Friedrich Nietzsche

germana filozofo
(Alidirektita el Friedrich Wilhelm Nietzsche)

Friedrich Wilhelm NIETZSCHE (naskiĝis la 15-an de oktobro 1844 en Röcken – mortis la 25-an de aŭgusto 1900 en Vajmaro) estis germana filozofo.

Friedrich Nietzsche
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Friedrich Nietzsche

Citaĵoj

redakti
 
« Leĝoj ne malkaŝas tion, kio estas popolo, nur tion kio ŝajnas al ĝi fremda, stranga, terura kaj fremdlanda. » « Gesetze verraten nicht das, was ein Volk ist, sondern das, was ihm fremd, seltsam,ungeheuerlich,ausländisch erscheint. »
— La Gaja Scienco. Aforismo 43
 
« Frenezo inter unuopuloj estas malofta—sed inter grupoj, partioj, popoloj kaj epokoj la regulo. » « Der Irrsinn ist bei einzelnen etwas Seltenes--aber bei Gruppen, Parteien, Völkern und Zeiten die Regel. »
— Jenseits von Gut und Böse, Trans Bono kaj Malbono
 
« Ni eltenas pli facile la malbonan konscion ol la malbonan reputacion. »
— La Gaja Scienco. Aforismo 52a
 
« Dio estas mortita! Dio restas mortita! Kaj ni mortigis Lin! »
— La Gaja Scienco. Aforismo 125a
 
« Ni konduku la lumon al la Tero, ni estu la lumo de la Tero! Por tio ni havas flugilojn, por tio ni estas rapidaj, severaj, virecaj, eĉ teruraj, fajrsimilecaj. Ke temu nin ili, kiuj ne scias kiel varmiĝi nek lumigiĝi kun tiu fajro, ke ni estas!" »
— La Gaja Scienco. Aforismo 293a
 
« La homo estas ŝnuro streĉita inter la besto kaj la superhomo —ŝnuro super abismo." »
— Tiel parolis Zaratuŝtro. Antaŭparolo
 
« Al homoj okazas tiel, kiel al arboj. Ju pli ili volas leviĝi al la altaĵo kaj al la lumo, des pli forte siaj radikoj emas teren, malsupren, obskuraĵen, profundaĵen —malbonen." »
— Tiel parolis Zaratuŝtro. Unua Parto
 
« Ŝtato nomiĝas la plej malvarma de ĉiuj malvarmaj monstroj. Malvarme ĝi ankaŭ mensogas; kaj jen la mensogo rampanta el ĝia buŝo: "Mi, la ŝtato, estas la popolo". Mensogo estas! [...] Kie ankoraŭ ekzistas popolo, la ŝtaton ĝi ne komprenas kaj malamas, kiel malbonan rigardon kaj pekon kontraŭ moralo kaj rajtoj. »
— Tiele parolis Zaratuŝtra. Pri l'nova idolo
 
« Kio estas natura, ne povas esti malmorala » « Was natürlich ist, kann nicht unmoralisch sein »
 
« Lerni plurajn lingvojn plenigas la memoron per vortoj, anstataŭ per faktoj kaj ideoj, dum tiu fakulto povas ricevi ĉe ĉiu homo nur certan difinitan kvanton da enhavo. Sed, kiel la homaj interŝanĝoj fariĝas de tago al tago pli kosmopolitaj […], necesas agnoski ke la studado de pluraj lingvoj estas en la nuna momento necesa malbonaĵo; sed, alvenante al ekstremaĵo,ĝi finfine ankaŭ devigos la homaron trovi rimedon. Kaj, en estonteco tiom malproksima kiom oni volos, estos por la tuta mondo nova artefarita lingvo,kiu servos unue kiel komunikadrimedo por trafiko, poste por la intelektaj rilatoj, same certe ke estos iam aera navigado. Alie, al kio utilus ke lingvistiko studis, dum unu jarcento, la leĝojn de la linvaĵo kaj aprezis, en ĉiu el la lingvoj, tio kio estas necesa, utila kaj sukcesa? » « Viele Sprachen lernen. - Viele Sprachen lernen füllt das Gedächtniss mit Worten, statt mit Thatsachen und Gedanken, aus,während diess ein Behältniss ist, welches bei jedem Menschen nur eine bestimmt begränzte Masse von Inhalt aufnehmen kann. Sodann schadet das Lernen vieler Sprachen, insofern es den Glauben, Fertigkeiten zu haben, erweckt und thatsächlich auch ein gewisses verführerisches Ansehen im Verkehre verleiht; es schadet sodann auch indirect dadurch, dass es dem Erwerben gründlicher Kenntnisse und der Absicht, auf redliche Weise die Achtung der Menschen zu verdienen, entgegenwirkt. Endlich ist es die Axt, welche dem feineren Sprachgefühl innerhalb der Muttersprache an die Wurzel gelegt wird: diess wird dadurch unheilbar beschädigt und zu Grunde gerichtet. Die beiden Völker, welche die grössten Stilisten erzeugten, Griechen und Franzosen, lernten keine fremden Sprachen. -Weil aber der Verkehr der Menschen immer kosmopolitischer werden muss,und zum Beispiel ein rechter Kaufmann in London jetzt schon sich in acht Sprachen schriftlich und mündlich verständlich zu machen hat, so ist freilich das Viele-Sprachen-lernen ein nothwendiges Uebel; welches aber zuletzt zum Aeussersten kommend, die Menschheit zwingen wird, ein Heilmittel zu finden: und in irgend einer fernen Zukunft wird es eine neue Sprache, zuerst als Handelssprache, dann als Sprache des geistigen Verkehres überhaupt, für Alle geben, so gewiss, als es einmal Luft-Schifffahrt giebt. Wozu hätte auch die Sprachwissenschaft ein Jahrhundert lang die Gesetze der Sprache studirt und das Nothwendige, Werthvolle, Gelungene an jeder einzelnen Sprache abgeschätzt! »
— Menschliches, Allzumenschliches. Ein Buch für freie Geister,(vol 1, p. 278. 1878) Project Gutenberg [1]
 
« Ju pli alte ni flugas, des pli malgrandaj ni aspektas al tiuj, kiuj ne scias flugi. »
— Friedrich Nietzsche[1]
 
« Ne estas faktoj, nur interpretoj. »
— Friedrich Nietzsche
 
« Mi ne povas kredi je Dio, kiu volas esti plentempe laŭdata»
— Friedrich Nietzsche
 
« Kontraŭ enuo eĉ dioj luktas vane»
— Friedrich Nietzsche

Referencoj

  1. laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio