Guto malgranda kvanto de likvo, troviĝas en vakuo, gaso aŭ alia fluido, en kiu tiu likvo nesolvebliĝas.

Guto
Guto
Guto
Aliaj projektoj
Guto en Vikipedio
Guto en Komunejo
Guto en Komuneja kategorio
Guto en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Zamenhofa proverbaro

redakti
 
« De guto post guto disfalas granito»
 
« Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. »
 
« Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. »
 
« Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. »
 
« Kapo kun herbo, sen guto da cerbo»
 
« Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno»
 
« Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo»
 
« Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. »
 
« Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. »
 
« Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. »
 
« Unu guto plenigas la glason. »
 
« Unu sola guto la glason plenigas. »
 
« El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj»

Vidu ankaŭ

redakti