« Mi trovis volapukon tre komplika kaj, kontraŭe, Esperanton tre simpla. Ĝi estas tiom simpla ke ricevinte antaŭ ses jaroj gramatikon, vortaron kaj artikolojn en tiu lingvo, mi sukcesis, post du mallongaj horoj, se ne ĝin skribi, almenaŭ flue legi ĝin.
La oferojn kiujn faros ĉiu homo el nia eŭropa mondo pasiginte kelkan tempon por ĝia studo estas tiom malgrandaj kaj la rezultoj kiuj povas sekvi ilin tiom grandegaj, ke ne eblas rifuzi al si fari tian provon.
Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo.[2] » |