Kroata milito okazis de marto 1991 ĝis novembro 1995 kadre de la Jugoslavaj militoj.

Kroata milito
Kroata milito
Kroata milito
Aliaj projektoj
Kroata milito en Vikipedio
Kroata milito en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Ŝlosilan rolon en formiĝo de la germana publika opinio pri la agnosko de Kroatio kaj Slovenio ludis bavariaj amaskomunikiloj. “Kiam komenciĝis serioza milito [kontraŭ serboj], — rimarkigis Flora Lewis [en 1994], — televidajn raportaĵojn por la tuta Germanio provizis bavaria televido, kiu grandparte troviĝis sub forta influo de la tre konservativisma bavaria registaro kaj de memfida bavaria katolika eklezio, kiu havis proksimajn rilatojn kun la eklezio en Kroatio. Raportado pri la eventoj estis ege unuflanka”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Papo deklaris ke Kroatio estas “bastiono de [okcidenta] kristanismo” kaj hastis diplomatie agnoski ambaŭ landojn [ Kroation kaj Bosnion ] pli frue ol tion faris Eŭropa Unio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Armiloj fluis al Kroatio el eŭripaj katolikaj landoj kiel Germanio, Pollando kaj Hungario kaj ankaŭ el latinamerikaj landoj kiel Panamo, Ĉilio kaj Bolivio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Al la Kroataj Fortoj de Memdefendo aliĝis centoj, eble miloj da volontuloj “el Okcidenta Eŭropo, kroata diasporo kaj katolikaj landoj de Orienta Eŭropo”, kiuj esprimis deziron batali en “krucmilito kontraŭ serba komunismo kaj islama fundamentismo”. Teknikan asistadon efektivigis profesiaj militistoj el okcidentaj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta subteno de Kroatio manifestiĝis ankaŭ en tio, ke la Okcidento ignoris etnajn purigadojn kaj rompojn de homaj rajtoj kaj de leĝoj kaj kutimoj de la milito, pri kio oni konstante akuzadis serbojn. Okcidento silentis, kiam en 1995 la reformita kroata armeo entreprenis ofensivon kontraŭ serboj de Krajna, kiuj loĝis tie dum jarcentoj, kaj forpelis centmilojn da serboj al Bosnio kaj Serbio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1994 Usono aliĝis al klopodoj pri kreskigo de la kroata militpovo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Registaroj de Usono kaj Germanio donis verdan lumon al la kroata ofensivo kontraŭ Krajna en 1995. Usonaj militkonsilistoj partoprenis planadon de tiu ĉi usonstila ofensivo dum kiu, laŭ aserto de kroatoj, estis uzataj skoltaj datumoj, ricevitaj de usonaj satelitoj-spionoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri helpo de Irano al Bosnio dum la Bosnia milito] Parto de la militaj kargoj estis direktita per aviado rekte al Bosnio, sed plejparto de la liverado okazis per Kroatio: per aviado al Zagrebo kaj plu surtere aŭ mare tra Splito aŭ aliaj kroataj havenoj kaj plu surtere. Permeson por tia transporta itinero kroatoj donis ne senprofite — laŭ raportoj, trionon de ĉiuj kargoj ili lasis por si kaj, memorante ke estonte eble ili mem devos militi kontraŭ Bosnio, ili malpermesis transportadon de tankoj kaj peza artilerio tra sia teritorio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [en 1995] …Slobodan Miloŝeviĉ permesis al la kroata armeo forpeli serbojn el Krajna, kaj al kroataj kaj islamaj trupoj forpuŝi ilin reen al Nord-Okcidenta Bosnio. Li ankaŭ konsentis kun Franjo Tuđman kaj permesis laŭgradan revenon de la okupita de serboj Orienta Slovenio sub kroatan regadon. Kun aprobo de la mondpotencoj poste li fakte “enigis” bosniajn serbojn en la Dayton-intertraktoj, inkluzivinte ilin je sia delegacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Pacprocezon obstakligis ankaŭ okazintaj etnaj purigoj, ĉe tio parto de la serboj reduktiĝis ĝis malpli ol 3% de la loĝantaro de Kroatio kaj en Bosnio membroj de ĉiuj tri grupoj estis disigitaj — perforte aŭ propravole. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ

redakti