Auguste RODIN (François-Auguste-René Rodin) (naskiĝis la 12-an de novembro 1840 en Parizo, mortis la 17-an de novembro 1917 en Meudon) estis franca skulptisto, unu el la plej eminentaj skulptistoj de la moderna epoko.

Auguste Rodin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Nenio estas tempoperdo, se vi saĝe uzas la sperton»
 
« Mi obeas la naturon, mi neniam klopodis ordoni al ĝi. La unua ĉefa en arto estas kopii tion, kion oni vidas. »
 
« Neniu subita inspiro povas anstataŭigi la longajn jarojn de peniga laboro necesa por trejni la okulon observi, la manon por reprodukti. »
 
« La granda malfacilo kaj krona gloro de arto estas pentri, desegni, verki, nature kaj simple. »
 
« Sed hodiaŭ, la homaro kredas sin kapabla malhavi Arton. Ĝi ne volas mediti, kontempli, revi; ĝi deziras ĝui fizike. »
 
« Miaj principoj estas la leĝoj de sperto. »
 
« Mi ne estas retorikisto, sed agema homo. »
 
« Arto estas ĉiam la granda vero de la naturo vidata per homa kompreno»
 
« Mi elektas blokon de marmoro kaj ĉizas ĉion, kion mi ne bezonas. »
— Atribuita al Rodinde Naum Ya. Vilenkin (1958)
 
« La ĉefa afero estas esti kortuŝita, ami, esperi, tremi, vivi. Estu viro antaŭ esti artisto»
— Atribuita al Rodin de H. Read (1964)
 
« Pacienco ankaŭ estas agado. »
— Atribuita al Rodin de Leonard William Doob (1990)