĉe la lando, suferanta amaron de malvenko kaj senton de vundebleco… Kvankam formale Francio finis la [Duan] mondmiliton kiel unu el la venkintoj, francaj gvidantoj tro bone sciis ke ĝi estis savita ĉefe per penoj de aliaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Interago de persona modesteco de usonaj gvidantoj kaj ilia historia orgojlo unuflanke kaj persona orgojlo de Charles de Gaulle kaj lia historia modesteco aliflanke iĝis difina faktoro en estiĝo de psikologia bariero inter Usono kaj Francio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Charles de Gaulle deziris ke Bonno traktu Francion kiel pli fidindan aliancanon ol Usono kaj poiomete anstataŭigus usonan gvidantecon per tiu franca. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la periodo de Charles de Gaulle] Francio kapablis fuŝi usonajn planojn, sed ne estis sufiĉe forta por trudi tiujn proprajn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Samtempe fiasko de komunismo kaj unuiĝo de Germanio nuligis plejparton de la ideoj de Charles de Gaulle. Skeptike traktinta ĉion krom internacia rolo de propra lando, Charles de Gaulle supertaksis eblecojn de Francio memstare regi iron de la historia procezo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sufiĉe interesa estas ke gvidantoj, unue komprenintaj eblecojn kiuj fontis el la ĉino-sovetia disiĝo, estis du “veteranoj de la eŭropa diplomatio” – Konrad Adenauer kaj Charles de Gaulle. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Referencoj

  1. Parolante pri Goethe, Dante kaj Chateaubriand
  Trovu «Charles de Gaulle» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»