Antisteno (greke: Ἀντισθένης; ĉ. 445 - ĉ. 365 a.K.) estis greka filozofo, lernanto de Sokrato kaj fondinto de la cinika skolo.
« Kiam oni demandis lin, kian avantaĝo li akiris de filozofio , lia respondo estis: "La kapablo daŭrigi konversacion kun mi mem." » « ἐρωτηθεὶς τί αὐτῷ περιγέγονεν ἐκ φιλοσοφίας, ἔφη, τὸ δύνασθαι ἑαυτῷ ὁμιλεῖν »
« Ŝtatoj estas kondamnitaj kiam ili ne kapablas distingi bonajn virojn de malbonaj. »
« Iam, kiam li estis aplaŭdita de friponoj , li rimarkis, "Mi terure timas ke mi faris ion malbonan". »
« Antisteno... kutimis diri ke la saĝulo reguligos sian konduton kiel civitano , ne laŭ la establitaj leĝoj de la ŝtato , sed laŭ la leĝo de virto . » « τὸν σοφὸν οὐ κατὰ τοὺς κειμένους νόμους πολιτεύσεσθαι, ἀλλὰ κατὰ τὸν τῆς ἀρετῆς »
« Pli bone estas batali kun kelkaj bonaj viroj kontraŭ ĉiuj malvirtuloj, ol kun multaj malvirtuloj kontraŭ kelkaj bonaj viroj. » « κρεῖττόν ἐστι μετ᾿ ὀλίγων ἀγαθῶν πρὸς⁇ παντας τοὺς κακοὺς ἢ μετὰ πολλῶν κακῶν πρὸς ὀλίγους ἀγαθοὺς μάχεσθαι. »
« Virto samas por viro kaj por virino . » « ἀνδρὸς καὶ γυναικὸς ἡ αὐτὴ ἀρετή. »
« Al ĉiuj miaj amikoj sendistinge mi pretas montri mian abundegon : venu unu, venu ĉiuj; kaj ĉiu, kiu ŝatus partopreni estas bonvena al la riĉeco , kiu kuŝas en mia animo . »