Sir Humphry DAVY (naskiĝis la 17-an de decembro 1778 en Penzance (Anglio) – mortis la 29-an de majo 1829 en Ĝenevo) estis angla kemiisto.

Humphry Davy
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉiu malkovro malfermas novan kampon por la esploro de la faktoj, montras al ni la neperfektecon de niaj teorioj. »
— Humphry Davy
 
« Feliĉe scienco, kiel tiu naturo al kiu ĝi apartenas, estas nek limigita de tempo nek de spaco. Ĝi apartenas al la mondo, kaj estas de neniu lando kaj de neniu aĝo. Ju pli ni scias, des pli ni sentas nian nescion; des pli ni sentas, kiom restas nekonata; kaj en filozofio, la sento de la makedona heroo neniam aplikeblas, - estas ĉiam novaj mondoj por konkeri. » « (angle) Fortunately science, like that nature to which it belongs, is neither limited by time nor by space. It belongs to the world, and is of no country and of no age. The more we know, the more we feel our ignorance; the more we feel how much remains unknown; and in philosophy, the sentiment of the Macedonian hero can never apply, — there are always new worlds to conquer. »
— Humphry Davy