Johann Wolfgang von Goethe

germana poeto, dramverkisto, ŝtatministro, juristo, filozofo kaj natursciencisto
(Alidirektita el Johann Wolfgang VON GOETHE)
Johann Wolfgang von Goethe
Goethe (Stieler 1828).jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio
Wikisource-logo.svg Verkoj en Vikifontaro

Johann Wolfgang von GOETHE (1749-1832) estis germana poeto.

CitaĵojRedakti

 
« Kiu fremdan lingvon ne scipovas, pri la propra nenion scias. » « Wer fremde Sprachen nicht kennt, weiß nichts von seiner eigenen. »
 
« Oni vidas nur tion, kion oni scias» « Man sieht nur das, was man weiß. »
 
« Feliĉe, la homa perceptkapablo rigardante malfeliĉon estas limitata; kio superas tion, aŭ detruas lin aŭ lasas lin indiferenta. » « Glücklicherweise kann der Mensch nur einen gewissen Grad des Unglücks fassen; was darüber hinausgeht, vernichtet ihn oder läßt ihn gleichgültig. »
— La Elektita Parencaro (Die Wahlverwandtschaften)
 
« Maljunulo perdas unu de siaj plej gravaj homaj rajtoj: li ne plu estas juĝata per liaj egaluloj. » « Der Alte verliert eines der größten Menschenrechte: er wird nicht mehr von seines Gleichen beurteilt. »
— Maksimoj kaj Reflektoj (Maximen und Reflexionen)
 
« Napoleono donas al ni ekzemplon, kiom danĝera estas leviĝi en la absoluton kaj oferi ĉion al la efektivigo de unu ideo. » « Napoleon gibt uns ein Beispiel, wie gefährlich es sei, sich ins Absolute zu erheben und alles der Ausführung einer Idee zu opfern. »
— al Eckerman 1830 (zu Eckerman 1830)
 
« El la tuta rabista friponaro la malsaĝuloj estas la plej teruraj. Ili rabas de vi kaj la tempon kaj la bonhumoron. » « Unter allem Diebesgesindel sind die Narren die schlimmsten. Sie rauben euch beides, Zeit und Stimmung. »
— La vojaĝjaroj de la submetiisto Wilhelm Meister (Wilhelm Meisters Wanderjahre)
 
« La vivo apartenas al la vivantoj, kaj kiu vivas devas esti preta por ŝanĝo» « Das Leben gehört den Lebenden an, und wer lebt, muss auf Wechsel gefasst sein. »
— La vojaĝjaroj de la submetiisto Wilhelm Meister (Wilhelm Meisters Wanderjahre)
 
« Le plej bonan edukadon inteligenta persono trovas per vojaĝoj» « Die beste Bildung findet ein gescheiter Mensch auf Reisen. »
— La metilernantaj jaroj de Wilhelm Meister (Wilhelm Meisters Lehrjahre)
 
« Nenio estas plej terura ol nescio en plena agado. » « Es ist nichts schrecklicher als eine tätige Unwissenheit. »
— Maksimoj kaj Reflektoj (Maximen und Reflexionen)
 
« Ne ekzistas patriota arto, nek patriota scienco. Ambaŭ, kiel ĉiuj altaj valoraĵoj apartenas al la tuta mondo. » « Es gibt keine patriotische Kunst und keine patriotische Wissenschaft. Beide gehören, wie alles hohe Gute, der ganzen Welt an...(Wilhelm Meisters Wanderjahre) »
— La vojaĝjaroj de la submetiisto Wilhelm Meister
 
« Kiu ne antaŭeniĝas,malantaŭeniĝas. » « Wer nicht vorwärts geht, der kommt zurücke.(Hermann und Dorothea) »
 
« Germano devus lerni ĉiujn lingvojn, tial ke neniu fremdulo sentas sin malkomforta en lia hejmlando, kaj en la fremdujo li sentos sin ĉie hejme. » « Der Deutsche soll alle Sprachen lernen, damit ihm zu Hause kein Fremder unbequem, er aber in der Fremde überall zu Hause sei. (Lebensweisheit Sprüche in Prosa) »
 
« Tiun mi amas, kiu deziras la neeblon! » « Den lieb' ich, der Unmögliches begehrt! »
— Faust
 
« Superstiĉo estas la poezio de la vivo; tial ne malhelpas al la poeto esti superstiĉa. » « Der Aberglaube ist die Poesie des Lebens; deswegen schadet's dem Dichter nicht abergläubich zu sein. »
 
« Oni fakte scias nur se oni scias malmulte. Ju pli oni scias, des pli oni dubas. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]
 
« Estas pli bone esti malgaja kun amo ol gaja sen ĝi. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]
 
« La vera grandeco estas: koni la homojn kaj tamen ne malestimi ilin. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]
 
« Mi pli simpatias kun infanoj, junaj homoj, kiuj erarvagadas laŭ sia propra vojo, ol kun tiuj, kiuj iras senerare laŭ fremdaj vojoj. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]
 
« Nur laboru, la plezuro venos de si mem. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]
 
« Maljuniĝi ne estas arto -arto estas toleri tion. »
— Johann Wolfgang von Goethe[1]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek

Aliaj projektojRedakti

VerkojRedakti