Auguste Comte

Franca filozofo, fondanto de pozitivismo (1798-1857)

Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE aŭ simple Auguste COMTE (naskiĝis la 19-an de januaro 1798 en Montpellier, Francio - mortis la 5-an de septembro 1857) estis filozofo, kiu kreis Pozitivismon.

Auguste Comte
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Por kompreni la scienco estas necese koni ĝian historion»
 
« La mortintoj regas la vivantojn. »
 
« La homaro konsistas el multe pli da mortintoj ol vivantoj. »
 
« Viroj ne rajtas pensi libere pri kemio kaj biologio: kial ili rajtas pensi libere pri politika filozofio? »
 
« Antaŭscio estas potenco»
 
« Scii antaŭvidi, por povi. »
 
« Matematika Analizo estas... la vera racia bazo de la tuta sistemo de nia pozitiva scio»
 
« Vera gusto neniam ekzistas sen malŝato. »
 
« Multe pli ol interesoj, estas fiero, kiu dividas nin. »
 
« Nur bonaj sentoj povas unuigi nin; intereso neniam forĝis daŭrajn ligojn. »
 
« [mi aspiras al] monda lingvo por establo de universala harmonio.[1] »
— En "Sistemo de pozitiva politiko"

Ĝenerala vido de Positivismo (1848, 1856) redakti

 
« Reorganizado, sendepende de Dioreĝo, per la kultado al la homaro, sisteme adoptita. La sola rajto de homo estas plenumi sian devon. La Intelekto ĉiam estu la servanto de la koro kaj neniam estu ĝia sklavo»
 
« La celo de ĉiu vera Filozofio estas enkadrigi sistemon, kiu komprenos la homan vivon sub ĉiu aspekto, socia kaj individua. Ĝi ampleksas do la tri specojn de fenomenoj, el kiuj konsistas nia vivo, Pensoj, Sentoj kaj Agoj»

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  Trovu «Auguste Comte» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»